Irina Steel Published on June 17, 2009
by Irina Steel

Irina Steel's blog

Browse posts
Kelkajn frazojn pri mi, miaj filoj kaj nia Esperantiĝo
1 comment (latest 4 months ago)
Poemo de komencanto
Posted on June 17, 2009
1 comment (latest 6 months ago)
La vintro venas
Posted on June 17, 2009
Dank'al L.L.Zamenhof
Posted on June 17, 2009

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 102 times

Kelkajn frazojn pri mi, miaj filoj kaj nia Esperantiĝo

Wednesday June 17, 2009 at 10:01PM

Mi estas diplomita pentrartistino kiu eklernis Esperanton en septembro 1993, kune kun miaj ambaŭ filoj (David kiu aĝis tiam 11-jarojn kaj Alberto kiu aĝis 3-jarojn kaj duono) ĉe la Esperanta Klubo en Oradea, Rumanio.

Post unu jaro da lernado en '94, ni jam sukcesis flue paroli la lingvon, ĉar ni ofte parolis ĝin ankaŭ hejme. Krome, ni ankaŭ havis la feliĉon trovi rapide plurajn afablajn letergeamikojn el diversaj landoj kun kiuj ni fervore korespondadis.

Unu jaron pli poste mi faris kelkajn desegnaĵojn, pri kiuj la franca E-asocio T.A.K.E. faris E-kartojn kaj ankaŭ puzlojn pri iu bondezirkarto por Kristnasko kaj Novjaro.
Tiujare mi verkadis ankaŭ kelkajn E-poemojn, inter kiuj kelkaj estis aperigitaj en la gazeto Vespero, kaj en la revueto Bazaro

Poste komence de juno '99, mi ekkomencis kunlabori kiel grafikistino al la revuo Juna Amiko, pere de pluraj ilustraĵoj. Mi ilustris kolore ankaŭ kelkajn el la titolpaĝoj de tiu revuo.
De tiam, ankaŭ Alberto mia pli malgranda filo ekkomencis kunlabori al tiu revuo per memskribitajn artikolojn.
Mi instruis ankaŭ instruis Esperanton dum kelkaj jaroj en Rumanio. Dumtempe, Alberto ankaŭ iĝis eble unu el la plej junaj kursgvidantoj.

1 Comment / add your comment?

Éva Juhász says:
Mi ĝojis ekkoni vin Irina en la skajpo. Plaĉas al mi via historio!
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...