Joan Inglada Published on December 17, 2007
by Joan Inglada

Joan Inglada's blog

Browse posts
Ne pensu pri la Elefanto
Posted on December 26, 2007
15 comments (latest 8 months ago)
La kutimo bruligi la trunkon solenas la alvenon de la Nova Suno
Posted on December 25, 2007
4 comments (latest 9 months ago)
Ĉu vi scias kiu venigis la generalon Pavia en la Hispanan Parlamenton de la Unua Respubliko por puĉo?
Posted on December 17, 2007
2 comments (latest 9 months ago)
Alejandro Pérez Vidal: "La identeco de la hispana en la Eŭropa Unio"
Posted on December 17, 2007
1 comment (latest 9 months ago)
Plurlingvismo en la leĝo kaj en politiko
2 comments (latest 9 months ago)
La materiaj kondiĉoj de la libereco.
Posted on November 26, 2007
1 comment (latest 9 months ago)
Doktoro Philippe Van Parijs: Esperanto ne estas justa.
Posted on November 18, 2007
La lasta arbaro
Posted on October 28, 2007
Toni Albà
Posted on September 29, 2007
1 comment (latest 3 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 265 visits

Plurlingvismo en la leĝo kaj en politiko

Monday December 17, 2007 at 02:24PM


Van Parijs, belga ekonomikisto kaj filozofo, prelegis, gvidis kursojn, atelierojn, ktp. en Usono kaj Eŭropo ekde 2001 pri la temo "plurlingvismo en la leĝo kaj en politiko", kio portis lin al nuna verkado de libro Linguistic Justice for Europe and for the World (Lingva Justeco por Eŭropo kaj por la Mondo).

Li uzis sian tekston "Europe’s three language problems" (La tri lingvaj problemoj de Eŭropo), kiu troviĝas interrete (www.law.nyu.edu/clppt/program2003/readings/vanparijs.pdf).

El tiu teksto menciita mi elangligis la paragrafojn dediĉitaj al esperanto.

...

Esperanto?
Se teknologio ne ebligas liberigi nin de komuna lingvo, kial ni ne decidu favore al iu neŭtrala? Ĉi tiu dua solvo estas malpli reva, sed ŝanceliĝas kontraŭ du fatalaj malhelpoj. Unu estas ke ekzistas neniu neŭtrala lingvo, neniu lingvo egaldistanca de ĉiuj aliaj. Esperanto, ekzemple, membriĝas sendubasence al la okcidenta grupo de hindeŭropaj lingvoj, kun perceptebla latinaj, slavaj kaj germanaj ingrediencoj. Estas vere ke, malsame ol la angla, ĝi estus lernita lingvo por ĉiuj, kaj tial sia adopto kiel lingvafrankao estas pli egalrajteca ol tiu, de la angla aŭ la franca. Kaj ĉar ĝiaj sintaksaj kaj morfologiaj reguloj estas senesceptaj, ĝin lerni estus pli simpla, almenaŭ kompare kun la lernejana lernado de naturaj lingvoj.
Tamen, kiam proponite sur monda skalo, aŭ eĉ en Eŭropo rilate al la fina, la estona, la hungara, la eŭska kaj la malta kiel parto de la panoramo, ĝi ne povas klami al “neŭtraleco”. Kaj ĝi havas sekve neniun esperon esti vendita tutmonde surbaze de justeco precipe al tiuj, kiel la hindoj, la niĝerianoj, la sudafrikanoj aŭ eĉ la ĉinoj kaj la japanoj, kiuj jam investis amase en la lernado de alia okcidenta lingvo kaj kiuj kompreneble havos malmultan paciencon por ĉi tiu nova eŭrocentrisma ludo al kiu ili estas entuziasme invititaj aliĝi. Cetere, eĉ se iu tutmonda neŭtrala lingvo estintus trovita, nenio malhelpus ke post iuj generacioj, okazus pliiĝo ekde lingvafrankao en la denaskan lingvon de iuj — kiel okazis en la svahilan, ekzemple — , kun la sekvo ke refoje neŭtraleco estus perdita kaj la tuta procezo desegni neŭtralan lingvon bezonus esti relanĉita.
La dua malhelpo estas enradikiĝita en la relativa vundebleco de artefarita lingvo, ĝuste tiom kiom ĝi ne estas la denaska lingvo de grava grupo. Investi je la lernado de tia lingvo povus esti relative malaltekosta pro la escepta simpleco de ĝiaj morfologiaj kaj sintaksaj reguloj. Sed ĉar parolaj partneroj, filmoj, muziko kaj televidaj elsendoj en tiu lingvo ne estas ĉie, ĝi ankoraŭ prezentas signifan penadon por tiuj kun mezgrandaj lernaj kapabloj. Kaze de disvastigitaj naturaj lingvoj, estas sekura minimuma reveno de la lerna investo, dank' al la dekoj aŭ eĉ centoj de milionoj da homoj kun kiuj oni povas esti certa ke oni akiras la kapablon komunikiĝi. Eĉ en la kazo de Esperanto, la plej disvastiĝita inter la artefaritaj lingvoj aktuale rekomenditaj, ĉi tiu minimuma reveno ne estas garantiita, kiel ĉio dependas ĉu sufiĉa nombro da homoj volos fari kaj daŭre fari la intencan penon lerni la lingvon, kio mem dependas de kiuj lingvolernaj elektoj ili esperas ke la aliaj faru.
La grandeco de ambaŭ malhelpoj daŭre pliiĝas kiel la angla daŭre kreskas pri denaskaj parolantoj, plejparte dank' al la neta migrado en anglalingvajn landojn, kaj, je multe pli rapida proporcio, specife pri la totala nombro de homoj kompetentaj en ĝi: la angla estas verŝajne la sola natura lingvo hodiaŭ, kaj certe la sola grava lingvo, kun (delonge) multe malpli denaskaj parolantoj ol homoj kiu lernis ĝin kiel dua lingvo. Konsiderinte la duoblan mekanismon skizitan de komence, elskui ĝin de ĉi tiu pozicio fariĝos ĉiam pli neebla tasko. Esperanto estas mirinda metodo por konekti kun bela aro de donacemaj kaj gastamaj homoj tutmonde, sed ĝi estas jam ne pli esperiga ol lerta softvaro kiel alternativa tutmonda komunikilo.

2 Comments / add your comment?

Lluís says:
"disvastiĝintaj" aŭ "disvastigitaj" :)
Tiu ĉi opinio rilate al esperanto ne surprizigis min. Sed mi ŝatas ties vortigon.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Joan Inglada replies:
Jes, vi pravas, devas esti disvastigitaj.

Pri Van Parijs, tio kio strangas al mi estas ke la esperantistoj Humphrey Tonkin (US), Detlev Blanke (Humboldt-Universitato, Berlino), Renato Corsetti (Roma Universitato), Barbara Despiney (Pariza Universitato), Wim Jansen (Amsterdama Universitato), Ilona Koutny (Poznana Universitato), kaj Mark Fettes (Universitato Simon Fraser, Kanado), kiuj ĉeestis la nitobean forumon kun li diras nenion pri la opinioj de tiu homo rilate al la maljusteco de Esperanto kiel internacia llingvo. Kial? Eble Tonkin pravas pri tio ke "la povo kunvenigi" estas la plej grava socia kaj politika povo – do situacio, en kiu homoj volas partopreni aranĝon ĉar ili fidas la invitanton: pro siaj diversaj strategiaj
elpaŝoj en la pasintaj kelkaj jaroj, CED nun havas tiun "povon kunvenigi" tiujn gravajn fakulojn. (www.skej.esperanto.sk/artikoloj.php?akcia=clanok&ID_clanok=150&lingvo=eo)
Posted 9 months ago. ( permalink )
Joan Inglada edited this comment 9 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.