Jakvo Published on June 17, 2008
by Jakvopro

Jakvo's blog

Browse posts
Faro, lumigu min.
Posted on August 19, 2008
3 comments (latest 16 months ago)
vortoj sur vico
Posted on August 15, 2008
1 comment (latest 16 months ago)
Hazardo (kio hazarde ja ekzistas)
Posted on August 5, 2008
9 comments (latest 7 months ago)
Jef
Posted on July 17, 2008
5 comments (latest 17 months ago)
Miaj du lingvoj internaciaj
6 comments (latest 17 months ago)
Gusto amara
Posted on June 2nd, 2008
4 comments (latest 19 months ago)
Burleskulo
Posted on May 30, 2008
4 comments (latest 15 months ago)
amo perdita
Posted on May 26, 2008
7 comments (latest 19 months ago)
dubo, duboj, dubegoj
Posted on May 16, 2008
7 comments (latest 17 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 681 times

Miaj du lingvoj internaciaj

Tuesday June 17, 2008 at 08:20PM

 Antverpenanoj ili ĉiuj pensas ke la sola monda lingvo estas la antverpena dialekto. Mi estas antverpenano, mi estas antverpenano ĝis oste kaj pli.

Flandraj Esperantistoj divenas de kie mi venas, ili aŭdas al la sonoj kaj mi ne kaŝas ke antverpenano mi estas. Ni miksas la vortojn laŭ ordo libera. Ne plu kalkuleble multaj  "vizitantoj" okupis Antverpenon kaj en la 16-a jarcento la Hispanoj kun la kruela grafo Alva lasis en la urbo sikatron plej provundan. Tamen ili donis la la enloĝantoj la honoran nomon 'Sinjoroj'. Titolo kiun la antverpenanoj daŭre fiere portas, kiel medalo honora.

 

Mi scias, doloretas eĉ al la koro, ekster la urbo, malmultaj plu komprenas nian (antverpenan) mondan lingvon kaj la saĝaj lernas Esperanton, aldonante tamen tiun akran A por iom montri la deveno.

Junuloj ne plu kapablas la 'dialekton' (ah kiel malfacilas skribi ke mi parolas nur dialekton). Nur tiuj knaboj kaj knabinoj pli aĝa ol 50 parolas ĝin, la aŭtentika lingvo tiel kara.

Mi havas du mondojn, Antverpeno-n kaj la cetero de la mondo. En tiu mirinda urbo mi multege agadas kontraŭ rasismo kiu kreskas kiel herbaĉo, kontraŭ maltoleremo.

Estu bonveno vizitanto por ĉiam, el Polando, Bulgario kaj aliaj lokoj malproksimaj. Vi ciganoj kaj akrigistoj, el landoj ĉie, el regionoj diversaj.

Estu bonveno diable, kaj fartu bone. Donu novan vivon al infanojn, novan venton en la kor'. La lingvon vi ne devas lerni, se nur bonkoron vi montras.

Momente mi laboregas por sukcesigi grandan feston por fama antverpena kantisto kiun ni honoras per statuo antaŭ socio kultura centro kie mi laboras, kiel volontulo.

Mi dividas la vivon nunan inter miaj du grandaj amoj, mia Antverpeno kaj mia SAT.

Esperanto vi povas legi dise sur mia paĝaro sur ttt-ejoj kiuj aperigas vortojn de mi. Estas tempo nun ke mi elŝrankigas. La pensoj estas ĉe vi Esperanto kaj SAT, la koro mi perdis dum naskiĝo al mia Antverpeno. Tial mi sentas devigon aperigi ĉi tie tekston, teksto pri amo evidente, ĉar amo ne fremdas al antverpenanoj.

La tekston mi ne mem verkis, sed amiko kantisto. Mi prunteprenas liajn vortojn kaj donacas ĝin al vi kaj precipe al ŝi.

Afscheidsbrief

 

Meh mijne vinger in de sniê

schrijf ekik nen afscheidsbrief

ùp de plöts wor wij ginge aend in aend

ùp die plöts staad in gedachte nen iêle groête stiên

meh' gebeiteld in schoên letters aewe naam

ùp die plöts waar da wij stùnge

smeltte gewoên de sniêw

ge wet wel twiê verliefde mense strale waermte

 

Refrein:

Want gij gijzeld mijn gedachte

lot mij ginne menuut gerust

ae lieve stem die striêld mij zacht

en toch doe-g-et goe' ziêr

want gij gijzeld mijn gedachte

gùjd mijn leven overoêp

mor vör gere zing

vliegde toch ni in 't gevang

 

Meh mijne vinger in de sniê

schrijf ek de zuveulsten afscheidsbrief

mor ik weet van m'neige da'k ae nog trug zal zing

ùmda m'n art rapper begind te kloppe

as ek nog mor efkes on ae denk

ùmda mijn bloed begind te koken as ek ae trug zing

 

(refrein x2)

 

Jes kredu min, ĉi tiu teksto ne havas gramatikajn erarojn;-)

Traduko postsekva, nu ĉu sen gramatikaj eraroj, mi nur povas esperi.

Ne estas facile traduki el denaska lingvo precipe kiam rilatas pri dialekto, tamen mi provis kaj kvankam mankas la elasteco kiun mi kutimas uzante mian antverpenan dialekton, mi ne malkontentas.

 

 

Adiaŭletero

kun miaj fingroj en neĝo

mi verkas leteron adiaŭan

je loko kie ni iris mane en mane

je tiu loko staras en pensoj granda ŝtono

skulptita bel-litere vian nomon

je loko kie ni staris

fluidiĝis la neĝo

vi scias ĉu, du amantoj elradias varmecon

           rekantaro.

 Ĉar vi ostaĝigas miajn pensojn

 ne lasis trakvilon eĉ moment'

via kara voĉo ĝi milde karesas min

sento bona, sento dolora

ĉar ostaĝigas vi miajn pensojn

transversiĝas mian vivon, sed por ami

oni ne malliberigas nin ĉu?


Kun miaj fingroj en neĝo

mi skribas adiaŭleteron re kaj re

sed mi scias ke certe mi revidos vin

ĉar koro plirapidiĝas

se nur momente mi pensas pri vi

ĉar sango ekbolas se nur mi revidas vin

6 Comments / add your comment?

Andreo Peetermans says:
Via lingvo kiel ĉiu estas ege interesa.

Ik beluisterde ooit Pelemans album in het Antwerps, het bleek een zeer aangename ervaring te zijn.

Antwaarps, da's de toal van gans de wiereld (of iets van die strekking, ik ben geen moedertaalspreker, ik beheers het slechts passief)
Posted 18 months ago. ( permalink / translate )
Jakvopro replies:
Zoals ik hierboven schreef. Wij, die van 't Stad spreken een wereldtaal. Spijtig dat anderen dat niet begrijpen.

EO- kiel mi skribis ĉi supre, Ni, tiuj el 'l Urbo (antverpenanoj neniam uzas la nomon de la urbo sed parolas nur pri 'l Urbo) parolas mondalingvon. Bedaŭrinde ke aliaj ne komprenas tion
Posted 18 months ago. ( permalink )
Jakvo edited this comment 18 months ago.
Jakvopro says:
Kiam ni renkontiĝos dum SAT Kongreso, mi alparolos vin en la Antverpena. Jes estas dolĉa la sonoj.
Vi jam aliĝis Ĉu al SAT Kongreso?
This is a reply to Tilio's comment.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Gerardopro says:
Trankviliĝu Jakvo,, kaj traduku.. ĉar nun tiu lingvo antverpena estas al mi tro fremda.. Tamen mi tre ŝatas ke homoj amu ilian naskiĝlokon kaj ties lingvon...
Posted 18 months ago. ( permalink )
Jakvopro replies:
Jen Gerardo farita. Vere mi bedaŭras ke mi ne povas reprodukti la sentojn kiu troviĝas en al orginala. tamen tute malkontenta mi ne estas ĉar alie mi ne aperigis. Eble alia antverpenano pasas kaj konsilas, pri plibonigoj kiujn mi maltrafis.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Pierre Levy says:
La problemo de la esperantistoj estas, ke ili kompreniĝas nur inter si, diris Gramsci.
Kompreneble tiu problemo estas unika, nur trafas la esperantistojn, nepre ne parolantojn de aliaj lingvoj. Ekzemple, kiam toskano, parolanta nur (sed perfekte!) sian nuancriĉan flekseblan unikan mondlingvon, la noblan toskanan dialekton, renkontas antverpenanon parolantan nur (sed perfekte!) sian nuancriĉan flekseblan unikan mondlingvon, la noblan antverpenan dialekton, ili tuj senpere interkompreniĝas kun ĉiuj nuancoj respektive esprimitaj, danke al sia pacience surbaze de naturaj dialektoj konstruata internaciismo.
Tion kredas homoj, kiuj cetere pretendas kredi, ke dioj ne ekzistas.

(Ankaŭ nedubinde la nobla dalmata dialekto estas perfekta esprimilo, por tiuj, kiuj perfekte scias ĝin.)
Posted 17 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...