Poemo de komencanto

Mi estas nur komencanto,
en la lingvo Esperanto.
Tro multe mi ne komprenas,
nur malmulte legas, skribas.
Sed nia instruistino,
estas bona sinjorino.
ŝi instruas nin pacience,
kaj ni lernas diligente.
Ni dankas ŝian klopodon,
Dezirante al ŝi feliĉan vivon

Poemo verkita de mia pli aĝa filo David NAGY en 1993 kaj dediĉita al nia kara Esperanto instruistino Irene SZUCS. Tiutempe David estis 10 jara knabo.