Joan Inglada Published on December 25, 07
by Joan Inglada

Joan Inglada's blog

Browse posts
Cenzuro de la amaskomunikiloj en Valencio
Posted on January 18, 08
5 comments (latest 5 months ago)
Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi...
Posted on January 14, 08
2 comments (latest 6 months ago)
La mapo ne estas la teritorio
Posted on January 8, 08
4 comments (latest 6 months ago)
Ne pensu pri la Elefanto
Posted on December 26, 07
15 comments (latest 6 months ago)
La kutimo bruligi la trunkon solenas la alvenon de la Nova Suno
4 comments (latest 6 months ago)
Ĉu vi scias kiu venigis la generalon Pavia en la Hispanan Parlamenton de la Unua Respubliko por puĉo?
Posted on December 17, 07
2 comments (latest 7 months ago)
Alejandro Pérez Vidal: "La identeco de la hispana en la Eŭropa Unio"
Posted on December 17, 07
1 comment (latest 7 months ago)
Plurlingvismo en la leĝo kaj en politiko
Posted on December 17, 07
2 comments (latest 7 months ago)
La materiaj kondiĉoj de la libereco.
Posted on November 26, 07
1 comment (latest 7 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 330 visits

La kutimo bruligi la trunkon solenas la alvenon de la Nova Suno

Tuesday December 25, 2007 at 08:51AM

La hejmo kaj la magio de la tió (ŝtipo).
La kutimo bruligi la trunkon solenas la alvenon de la Nova Suno.

Kristnaska ŝtipo-2006

La prapatra tradicio de la tió, kiu festas la vintran solsticon, transformiĝis en festo por la knaboj.
-----
Ĝin mi aŭdis hieraŭ kiam mi promenis tra la strato Portal de l'Àngel de Barcelono:
--"Rimarku, oni malkonstruis tiun kinejon kiu estis..."
--"Certe ili konstruos apartamentojn. Aŭ butikon. Aŭ kafejon...".
Baudelaire mem plendis: "Parizo ŝanĝas pli rapide ol la koro de mortonto". La urboj estas kiel la tradicioj: Barcelono estas ĉiam Barcelono sed ne estas la sama ol antaŭ du jaroj.
La tradicioj signifas daŭre adaptiĝi al la tempoj. La rito de la tió, ekzemple: "la tutan vivon oni ĝin aranĝis"; kvankam ĝi malmulte similas al la priskribo kiun faris Frederic Mistral ĉe Memòri e raconte (memoraĵoj kaj noveloj) de la 19-a jarcento. Tiun tagon la kamparanoj finigis sian laboron antaŭe por meti "la trunkon en la fajron" hejme. Kaj iufoje iu parenco aperis kaj diris al ni: "Bonajn festojn, kuzoj! Mi venas almeti la trunkon en la fajron kun vi!". Kune ni iris gaje serĉi la kristnaskan trunkon, kiu devis esti el fruktodona arbo.
En la kampardomo, ni igis ĝin trifoje rondiri la kuirejon, kaj en la lasta, antaŭ la kameno, mia patro verŝis sur ĝin, solene, glason da bolita vino, ekkriante: "Ĝojon, ĝojon! Kun la kristnaska nokto al ni iras ĉio bone. Dio nin permesu vidi ĝin venontjare. Kaj se ni ne estas pli, Dio volu ke ni ne estu malpli". Tiam ĉiuj kriis: "Ĝojon!". Kaj ni metis la trunkon inter la rulŝtonoj de la kameno kaj, kiam krakas la unua flamo, diris mia patro kruco-signante al si: "Elsaltu la flamo, brulu la trunko!"
Ĉi tiu trunko havas laŭ la loko malsaman nomon: en la kataluna medio ĝenerale estas la tió, sed en Taüll (*) estas la tronca de Nadal (kristnaska "trunkino"); en Ribagorça (*), la rabassa (trunko); la conco del foc ("avo-onklo"de la fajro) en Pallars (*) kaj la soca de Nadau (kristnaska trunko) en Vall d'Aran (*) .
En Eŭskio ĝi prenas formon en la persono de la Olentzero, dum en Andaluzio estas la trunko de kristnaska nokto. En Provenco oni nomas ĝin lou cachofio; en Francio, le tréfoir, kaj en la germana Vestfalio, der Christbrand... Ĝin ankaŭ kultas en Flandrio, en Anglio kaj en la slavaj popoloj.
En Katalunio ankoraŭ konserviĝas, sed kiamaniere! Infaniĝita, sensprita, malbonvendita ĉe la foiro de Santa Llúcia kun la ridinda barretina (kataluna tradicia ĉapo) kaj la rideto pentrita... Ĝi fekas donacojn kiam sonas "Feku tió / feku nugaton / se ĝin vi ne fekas / mi vin bastonbatos!". Tiu kutimo de la kampara kaj montara Katalunio alvenis en Barcelonon kun la migradoj kiuj okazis en la 18a kaj 19a jarcentoj.
La tió kunmemoris la riton de la Nova Fajro, la solstica festo. La domo en ombroj kaj la kameno estingiĝinta. Post beni ĝin, solene oni metis ĝin en la kamenon kaj oni bruligis ĝin. Proksime de la fajro, la tablo de la solstica nokto kovrita per fadenotablotukoj. Sur la tablotukoj la nova pano, knedita kun la faruno de la unua garbo de la antaŭa rikolto; kaj la nova vino de la ĵusa vinber-rikolto. Oni metis la Tempon al nulo kaj la Mondo, la Vivo komenciĝis: estis la liturgio de Nova Suno.
Iuj tradicioj forgesiĝas, aliajn oni elpensas. Aŭ ilin oni importas kaj enkorpigas en la proprajn. Multaj transiras de jaro al jaro. Kvankam ĉiuj ŝanĝas tiel rapide kiel urbo, kiel la koro de mortonto.

(*) T.N. nordokcidentaj katalunaj lokoj.

Aŭtoro: Joan Soler Amigó. Elkatalunigita, helpe de Darío Rodríguez, el la ĵurnalo "El Periódico":

4 Comments / add your comment?

Lluís says:
Brila artikolo. Dankon pro la esperantigo!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Lluís says:
Aliteme... interese, ke vi uzas la vorton "nugato" por la kataluna torró. Mi ĉiam rekte uzis mem-elpensitan "turono", kaj Hektoro uzas la rusdevenan "halvao", de simila rusaĵo tiumota халва (eble ne rusaĵo, sed slavaĵo, aŭ nordaĵo, aŭ kiuscias-kio).
Posted 6 months ago. ( permalink )
Joan Inglada replies:
Mi ne scias la kialon sed certe mi trovis la vorton "nugato" en la vortaro de "de Diego".

Nun mi vidas ke en la vortaro es-eo de Jordi Mas Trullenque, aŭtomate renversigita estas aliaj eblecoj: turrón 1. amand.o.kuk.aĵ.o 2. migdal.kuk.aĵ.o

Ĉu vi certas pri la vorto "turono". Ĉu tiu vorto ne estas io parenca al monto?

Aliflanke, laŭ vikipedio, Halvao estas delikata konfitaĵo el bakita miksaĵo de amelfaruno, sezama aŭ sunflora oleo kaj sukero aŭ mielo, farita en arabaj landoj, Turkio, kaj Grekio.
Varaĵoj de tio povas troviĝi kun enmeto migdalojn aŭ pistakojn.

Nek halvao nek turono aperas en Reta Vortaro, kie nugato estas: Frandaĵo el miela aŭ karamela pasto enhavanta migdalojn kaj pistakojn; migdalmielaĵo.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Nu, se konsideri ke niaj turonoj venas de arabaj desertoj, ŝajne plej taŭgas "halvao", ĉar ĝi plej vaste trafas tiujn desertojn niajn.

Vi scias ke ni havas "turonojn" sen migdaloj kaj sen mielo... :)

Pri mia elpensaĵo... mi dediĉis eĉ ne sekundon je ekuzo de la vorto. Mi uzis ĝin nur en kunteksto, kie la konversaciantoj antaŭkonis la signifon.
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.