About this blog

  • 6 posts
  • 3734 visits

» add a comment?

august 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29 30  
  31              

Archives

August 23, 2008

Pablo Neruda "Mi povas skribi la plej tristajn versojn ĉi nokte"

Antaŭ kelkaj semajnoj mi alŝutis en mian paĝon poemon de Pablo Neruda, mian plej ŝatatan ampoemon, kortuŝan, plenan da amo kaj tristo, deklamitan de Pablo Neruda mem. Kvankam estas tristiga poemo, kiam mi estas deprimita mi aŭskultas ĝin, kaj tuj mi fartas pli bone, denove plena de espero.

Ĉar mian paĝon legas ĉefe miaj esperantaj geamikoj, mi provos esperantigi ĝin. Mi ne celas krei ion artan, mi eĉ ne kuraĝus pensi, ke mi kapablus traduki versojn de Pablo Neruda tiom altkvalite, bele, sentige, kiom ili meritas kaj postulas. Sed, se mi sukcesos komprenigi kaj sentigi al nehispanparolantoj iom de la beleco de ĉi tiu poemo, mi feliĉos.


Pablo Neruda: Puedo escribir l…

Mi povas skribi la plej tristajn versojn ĉi nokte,

Skribi, ekzemple: "la nokto stelplenas,

kaj tremas, bluaj, la astroj for"

La nokta vento ĝiras en la ĉielo kaj kantas.

Mi povas skribi la plej tristajn versojn ĉi nokte.

Mi amis ŝin, kaj foje ankaŭ ŝi amis min.

En noktoj kiaj tiu ĉi mi havis ŝin inter miaj brakoj.

Mi tiomfoje kisis ŝin, sub la senfina ĉielo!

Ŝi amis min, foje ankaŭ mi amis ŝin.

Kiel ne esti aminta ŝiajn grandajn fiksajn okulojn!

Mi povas skribi la plej tristajn versojn ĉi nokte.

Pensi, ke mi ne havas ŝin. Senti, ke mi perdis ŝin,

Aŭdi la senfinan nokton, pli senfinan sen ŝi.

Kaj la verso falas en la animon, kiel en la paŝton la roso.

Ĉu gravas, ke mia amo ne povis gardi ŝin.

La nokte stelplenas, kaj ŝi ne estas kun mi.

Jen ĉio. Fore, iu kantas. Fore.

Mia animo ne kontentas pri ŝia perdo.

Kvazaŭ por proksimigi ŝin, mia rigardo serĉas ŝin.

Mia koro serĉas ŝin, kaj ŝi ne estas kun mi.

La nokto mem, kiu blankigas la arbojn mem.

Ni, tiuj tiamaj, ne plu estas la samaj.

Mi ne plu amas ŝin, estas vero, sed, kiom mi amis ŝin!

Mia voĉo serĉadis la venton por tuŝi ŝian aŭdon.

De alia. Ŝi estos de alia. Kiel antaŭe de miaj kisoj.

Ŝia voĉo, ŝia klara korpo. Ŝiaj infinitaj okuloj.

Mi ne plu amas ŝin, estas vere, sed eble mi amas ŝin.

Tiom mallonga estas la amo, kaj tiom longa la forgeso.

Ĉar en noktoj, kiaj tiaj ĉi, mi havis ŝin inter miaj brakoj,

Mia animo ne kontentas pri ŝia perdo.

Eĉ se ĉi tiu doloro estas la lasta, kiun ŝi okazigas al mi,

kaj ĉi tiuj, la lastaj versoj, kiujn mi skribas al ŝi.

© Published at 13:33 ( 13 comments / 492 visits )
This post is public

June 6, 2008

Mi jam ricevis 10.000 vizitojn!

Mi ĝojegas, ke mia paĝo estas ŝatata. Mi intencas aldoni baldaŭ aliajn materialojn, precipe pri keltaj lingvoj, muzikon, ktp. Dankon al ĉiuj, kiu vizitis min en Ipernity!

© Published at 09:41 ( 3 comments / 463 visits )
This post is public

May 13, 2008

La ONCE, omaĝe al Esperanto

La Nacia Organizo de Hispanaj Blinduloj dediĉas ĉi-sabate 17-an de maho sian lotumadbileton al Zamenhof, kreinto de nia lingvo:

www.once.es/new/Onceinforma/Gabinetedeprensa/Notasdeprensa/gabinetenew.2008-05-12.5060070147.html

© Published at 18:22 ( 1 comment / 338 visits )
This post is public

© Published at 19:05 ( 3 comments / 326 visits )
This post is public

April 24, 2008

Kelta interŝanĝo

Antaŭ kelkaj monatoj mi alŝutis en mian paĝon bretonan kanton "Ev Chistr 'ta Laou", kantatan de la Irlanda grupo The Chieftains www.ipernity.com/doc/pedroesperanto/943217

Kaj nun, la "repago": mi ĵus alŝutis "Cad é sin don te sin", Irlanda kanto, kantata de la bretona grupo "Tri Yann": www.ipernity.com/doc/pedroesperanto/1856112

Ĝuu!

© Published at 04:46 ( 0 comments / 222 visits )
This post is public

January 1st, 2008

D'ainm / Via nomo (Cathal Ó Searcaigh)

Antaŭ kelkaj tagoj, dum babilrondo kun miaj gelernantoj, mi rakontis pri irlandlingva literaturo, kaj laŭtlegis al ili kelkajn poemojn, rakontante la enhavon. Oni petis al mi esperantigi poemon de Cathal Ó Searcaigh [Kahal O Ŝarki] (en.wikipedia.org/wiki/Cathal_%C3%93_Searcaigh Bedaŭrinde, la esperanta versio de la Wiki estas nur ĝermo), kiu aparte plaĉis al ili. Mi konscias, ke pli bonus ke ĝin esperantigu denaska irlandlingvano, sed jen ĝi:

Via nomo

 

Diris vi al mi, forirante:

Neniam plu menciu mian nomon...

 

Kaj faris mi, kiel vi diris, mia kara,

Faris tion mi,

Kvankam estis peze, tro peze,

Forigis mi vian nomon el mia mens',

Premis mi ĝin suben,

En la malantaŭan angulon de mia memor',

Enterigis mi ĝin en la teron,

For de la lumo de la konsci'...

 

Faris mi, kiel vi diris, mia kor'

Sed kiel semo

Ekfloris via nomo en la mallum'

Ekfloris kaj kreskis ĝi

En fertila tero de mia malem'

Ĝis ĝi etendis siajn branĉojn

Supren kaj eksteren

Tra la kranio de mia kapo kaj mia raci'

 

 

Diris vi al mi, forirante:

Neniam plu menciu mian nomon...

 

Sed ĉiu travenanta briz'

Aŭdigas ĉi-tiun arbon flustri...

Joe, Joe

 

En la Gaela:

D'ainm

Dúirt tú liom agus tú ag imeacht, / Gan do ainm a lua níos mó...

Agus rinne mé mar a dúirt tú, mo mhian, / Rinne mé é, / Cé go raibh sé dian agus ródhian, / Chuir mé do ainm as mo aigne, / Sháigh mé síos é, / I gcoirnéal cúil mo chuimhne. / Chuir mé I dtalamh é, / I bhfad ó sholas a haithne...

Rinne mé mar a dúirt tú a chroí, / Ach mar shíol / Phéac d'ainmse sa dorchadas / Phéac sé agus d'fhás sé / I dtalamh domasaí mo dhoichill / Go dtí gur shín a ghéaga / Aníos agus amach / Frid blaosc mo chinn is mo chéille.

Dúirt tú liom agus tú ag imeacht, / Gan do ainm a lua níos mó...

Ach níl leoithne dá dtig / Nach gcluintear an crann seo ag sioscadh... / Joe, Joe

© Published at 00:24 ( 14 comments / 1422 visits )
This post is public


( 6 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Pedro Hernández