About this blog

  • 5 posts
  • 2770 visits

» add a comment?

january 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

January 1st, 2008

Bate-papo pelo Skajpo

Skajpo (Skype) é um programa que permite bate-papo escrito e por voz. 

1 - Baixe a última versão do skajpon

2 - Entre na  babil-konferencon.

Lá você encontrará muitos esperantistas.  Se não tem ninguém na sala no momento, espere um pouco que logo alguém aparecerá.

Escreva apenas em Esperanto. Se você precisar escrever algo em português, clique no nome da pessoa que te interessa e escreva por mensagem particular.

 

© Published at 16:29 ( 0 comments / 714 visits )
This post is public

January 1st, 2008

Babilado per Skajpo

Skajpo permesas babili skribe kaj voĉe. 

1 - Elŝutu la lastan version de skajpon

2 - Eniru la babil-konferencon.

Tie vi trovos multajn esperantistojn. Se estas neniu en la konferenco, atendu ke iu alvenu. 

Skribu nur en Esperanto.  Se vi volas skribi ion en alia lingvo, bonvole klaku sur la nomo de ricevonto de via mesaĝo kaj skribu private.

 

 

© Published at 16:24 ( 4 comments / 576 visits )
This post is public

November 4, 2007

Alvoko al la Ago kaj Mobilizo-Tago - 26an de januaro de 2008

Bulteno MSF

1an de oktobro de 2007

 
Alvoko al la Ago kaj Mobilizo-Tago - 26an de januaro de 2008
 
Ni estas milionoj da virinoj kaj viroj,
organizoj, retoj, movadoj, laborsindikatoj el ĉiuj partoj de la mondo,
ni venas de vilaĝoj, regionoj, kamparaj zonoj, urbaj centroj,
ni estas de ĉiuj aĝoj, popoloj, kulturoj, kredoj,
sed ni estas unuiĝitaj per la forta konvinkiĝo ke


ALIA MONDO EBLAS

Kun ĉiuj riĉecoj de nia pluraleco kaj diverseco kaj niaj alternativoj kaj proponoj, ni luktas kontraŭ novliberalismo, milito, koloniismo, rasismo kaj patriarkeco, kiu produktas perforton, ekspluaton, ekskludon, malriĉecon, malsaton kaj ekologian katastrofon kaj forprenas homaj rajtoj de la homoj.

Dum multaj jaroj ni rezistadis kaj konstruadis novigajn procedojn, novajn kulturojn de organizo kaj agadoj el niaj lokoj al la tutmondo, precipe per la procedoj kaj la Ĉarto de Principoj de la Mondo Socia Forumo, el kiu ĉi tiu voko venas.

Ni konscias pri  la bezono konstrui nian propran tagordon kaj pligrandigi la efikon de tiuj miloj da esprimoj kaj manifestadoj, ni kompromitiĝas nin plifortigi la solidarecon kaj konverĝon inter niaj luktoj, kampanjoj, kaj konstruoj de alternativoj kaj aliancoj.

Ni kompromitiĝas nin al semajno de agado, kiu kulminos al Tutmonda Tago de Mobilizo kaj Ago en la 26a de januaro

Kun nia diverseco, kiu estas nia forto, ni invitas la tutan homaron entrepreni senĉese dum la tiu semajno kreivajn agojn, agadojn, eventojn kaj konverĝojn, pri temoj kaj en formatoj, kiuj estos propraj.

NI KONSTRUU NUN ALIAN MONDON !

Vizitu la paĝon http://www.wsf2008.net/ por subskribi la alvokon, legi mallongan historion pri la tutmonda tago de mobilizo kaj ago, kaj ekscii kiel partopreni de sia preparo.

Oficejo MSF- Brazilo
Adreso: Rua General Jardim, 660, 7º andar, São Paulo - SP- Brasil, Cep: 01223-010
paĝo:
www.forumsocialmundial.org.br

 

 

© Published at 13:12 ( 0 comments / 475 visits )
This post is public

November 1st, 2007

Besto de Povo

Laŭ indiĝenaj popoloj, ĉefe en Meksiko kaj Usono, ĉiu homo havas specifan beston de povo por simboligi siajn intimajn ecojn.

Povas esti kojoto, aglo, urso, ktp. Se vi volas malkovri tiun, kiu estas via besto de povo, malstreĉe rigardu la bildon kun verdaj foliaĵoj dum unu minuto. Se vi estos tre trankvila vi sukcesos ekvidi vian simbolan beston.

klaku ĉi tie por vidi la bildon

www.ipernity.com/doc/emilio/922348/sizes/o

 

© Published at 16:52 ( 2 comments / 347 visits )
This post is public

November 1st, 2007

Esperanto kaj la propedeŭtika Biciklo




Diri ke oni lernos Esperanton en XX horoj estas ja plej eble mensongo.
Sed estas vero se ni diras ke oni lernos Esperanton XX-oble pli
facile ol la lingvon YY por denaskaj parolantoj de WW lingvo.

Ekzemple: Esperanto estas 10-oble pli facile lernebla ol la angla por parolantoj de la portugala.

Malgraŭ tio, estas brazilanoj kiuj prenus 100 jarojn por lerni
Esperanton, kaj 1.000 jarojn por lerni la anglan. Do tiuj neniam lernos alian fremdan lingvon.

Sed estas homoj kiuj lernis anglan en 1 jaro, kaj lernus Esperanton en 1 monato.
La rezulto dependas nur de la kapablo kaj antaŭaj konoj de la lernanto.

------------------------------------

BICIKLO


Prave kaj ne mensonge ni povas paroli pri la propedeŭtika valoro de Esperanto.

Tio signifas ke oni elspezas iom da tempo lernante Esperanton, sed fine tiu tempo signifas veran ŝparon da tempo, ĉar ni multe pli rapide lernos alian fremdan lingvon.

Mi faras komparon:

A - lerni la anglan = lerni motorcikli
B - lerni Esperanton = lerni bicikli





Pli bone elspezi iom da tempo lernante kiel bicikli, per malpeza
vehiklo, sen motoro, sen granda rapideco. Post la lernado de la ekvilibro per la biciklo, oni pli facile lernos kontroli pli pezan kaj komplikan vehiklon.

Mi kredas ke ne eblas lerni motorcikli sen antaŭe lerni bicikli.

Sed ni vidas ke la plejmulto el la lernantoj provas lerni anglan, sen antaŭe lerni Esperanton. Pro tio la granda plejmulto ne sukcesas lerni la anglan.

-------------------------------------------
PENSI REKTE EN FREMDA LINGVO

La ĉefa problemo lerni fremdan lingvon, NE kuŝas sur la fremda
lingvo, sed sur la rezisto ke nia cerbo havas por pensi ekster la
gepatra lingvo.

Pensi rekte en alia lingvo ol nia gepatra, estas la plej malfacila kaj grava tasko en lingvolernado. Kaj tion la instruistoj ne povas intrui. Ĉiu lernanto devas fari sian propran vojon, malkovri kiel fari tion per sia propra metodo, ĉar ĉiu lernanto estas malsama.

Tiu tasko estas multe pli facile realigebla per Esperanto, kaj post kiam oni jam povas pensi kaj paroli Esperanton, oni ja sukcesos lerni aliajn lingvojn.

Jam estas multaj studoj pri tiu utileco, sed ni devas instigi la
multobligon de tiuj studoj.

Emilio

 
© Published at 16:10 ( 2 comments / 351 visits )
This post is public


( 5 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Emilio Cid