Jakvo Published on May 16, 08
by Jakvopro

Jakvo's blog

Browse posts
Miaj du lingvoj internaciaj
Posted on June 17, 08
8 comments (latest 3 days ago)
Gusto amara
Posted on June 2nd, 08
5 comments (latest 7 weeks ago)
Burleskulo
Posted on May 30, 08
4 comments (latest 6 weeks ago)
amo perdita
Posted on May 26, 08
7 comments (latest 8 weeks ago)
dubo, duboj, dubegoj
7 comments (latest 7 weeks ago)
kvadrato
Posted on May 16, 08
3 comments (latest 2 months ago)
telefono
Posted on May 15, 08
3 comments (latest 4 weeks ago)
Se mi
Posted on May 5, 08
9 comments (latest 2 months ago)
Solidareco
Posted on May 3rd, 08

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 201 visits

dubo, duboj, dubegoj

Friday May 16, 2008 at 05:24AM

 Nokto sola en domo, kaj pensoj vagas liberaj tra kapo. Vortoj estas metitaj sur ekrano de Mac, ĉu poemoj… certe ne, sed nur vortoj en vico, kiel soldatoj kiuj devas obei la serĝanton kiu dum verkado estas mi.

Ĉu rajto ekzistas dolorigi okulojn de amikoj, ĉu neniu ĝeno plu restas en korpo mia.

Feliĉe vanteco ne tiel grandas ke mi pensas esti poeto, sed nur homo kun lingvo stranga universala kaj internacia, kiun mi volas gustumi por ekzerci, por provi atingi nivelon de propra gepatra lingvo, sen sukceso bedaŭrinde.

Ĉu forviŝi denove por ke mi ne hontu pro malkapablo, aŭ ĉu eble lasu ilin en vido de publiko kiel mi lernis tiam paroli la lingvon al mi iam fremda?

Ĉu esperantisto mi estas eĉ nur balbutano, la vortoj tre kara al multaj uzantoj.

Al lito mi iras nun kaj restas veka dum horoj por pensi, ĉu tiu rubaĵo valoras aperigo.

Ah, mi lasas ĝis momento ke amikoj akre kritikas kaj diras; viŝu bonvolu vian tutan paĝaron Ipernity-aĵon.

7 Comments / add your comment?

Bira Fehera says:
ah! Silentiĝu ! hihihi
Mia esperanta kapablo estas tro malbona sed tiel mem, ĝin mi daŭre skribas por aliaj legi.

Ĵuste nun, kiam mi ekkredas ke la lingvo pli aperos rete kun vizaĝoj... mi legas tiajn aj aj aj
Viŝu do! Sed nur ĉi topiko! :D

Bone, refreŝu vian kapon. Vizitu Brazilon, drinku bierojn aŭdante sambon ĉe la plaĝo! :p
Posted 2 months ago. ( permalink )
Jakvo pro says:
Nu bona konsilo, viziti Brazilion. Ĉu vinon vi ne havas, ĉar biero ne tiel plaĉas;-)
Posted 2 months ago. ( permalink )
Parisoserk says:
Strangaj pensoj, kara amiko. Ne, nenion forviŝu, ĉar kelkaj eratetoj en viaj tekstoj neniel povus malbonigi la ideojn kaj valoron de viaj pensojn. Nur daŭrigu. Mi tiuflanke daŭre malkovras vin.
Amike, Kreŝo
Posted 2 months ago. ( permalink )
Zefirina says:
Al mi tre ekplaĉis komenco de tiu verkaĵo :-)
Posted 2 months ago. ( permalink )
Mephisto Diablo says:
Prefere forviŝu! Ĉion.
Posted 7 weeks ago. ( permalink / translate )
Tilio says:
Diable, Diablo! Lasu Jakvon en paco. Ne viŝu, certe ne.
Posted 7 weeks ago. ( permalink / translate )
Gerardo pro says:
Ĉu ankaŭ mi dubas ?? jes foje.. kaj ek denove, kamaradoj, amikoj atendas.. Ne forlasu !!
Posted 7 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.