Joan Inglada Published on January 18, 08
by Joan Inglada

Joan Inglada's blog

Browse posts
Tertremo de Siĉuano
Posted on May 20, 08
3 comments (latest 2 months ago)
ĉapelitaj literoj per x-konvencio
Posted on May 16, 08
4 comments (latest 2 months ago)
Ĉu estas interrilato inter la Majo de la 68-a kaj la 2-a hispana Respubliko?
Posted on May 8, 08
2 comments (latest 2 months ago)
Unesko, la Internacia Jaro pri Lingvoj kaj multlingvismo
Posted on February 14, 08
2 comments (latest 5 months ago)
Cenzuro de la amaskomunikiloj en Valencio
5 comments (latest 5 months ago)
Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi...
Posted on January 14, 08
2 comments (latest 6 months ago)
La mapo ne estas la teritorio
Posted on January 8, 08
4 comments (latest 6 months ago)
Ne pensu pri la Elefanto
Posted on December 26, 07
15 comments (latest 6 months ago)
La kutimo bruligi la trunkon solenas la alvenon de la Nova Suno
Posted on December 25, 07
4 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 585 visits

Cenzuro de la amaskomunikiloj en Valencio

Friday January 18, 2008 at 10:08PM

En 1981a, kiam la katalunoj ekhavis la aŭtonomecan statuson, la kataluna registaro celis starigi katalunligvan televidstacion ĉar ĝis tiam nur ekzistis du hispanlingvaj televidstacioj, TV1 kaj TV2. Tiu lasta elsendis iomete per la kataluna. TV3, la kataluna televido, ekstaris en 1983a. La kataluna lingvo estas la oficiala kaj propra lingvo de Andoro, Katalunio, Valencio (la antikva Regno de Valencio), Balearaj Insuloj kaj Langvedoko, kie ne estas oficiala kaj ĝi estas ankaŭ parolata en la aragona okcidenta franĝo de Katalunio, en iuj vilaĝoj de Murcio, sude de Valencio kaj en la itala vilaĝo de Alghero en Sardlando. Entute estas pli-malpli 10 milionoj da homoj kiuj kapablas paroli ĝin krom tiuj kiuj nekutimas ĝin paroli sed ja ĝin komprenas (inter 1 kaj 2 milionoj).

La valencianoj decidis ke ili ankaŭ volis katalunlingvan televidon, kaj pagis la necesajn antenojn, por ricevi la katalunan televidon en la valencian teritorion. La asocio Acció Cultural del País Valencià (t. e. Kultura Agado de la Valencia Lando), prenis sur sin la respondecon pri la afero kaj instalis serion de ripetiloj tra la tuta Valencia Lando.

Kelkaj jaroj post la apero de TV3, la socialisma Valencia Registaro, antaŭ ol la valenciaj balotadoj, decidis estigi sian televidan kanalon sed ĝi decidis okupi la frekvencon de la kataluna televido, sekve ĉiuj aŭtomate vidus la valencian televidon anstataŭ la katalunan. ACPV ŝanĝis la frekvencojn por esti TV3 vidita denove en la valenciaj urboj.

Post pli ol 20 jaroj de kataluna televido en la valenciaj urboj kaj vilaĝoj, la valencia registara partio PP (Popola Partio), dekstrisma, katolikisma kaj hispanisma, ŝirmis sin sub la Valencia Aŭdo-vida Akto kaj devigis la asocion ACPV fermi la ripetilojn. La asocio respondis ke ĝi ne obeos ĉar tio kontraŭas la liberecojn de esprimo kaj de informado. ACPV estis monpunita, de la valencia registaro, pagi tri cent mil eŭrojn (300,000).

La Valencia Registaro fermis la du grandajn ripetilojn apud la urboj Valencio kaj Castelló (norda grava urbo). Dume ACPV komencis proceson kontraŭ la Valencia Registaro, cele malhelpi ke ĝi ĉesigu la signalon. La Supera Valencia Tribunalo, studas la kazon por determini kion devus esti pli valora, ĉu la libereco de parolo kaj libera informado, ĉu la Valencia Aŭdo-vida Akto. La Tribunaloj de Valencio kaj Castelló apelaciis kontraŭ la Valencia Registaro, kaj sekve haltigis, momente, la ĉesigon de la signalo. Sed la Tribunalo de Alacant (suda grava urbo) apelaciis kontraŭ ACPV, tial la Valencia Registaro fermis la ripetilon en Xixona.

Aliflanke, Eŭropa Unio asertis ke la Valencia Registaro per sia konduto malrespektas la Ĉarton de Minoritataj Lingvoj de Eŭropo, kiu estis subskribita de Hispanio, kaj en kiu troviĝas ke la registaroj faciligu al la malplimultoj atingi la propralingvajn televidajn kanalojn, eĉ inter regionaj aŭ naciaj landlimoj.

Anglalingva informo estas tie: paucliment.lacucalbina.org/wordpress/2008/01/15/censorship-of-the-media-in-valencia kaj mi petas, bonvolu disvastigi ĝin inter viaj anglalingvaj kontaktoj.

Paradokso: kontraŭleĝa televido elsendas naziajn videojn

José Luís Tirado "Josety" estas proprietulo de la kontraŭleĝa televido Castalia Televido, kiu elsendas dum ĝia prov-etapo naziajn videojn. "Hazarde" la instalaĵoj, en la strato Lluis Vives, ekde kie elsendas ĉi tiu televido estas proprieto de la eks-urbestro de Castelló, José Luís Gimeno, nuna Delegita Konsilisto de Castelló Cultural (kultura publika entrepreno) kiun asesoras "Josety" por iu nedifinita projekto La Ciudad de las Lenguas (hispane: Urbo de la Lingvoj) kontraŭ, laŭ la parlamenta opozicio, la brutaj enzpezoj ĉirkaŭ 4.200 eŭroj. Nek la eks-urbestro kiu enspezas salajron eĉ pli abunda, nek la asesoro eksplikis iam pri kio konsistas ilia supozita laboro nek eksplikis kion ili faras por pravigi tiujn salajrojn tiom altaj. Ĉi tiu persono jam ĉefis pro ĵetado de ekstremismaj mesaĝoj ekde TV Castellón, kie li laboris, alimaniere konata kiel Tele Troncho. Josety ne plu laboras ĉe Televido de Castelló pro la nova bildo kiun pretendas doni tiu kiu, por multaj, estas konsiderita la ĉefa loka televido de Castelló kaj tio kondukis al interkonsentita laborfino. Ĉe Castalia TV oni povas vidi la paroladojn de Adolf Hitler, la ekzaltadan periodon de la nazia socialismo - konkrete la sesa kongreso de la NSDAP -, en kiu la kantoj kaj paradoj kosistigas la centran korpon de la bildoj, kiu daŭras dum horoj pro la ripeto de la sama afero en ĝia programado.

Siaflanke la provinca deputitino kaj membro de Nacia Plenumkomitato de BLOC, Maria Gràcia Molés, asertis ke "estas, minimume, miriga la toleremo de la Generalitat (Valencia Registaro) pri iu televido kiu elsendas sen iu ajn malferma permeso kaj kiu sin dediĉas al disvastigo de videoj kaj registraĵoj pri nazia ekzalto, krom daŭrigi la trajektorion de atakoj al la demokratio kiujn faras de antaŭ jaroj ĝia kreinto kaj direktoro, José Luís Tirado "Josety", kaj kiel samtempe sin dediĉas al persekuto kaj klopodo neebligi la kaptadon en la Valenciana Lando de la elsendoj de leĝa televido kiel estas TV3. La mezur-vergo kiun uzas la Registaro estas tre kurioza kaj tre suspektinda pri la egaleco de ĉiuj civitanoj antaŭ la leĝo. Molés asertis ke "jam estus tempo por elpurigi la necesajn respondecojn, por scii kial la Generalitat silentas kaj cedas antaŭ televido sen iu ajn leĝa permeso, se ĝi tion faras malgraŭ la antidemokrataj enhavoj kiujn oni elsendas aŭ ĝuste pro tiuj enhavoj, kaj dume klopodas neebligi al la loĝantoj de Castelló la ricevon de publika kaj leĝa televido, kun ĉiuj plurismaj garantioj kaj de respekto al demokrata sistemo, simple ĉar ĝi ne ŝatas ke la televidantoj povas konstati ke ili komprenas perfekte la parolatan lingvon kaj ke ili ŝatas la enhavojn kiujn ĝi elsendas".

Oni povas vidi specimenon de la opinioj (en la hispana) de Josety en ĉi tiu video de Tele Troncho je la fino de ĉi tiu paĝo: lavanc.com/lavanc/iphp/not1.php?id=2679

Bonvolu helpi la asocion ACPV kaj la valencian popolon pagi la grandegan monpunon. Oni povas transpagi aŭ enkasigi donaceton al hispana bankkonto de "La Caixa" 2100-0700-17-0200599135. La internacia kataluna art-pentristo Antoni Tapies kunlaboris per pentraĵo kiun reproduktaĵon oni povas ricevi kunlabore de minimume 10 eŭroj transpagitaj indikante la kompletan nomon kaj telefonante al kampanja numero +34963918386 inter la 9a kaj 14a kaj inter la 15a kaj la 18:30 horoj de lundo al vendredo.

Al la registaraj valenciaj politikistoj ni diras ke ni estas kontraŭ ilia kontraŭdemokrata konduto, kiun ni ne povas kompreni en la 21a jarcento, kiam televidstacioj kaj radiostacioj ĉirkaŭ la terglobo invadas niajn hejmojn, kaj ni ne povas vidi la televidon de niaj nordaj najbaroj.

Inter la societoj kiuj pretis implikiĝi en la kampanjo troviĝas Col·legi Oficial de Doctors i Llicenciats en Filosofia i Lletres i en Ciències de Catalunya (Oficiala Kolegio de Licenciuloj kaj Doktoroj pri Filozofio, Beletro kaj Sciencoj de Katalunio), Institut d’Estudis Catalans (Instituto pri Katalunaj Studoj) kaj Institut d'Estudis Eivissenc (Instituto pri Eivisiaj Studoj); ankaŭ la politikaj partioj "Convergència i Unió", "Esquerra Republicana de Catalunya", "Inicitiva per Catalunya-Verds" kaj "Bloc Nacionalista Valencià" montris volon aliĝi.

5 Comments / add your comment?

NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Mi ne esploris profunde la malsimplajn rilatojn inter Katalunio kaj Valencio, tamen la aferstato ŝajnas esti jena: la katalunoj ĉiam protektis sin kontraŭ la hispana lingva, kultura kaj politika premo. La valencianoj nun batalas kontraŭ la samo flanke de la katalunoj, ĉar eĉ parolante tre similan lingvon, ili tamen taksas sin aparta gento. Kompreneble, Madrido profitas de tiu interbatalado.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Hèctor Alòs i Font replies:
Mia analizo, eble post pli longa kaj profunda kono de la afero, estas malsama: 1) la valencia kaj la kataluna estas kristalklare la sama lingvo (ne nur "tre simila"); 2) nun aperetas sento de valencieco, sed praktike temas nur pri du gentaj sentoj: hispana aux kataluna, en kiu la unua klare superregas (ankaux cxe la auxtoktona logxantaro). Tio ne signifas, ke kaj unuj kaj aliaj sentas sin valenciaj, sed ne kiel gento, sed subgento: valenciaj katalunoj aux valenciaj hispanoj. La sento de la lingva malsimileco staras nur cxe kelkaj el tiuj, kiuj sentas sin etne hispanaj, kaj kiuj neniam aux preskaux neniam uzas la lokan lingvon. La diskuto ne estas filologia, sed politika, gxuste de la kontrauxbatalantoj de la loka lingvo (kvankam ili plenigas sian busxon pri belaj amvortoj pri la lingvo, kiel kielvifartuloj atakas la lingvan fusxecon de esperanto-verkistoj dum ili propagandegas ilian amatan, perfektan kaj facilan lingvon, kiun ili ne parolas aux uzas).

Laste, sed ne balaste, mi ne dirus, ke "Madrido" profitas de tiu interbatalado sed instigegas gxin, i.a. per ligado de la transporta reto (voja, fervoja) inter Kastilio kaj Valencilando kaj, male, pri neinvestado en la ligo inter Katalunio kaj Valencilando (ekz. per la kuglotrajno), kvankam gxuste temas tradicie pri la ekonomia regiono plej vigla kaj interligita de la duoninsulo.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Hèctor Alòs i Font edited this comment 5 months ago.
Farri replies:
Katalunio nenial premas Valencion lingve kaj kulture, ĉar la lingvo kaj la kulturo de la valencianoj estas la sama ol tiuj de la katalunoj. En la valencia societo, kie ĝenerale regas la malkono kaj en kiu la faŝisma propagando furoras (kaj kie abundas nov-naziistoj), ripetiĝas opiniaj kliŝoj. Ĝenerale ekzistas tiu de la hispanistoj (kaj hispanigistoj) kiuj dum celas daŭre hispanigi la landon rigardigas la societon aliflanken kaj kulpigas katalunojn pri ĉiu malbono de la lando, eĉ pri la manko de akvo. Aliflanke la kultura mondo celas protekti la malaperantan lingvon kaj kulturon.

Intertempe, dekstra partio regas en la lando, kreas golfejojn (eĉ se akvo mankegas), leĝe ŝtelas terenojn al kamparanoj, kaj konstruas sen mezuro kreante grandegajn urbegojn (eĉ havantajn flughavenon) kie venas loĝi nordeŭropanoj, ĉefe britoj.

Tiu kacikismo konserviĝas danke al malkono, tial tiuj kiuj havas la povon en la lando, klopodas kiel eble plej, ke valencianoj ne kulturiĝu. Jen la ĉefa kialo malaperigi TV3. Kurioze Al-Jazeera spekteblas.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Farri edited this comment 5 months ago.
Farri replies:
Sciencistoj asertas, ke la lingvo parolata en Valencio, Majorko, Perpinjano kaj Barcelono estas la sama. Por ĉiu parolanto de la lingvo tiu fakto estas kristale klara, kiu parolas la katalunan, tiu perfekte rimarkas ke nia lingvo preskaŭ ne havas dialektojn sed akĉentojn.

Tamen, la valencia lando, t.e. la sudo de Katalunio, estas kacikumita de Kastilio de antaŭ 300 jaroj. Lastatempe ĝi fariĝis la plaĝo de Madrido. Kacikismo konstruadas senĉese, ne plu estas marbordero sen betono. Kacikoj konstruas golfejojn kaj mankigas akvon al la loĝantaro. Kacikismo ŝtelas terenojn al la loĝantaro.

La valencia lando estas tute mankata de publikaj servoj. Sano nefirmas sed oni propagandas, ke la hospitalo pli granda de Eŭropo troviĝas en Valencio (komparu ties 790 000 loĝantoj al la 7 milionoj da londonanoj). Publika transporto mankas ĉie, kaj la metroeto de Valencio estas tute malsekura.

Resume: kastiliaj kacikoj uzis la Valencian Landon kiel konkeraĵon kaj eluzis ĝin, loĝantaro estas mankata de ĉiu publika servo, rajtoj al propra lingvo kaj kulturo kaj ĝenerale al digna vivo.

Kompreneble, oni devas senkulturigi kaj senedukigi la loĝantaron. Tiucele oni uzas la metodojn de Goebbels. Oni konstruas faraonaĵojn kaj igas la loĝantaron fiera. Malabundas la trajnoj, sed la stacidomoj estas grandiozaj. Mankas akvo sed la plej alta konstruaĵo de Hispanio troviĝas en Benidorm.

Tiuj metodoj de Goebbels ege bone funkcias, sed la plej bone funkcianta estas tiu kiu kulpigas alian homgrupon pri ĉies malbonaĵo. Se naziismo kulpigis la judojn pri ĉiu malbono, la sinjoroj regantaj la valencian landon kulpas la katalunojn. Unuavide ŝajnas paradokse, ĉar oni ne povas akuzi katalunojn surmeti ilian lingvon al la valencianoj (ĉar la lingvo estas la sama), despli paradokse dum la surmetata lingvo malaperiganta la lokan katalunan estas la hispana. Tamen, centfoje ripetita mensogo iĝas vero.

Krome, tiu kulpigo kaj malamikigo al katalunoj sentigis sukcese valencianojn ne katalunoj. Oni nomas la lingvon valencian anstataŭ kataluna kaj neniu sentas sin kataluno. Kronikoj tamen, asertas ke la etna sento de valencianoj historie estadis kataluna. Kiam familio Borja el Gandia regis Vatikanon, furoris la devizo: "La Chiesa romana in mani dei catalani!"
Posted 5 months ago. ( permalink )
Joan Inglada says:
Dankon pro via komento, Navavar. La mondaj fakuloj ja diris ke valencianoj kaj katalunoj parolas la saman lingvon. La valencianoj kiuj batalas kontraŭ la samo ne tion faras flanke de la katalunoj; tute kontraŭe, kaj pro tio ili deziras daŭre televidi la katalunan televid-kanalon. Ŝajnas al mi ke Madrido profitas de tio kion ĝi kreis, t.e. malamon de iuj valencianoj al propra lingvo.
Tamen mi invitis la valenciajn esperantistojn de la kataluna esperanto-poŝto-listo kaj ankaŭ la aliaj listanoj respondi al via komento por riĉigi la komprenado de la afero.
Amike,
Joan
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.