Joan Inglada Published on May 8, 08
by Joan Inglada

Joan Inglada's blog

Browse posts
Memoraĵoj pri la hispana enlanda milito
Posted on July 12, 08
Tertremo de Siĉuano
Posted on May 20, 08
3 comments (latest 2 months ago)
ĉapelitaj literoj per x-konvencio
Posted on May 16, 08
4 comments (latest 2 months ago)
Ĉu estas interrilato inter la Majo de la 68-a kaj la 2-a hispana Respubliko?
2 comments (latest 2 months ago)
Unesko, la Internacia Jaro pri Lingvoj kaj multlingvismo
Posted on February 14, 08
2 comments (latest 5 months ago)
Cenzuro de la amaskomunikiloj en Valencio
Posted on January 18, 08
5 comments (latest 5 months ago)
Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi...
Posted on January 14, 08
2 comments (latest 6 months ago)
La mapo ne estas la teritorio
Posted on January 8, 08
4 comments (latest 6 months ago)
Ne pensu pri la Elefanto
Posted on December 26, 07
15 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 118 visits

Ĉu estas interrilato inter la Majo de la 68-a kaj la 2-a hispana Respubliko?

Thursday May 8, 2008 at 03:51PM

Ĉu estas interrilato inter la Majo de la 68-a kaj la 2-a hispana Respubliko? mi demandas min. Ĉu la idealoj de la franca Majo ne estas tre korelativaj de tiuj de la anarkiistoj kiuj komencis sian revolucion la 1936-a? 



Kiu scias ĉu la koloniaj turbulentoj de la 19-a jarcento aŭ la hispana malfrua industria burĝonado, kiam la revolucia teorio jam estis sufiĉe disvolvita en Eŭropo, aŭ la ne partopreno de Hispanio en la 1a mondmilito, aŭ la tuta aro de tiuj faktoj, igas la laboristan movadon sin organizi ĉe la popularaj ateneoj kaj ideologia anarkiisma eksplodo disvolviĝas tra granda parto de la hispana ŝtato. 



Verŝajne la bolŝevisma revolucio kaj la hispana diktaturo de Primo de Rivera plifortigis la disvolvon de la anarkiismaj idealoj kaj la 2a Respubliko kaŭzis emocian anarkiisman tondron. La Internaciaj Brigadoj devenantaj el 54 landoj, la plimulto, 10.000 homoj, el Francio, ĉefe el la Parizo-ĉirkaŭaĵoj, trempiĝis en la anarkiismajn idealojn. La maksimoj, la motoj, la devizoj de la franca Majo havas grandan paralelismon al tiuj de la anarkiismo de la jaroj 1920 kaj 1930. Ĉu ne eblas ke iu ajn ideologio trapasis de avoj al nepoj, tio estas al la francaj kaj ekster-francaj studentoj kaj laboristoj influante la 68-ajn faktojn? Krom idealoj kiujn elportis la brigadistoj, la hispan-militaj ekzilitoj en Francion kaj en Meksikion ankaŭ devus iel re-nutri tiajn idealojn kaj ĝuste temas pri du landoj el la plej gravaj en la 68-aj revolucioj.

Aliflanke, estas homoj kiuj deduktas ke la franca majo, internaciigita per la hipia movado, la floraj ornamoj kaj la muzikaj farĉoj, la internaciigo de la drogoj, la eksplodo de NROj, la ekologiismo, ktp, kulminante per la post-modernismo, estis granda trompaĵo. Ĉu havas ian ajn kredeblecon tio kion diras Daniel Estulin en lia (bedaŭrinde nur en la hispana) artikolo “Beatles y la Contracultura”? Kiu estas Daniel Estulin?

Ĉio tio “marĝene de” aŭ “paralele al” la eŭropaj kaj usona imperioj kaj kapitalismoj, kies reagoj al sociaj eventoj de la 18-a jarcento kulminas per la unua granda milito kiu konvertiĝas en monda kiam, laŭ la Zeitgeist-la-filmo USONO provokas la ŝip-dronon de RMS-Lusitania, turista ŝipo, por pravigi sian eniron en la militan negocon.

Ekde ĉi tiu momento fiaskas la projekto de la “Respubliko de la malriĉuloj” kio ekde Paine kaj Robespiere (mi ne scias ĉu ankaŭ Jefferson) bakiĝadis kune kun la teoriaj kontribuoj de la 19-a jarcento iel heredaj de la enciklopediistoj.

Kataluna ĵurnalisto Àngel Casas diris ke, estante sufiĉe juna, Lauren Bacall propetis al la prezidanto Roosevelt ke li intervenu por defendi la 2-an hispanan Respublikon kaj Pascual Maragall, eks-prezidento de kataluna registaro, la tagon kiam oni donis al li la premion “kataluno de la jaro 2007”, diris ke Roosevelt pentis pro la fakto ne esti interveninta. 


Tamen favora al la interveno li estis, tra Pearl Harbor, ankaŭ provokita de USONO laŭ la Zeitgeist-la-filmo, en la 2-an grandan militon, kaj li atingis situi USONON ĉe-kape de la mondaj povoj, tiel kaj tiam komencante la plej agreseman etapon de la procezo de malposedigo kiu nuntempe atingas la plej altan gradon.

La malposedigo estas totala kaj neniu priparolas ĝin: la malŝtatigo de havaĵoj kaj servoj akumulitaj per la sinofero kaj ŝparado de pluraj generacioj de laboristoj en la okcidenta mondo kaj la privata proprigo de la akvo, de la fosiliaj brulaĵoj, de la arbaroj, de la natura heredaĵaro, inkluditaj la genetikaj kodoj de vegetalaj kaj bestaj specoj de la landoj de la Sudo. Kaj neniu diras ion ajn, escepte de malmultaj eruditoj kiuj nur mem inter-legiĝas. (Ĉu pravos Estulin?)

Eble la kolektiva nekonscio jam scias kiu estas la situacio kaj tial Johny Holliday plenigas stadionojn kvar jarojn antaŭ la koncerto! 


(Bonvolu legi la komentojn, ĉar ili ŝanĝigas ĉi lastan paragrafon)


Vivu la Respublikanismon kaj vivu Robespieron, tamen nur se li forĵuras esti subskribinta la malpermeso-dekreton de la “regionaj” lingvoj de Francio. Mi memoras ankaŭ ke Cohn-Bendit iris al Hispanio prelegi por la voĉdonado de la Eŭropa Konstitucio kaj diris ke la depostuloj de la nacioj sen tato devis rezigni profite de ĉiuj. Ĉu kulturan diversecon ne devas defendi ĉiujn?

2 Comments / add your comment?

NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Vivu Robespiero (sen la akuzativa -n) kondiĉe ke li senkapigas sin mem kaj similulojn. La 1a de majo plej proksime interrilatas kun la 11a de septembro. Oni rezignu pri ĉiaspecaj Cohn-Banditoj.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Joan Inglada says:
Dankon Navavar pro via gramatika korekto kaj ĉefe pro via komento rilate al Robespiero kaj al Cohn-Bendit. Mi lasis mi treni pro tio ke mi legis ke Robespiero defendis la respublikon de la malriĉuloj sed mi tute forgesis ke li semis teroron mortigante ĉiujn kiujn li ne ŝatis. Fakte mi devas pripensi almenaŭ trifoje kion mi publikigos antaŭ ol tion fari. Nu, mi rekonas mian eraron kaj mi konsentas kun vi pri Robespiero kaj similuloj. Vivu Demokratio kaj for ĉiuspecaj diktatoroj! Milfoje dankon!

Fakte kio interesas min en ĉi tiu artikolo estas "Ĉu estas interrilato inter la Majo 68-a kaj la 2-a hispana Respubliko?", tiam la lasta duono de la artikolo eble estas iom superflua.

Mi ne komprenas kion vi volas diri pri tio ke estas interrilato inter la 1a de majo kaj la 11a de septembro. Bonvolu iom klarigi, mi petas.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Joan Inglada edited this comment 2 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.