About this blog

  • 10 posts
  • 2512 visits

» add a comment?

september 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

September 16, 2008

Persa Grunda Garolo

IranaPleskei

Sendube vi ne trovas tiun ĉi belan kaj relative grandan birdon nature ie ajn sur la tera globo ecepte de Irano. Ĉar la birdo nomata Persa Grunda Garolo (Science: Podoces pleskei) estas limigita en Irano, tial do troviĝas nur en Irano. Ĝia Biologia klasado jenas:
la birdo apatenas al la Ordo Paseroformaj kaj Familio Korvedoj. Ĝi loĝas en dezertaj kaj semidezertaj regionoj de la lando, kie Tamariko troviĝas kiel plej abunda vegetajo. Ĝi bone adaptiĝis por kuri surtere, dum ĝi povas flugi, sed dum malloge. La foto montras Persan Grundan Garolon starantan sur Tamariko.

© Published at 23:26 ( 0 comments / 75 visits )
This post is public

September 16, 2008

fulmotondro

pasintan meznokton ni spertis plej proksiman kaj plej laŭtan fulmotundron en nia vivo. dum ĉie estis komplete malluma, pro ĉeso de hejma elekro, la fulmo lumigis ĉion kiel taga suno kaj la tundroj, laŭtege kriadis. mi klopodis foti ĝin, sed povis foto nur unu. jen ĝi kiel ni spektis kun miro de ma ĉambro! mi pli miris kiam mi mi legis sur vikipedio antaŭ keklkaj minutoj ke: "Sur la tero konstante okazas samtempe proksimume 2000 fulmotondroj". mi nun komprenas kial niaj praavoj tiel timis la fulmotondron kaj pensis pri tio, tiel fantazie.

fulmotundro

© Published at 04:26 ( 2 comments / 40 visits )
This post is public

July 24, 2008

En Hindujo dancas diinoj

jen me revenis hejmen de mia vojaĝo al Hindujo. Dum la vojaĝo mi komprenis ke danco havas sian signifon en Barato: Tie oni dancas por preĝi, por danki diinojn, por peti ion de diinoj. Oni dancas kiam infano naskiĝas, oni dancas kiam infano mortas. La arto danci estas transdonata de patrinoj al filinoj.

dancanta diino

Sur tiu ĉi foto, kiun mi faris per mia poŝtelefono en vendejo, oni vidas kvarmanan dancantan diinon en fajra cirklo, dum enmane ŝi portas timbalon, simbolon de la voĉo de la kreado. En ŝia alia mano oni povas vidi fajran pilkon, simbolon de morto kaj revivo de la mondo. Ŝia dekstran piedon ŝi jam metis sur sataneton de nescieco. Ŝia maldekstra piedo montras liberiĝadon de ŝlosiloj de la mondo.

© Published at 18:52 ( 2 comments / 156 visits )
This post is public

March 29, 2008

proksima arbar'

jen kelkaj bildoj pri la proksima arbaro en printempa vesto:

forest-3

ĉu vi vidas araneon?

ĉu araneo estas videbla?

forest-6

forest-5

forest-1

© Published at 06:21 ( 6 comments / 466 visits )
This post is public

March 28, 2008

novjara mar'

okaze de la longa ferio pro la novjaro, milionoj da irananoj vizitas la kaspian maro ĉe la nordo. jen kelkaj scenoj pro ili kaj la maro:

kaspia maro ce la novjaro-1

kaspia maro ce la novjaro-2

kaspia maro ce la novjaro-3

kaspia maro ce la novjaro-4

kaspia maro ce la novjaro-5

© Published at 05:22 ( 4 comments / 251 visits )
This post is public

March 20, 2008

feliĉan novan jaron!

feliĉan novan jaron

jen la novtago (novruzo), la komenca tago de la suna heĝria jaro 1387, mi deziras ĉion bonan al ĉiuj, kiuj festas tiun miljaran tradicion de la persoj.

 

 

© Published at 02:07 ( 2 comments / 181 visits )
This post is public

March 11, 2008

jen mia lando

jen mia hejmlando
jen nia regiono en Mazandaran provinco, Irano. la plej granda lago de la mondo, la kaspia maro estas videbla en la foto.

© Published at 13:00 ( 0 comments / 148 visits )
This post is public

March 9, 2008

de kristnasko ĝis neislama festego

kompreneble mi ne observis ĝisnun ĉiujn novjarajn festojn tra la mondo, tamen povas diveni ke la nia, kiu enhavas kelkajn festetojn, estas unu el la plej grandaj kaj plej seriozaj en la mondo!
La "novtago" (tio eatas la traduko da la persa vorto pro la komenca tago de la jaro) okazos post 12 tagoj (je la 21a de marto) sed de antaŭ unu monato viglas la vivo en la lando: purigado, aĉetumado, sinpreparado por vojaĝoj kaj tiel plu. tio signifas ke pli altiĝis jam la kvanto de konsumitaj akvo, lavpudro, benzino, kaj kompreneble elspezoj! unuvorte oni opvas juĝi ke la "novtago" plifortigas la vivon en irano!
ekde la tago antaŭ la "novtago" komenciĝas longega ferio de ĉ. 20 tagoj okaze de la neislama festego!

© Published at 04:58 ( 3 comments / 211 visits )
This post is public

December 31, 2007

neislama novjaro en islama respubliko

hodiaŭ estas la fina tago de la jaro 2007, kaj certe morgaŭ la una tago de la nova krisa jaro 2008. kvankam plejmulto estas konscia pri la krista jarŝanĝo en la mondo, nur tre malmultaj irananoj loĝantaj en la lando koncernas pri la afero! tio ne estas pro religiaj aferoj, i.a. ne estas porke oni loĝas en islama lando dum jarŝanĝo estas neislama sed kristana! 
estas iom strange ke en lando, kie preskaŭ ĉio havas koloron de religio, jarŝanĝo estas nur pure nacia, do nereligievena!
se vi jam estas scivolema pri nia jarŝanĝo, jen pri ĝi:
jarŝanĝo en irano ne estas la sama kiel la plejmulto celebras en la mondo, sed de milo da jaroj ĝi okazas ĝuste je la 21a de marto! ĉar je tiu dato tagodaŭro estas precize egala kun tiu de la nokto. tiam do, komenciĝas la sezono de printempo. irana jarĝanĝo do, alvenas kune kun la printempo, anstataŭ la vintro!
mi denove deziras feliĉan novan jaron por ĉiuj gelegantoj de tiu ĉi paĝo! espereble la jaro 2008 estos jaro de paco kaj feliĉo por ĉiuj mondanoj!

© Published at 09:46 ( 7 comments / 578 visits )
This post is public

December 25, 2007

Feliĉan Novan Jaron

Feliĉan Kristnaskon kaj Novan Jaron al vi ĉiuj!

© Published at 12:51 ( 3 comments / 257 visits )
This post is public


( 10 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Moho