Ĉu iu el vi abonas iun ajn esperantan gazeton?


Hieraŭ mi legis pri la MONATO gazeto, kaj ege interesiĝis pri ĝi, ĝia historio estas tre bona, kaj laŭ vikipedio ĝi komencis interrete je 1993, kaj ĝiaj kontribuantoj kontribuis interrete ekde tiam, do ĝi estis tre antaŭa ol pluraj nacilingva gazetoj kaj ĵurnaloj, kaj ĝia enhavo aspektas tre interesa kaj bonkvalita ankaŭ.

Bedaŭrinde mi ne havas monon por aboni ĝin nun, sed mi planas aboni ĝin kiam eblos, nun mi estas nur studanto, vi scias kiel estas la vivo ;)

Mia patro estas instruisto pri ĵurnalismo ĉe nia landa universitato (UFSC), kaj laŭ mia scio, la interreta kunlaborado inter ĵurnaloj kaj raportistoj komencis pli malpli post la 2000 jaro, kaj nun (finfine) la ĵurnalistoj kaj raportistoj lernis pri Vikipedio, Google, Twitter kaj aliaj interretaj iloj. Twitter ĉefe estas unu el la plej grava novaĵoj el lastaj jaroj, ĉar ĝi ebligas "komunuman menson", vi povas ricevi mesaĝojn el viaj amikoj, kaj viaj amikoj povas ricevi viajn mesaĝojn tute realtempe, kreante tiam bona novaĵsistemo, kurioza fakto pri twitter estas ke usona studanto ricevis helpon kiam li estis arestita en Egiptio.

Alie, ĉu vi uzas twitter-on?