Joan Inglada Published on May 20, 2008
by Joan Inglada

Joan Inglada's blog

Browse posts
Kiel kanto
Posted on December 14, 2008
Ligiloj al blogoj kiuj publikigas dokumentojn pri la 34a Kataluna Esperanto-Kongreso
Posted on December 9, 2008
3 comments (latest 5 months ago)
Balotu por "Fako de esperanto en la lernejoj" en la Kampanjo de Obama
Posted on November 27, 2008
3 comments (latest 12 months ago)
Memoraĵoj pri la hispana enlanda milito
Posted on July 12, 2008
1 comment (latest 12 months ago)
Tertremo de Siĉuano
3 comments (latest 18 months ago)
ĉapelitaj literoj per x-konvencio
Posted on May 16, 2008
4 comments (latest 18 months ago)
Ĉu estas interrilato inter la Majo de la 68-a kaj la 2-a hispana Respubliko?
Posted on May 8, 2008
2 comments (latest 18 months ago)
Unesko, la Internacia Jaro pri Lingvoj kaj multlingvismo
Posted on February 14, 2008
2 comments (latest 21 months ago)
Cenzuro de la amaskomunikiloj en Valencio
Posted on January 18, 2008
5 comments (latest 21 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 616 times

Tertremo de Siĉuano

Tuesday May 20, 2008 at 11:34PM

www.youtube.com/watch?v=0lhI-vJDNsE

Amikino mia el Honkongo sendis al mi adreson de video dediĉita al la tertremo de Siĉuano kun la angla traduko de la kanto kiu apartenas al originala poemo, kiun mi esperantigis:

"Infano, rapide ekkaptu la panjan manon. La vojo al la Ĉielo estas tro malluma. Panjo timas, ke via kapo vundiĝu. Estu rapida, ekkaptu la panjan manon kaj mi akompanos vin.

Panjo, mi timas. La vojo al la Ĉielo estas tro malluma. Mi ne povas vidi viajn manojn. La disfalitaj muroj forprenis la sunbrilon. Mi ne plu povas vidi viajn tre amantajn okulojn.

Infano, piediru bone, la vojo antaŭen ne havas pli malĝojojn, ne plu neniam finiĝantajn lernolibrojn kaj ne plu pugnon de via paĉjo. Vi devas memori mian vizaĝon kaj tiu de via paĉjo, tiel, ke ni piediros kune en la sekvonta vivo.

Panjo, ne zorgu. La vojo al la Ĉielo amasiĝis. Tie estas multaj samklasanoj kaj amikoj. Ni komfortigas nin mem. Ne ploru. Kiu ajn panjo estas nia panjo. Kiu ajn infanoj estas panjaj infanoj. Amu la infanojn kiuj pluvivas en la tagoj sen mi.

Panjo, ne ploru. Larmoj ne lumigas nian vojon. Lasu nin piediri malrapide. Panjo, mi memoros vian vizaĝon kaj tiun de paĉjo. Memoru nian daton, ni piediros kune en la sekvonta vivo."

Kondolece al familianoj kaj amikoj de la viktimoj, kaj memore al ili mi skribas ĉt tiun artikoleton.

3 Comments / add your comment?

verdeca says:
bona tradukado.leginte ĝin mia larmo venas kaj mi sentas ,ke homoj estas helpemaj kaj bonkoraj.ankaŭ mi jam estas patro kaj mia filineto lernas en mezlernejo diligente,ŝi estas feliĉa miaopinie.infano estas la estonteco de ni,gepatroj.kaj mi esperas,ke ili vivas la vivon pli faliĉan kaj bonan en estonteco
Posted 18 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesongpro says:
Kara amiko,
Elkorajn dankojn pro via zorgo al ĉina tertremo, leginte vian tradukon mi trovis la originalon, kiu kortuŝigas multajn homojn kaj jam furoras en ĉina Interreto:



孩子快抓紧妈妈的手
——为地震死去的孩子们而作 | 苏善生


孩子



抓紧妈妈的手

去天堂的路

太黑了

妈妈怕你

碰了头



抓紧妈妈的手

让妈妈陪你走



妈妈



天堂的路

太黑

我看不见你的手

自从

倒塌的墙

把阳光夺走

我再也看不见

你柔情的眸



孩子

你走吧

前面的路

再也没有忧愁

没有读不完的课本

和爸爸的拳头

你要记住

我和爸爸的摸样

来生还要一起走



妈妈

别担忧

天堂的路有些挤

有很多同学朋友

我们说

不哭

哪一个人的妈妈都是我们的妈妈

哪一个孩子都是妈妈的孩子

没有我的日子

你把爱给活的孩子吧



妈妈

你别哭

泪光照亮不了

我们的路

让我们自己

慢慢的走



妈妈

我会记住你和爸爸的模样

记住我们的约定

来生一起走
Posted 18 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesong edited this comment 18 months ago.
Joan Inglada says:
Karaj verdeca kaj Zhang,
la tuta mondo malfeliĉas pro la tertremaj viktimoj. Hodiaŭ mi aŭdis tra TV ke nun la ili atingas 80.000 mortintoj. Ni, la homaro, devas laŭeble helpi la suferantojn de tiaj fatalaj katrastrofoj. Krome ni devas averti la guberniestrojn pri ilia respondeco kaj protesti kaze ke la konstruaĵoj estis difektaj. Socie, ni klopodu eviti ke ĉi tiel mortu homoj kaj precipe infanoj, kiuj havis antaŭ si la tutan mondan estontecon. La homa vivo estas la plej alta valoro kiun ni havas.
Posted 18 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...