Jakvo Published on January 27, 2008
by Jakvopro

Jakvo's blog

Browse posts
Jes mi vidis vin
Posted on February 17, 2008
2 comments (latest 7 months ago)
Amo finala
Posted on February 17, 2008
4 comments (latest 6 months ago)
Amo
Posted on February 17, 2008
4 comments (latest 7 months ago)
Mitoj kaj realoj "Pri diamanto kaj amaskomunikoj"
Posted on February 17, 2008
Ne petu al mi
5 comments (latest 8 months ago)
Ni surmetu propran ĉenaron!
Posted on January 21, 2008
3 comments (latest 8 months ago)
Senlaboreco kaj malriĉeco
Posted on January 20, 2008
3 comments (latest 8 months ago)
Mi amas “France Telecom”!
Posted on January 11, 2008
4 comments (latest 5 weeks ago)
Venis la cirko per la reto!
Posted on January 10, 2008

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 498 visits / 1 vote

Ne petu al mi

Sunday January 27, 2008 at 04:54PM

Ne petu al mi verki pri morto. Verkisto bedaŭrinde mi entute ne estas! Mi ja eble povas rakonti al vi pri la sentoj, kiam mia patro rifuzis morti. Tro fortan koron li havis, eĉ post kiam la kancero jam delonge gajnis la batalon. Mi memoras, ke mi petis al la kuracisto helpu lin, sed la ŝtato tion malebligis. La iama forta viro nun kiel infano kuŝis en lito. Ĉu mi rakontis jam pri mia patrino, kiu ĉiun tagon sidis apud la lito de la amata edzo? Kiel ŝi mortetis pro ĉiu korbato kiu direktis mian patron al la plej lasta, al la fino? Eble mi ne faris, eble neniam faros, ĉar eĉ mi havas miajn privatajn sentojn.


Morto! Ĉu vi volas, kara, ke mi rakontu al vi pri la plej terura? Pri la miloj da junuloj, kiuj misinformitaj, cerbolavitaj, manipulitaj, direktas sin al la batalkampojn. Tiuj, kiuj iras defendi "la patrujon", la patrolandon, la nacion. Aŭ kian nomon donas ĉe vi la demagogoj al la loko kiun la junuloj devas protekti kontraŭ la atakoj de aliaj demagogoj.

Dum la lasta jarcento, ni eĉ ne plu kapablas kalkuli la kvanton da junuloj, junaj idiotoj, herooj post la morto por la patrujo, kiuj donis sian vivon por nenio, por iu freneza eltrovo de la kapitalo kaj la potenco, la nacio, la ŝtato.

Ĉiam ies filo, ĉiam ies frato kantis konata bardo el Flandrio, kiam li prikantas la grandan militon de la komenco de la jarcento. 

Iru al Ieperen, iru al la valo de Somme, iru al Normandio, travagu la ĉenaron de tomboŝtonoj. Fratoj kaj filoj, junaj knaboj mortintaj por nenio, montrofenestroj de la homa stulteco.

Komprenu min, mi ne povas rakonti pri morto, aŭ ĉu vi volas ke mi rakontu al vi pri la infanoj, kiuj mortas pro malsato. Ĉiujn 2 sekundojn mortas en la mondo infano pro malsato aŭ pro milita kaŭzo. Komprenu kara, ke mi pri tio ne povas rakonti. Kia malhonoro por la homa raso! Permesu ke mi silentu pri tio. Ĉu vi povas elteni la bildojn el Afriko pri tiuj knaboj kaj knabinetoj, elĉerpitaj kaj kun balonaj dikaj ventroj? Kiel la plej bona aŭtoro en Usono dramo ili rigaras rekte en la lenson de la kamerao, rekte en mian koron kaj mi vidas ilin pensi: "Kial riĉulo, kial mi devas mortmalsati, ĉu mi ne apartenas al via speco?" Kaj mi hontas tiel terure, kaj mi sentas min tiel malforta, ke mi nur povas pensi: "Mi ne sciis, mi ne volis tion. La aliaj faras tion."

Mi ne povas verki pro malkapableco, mi ne volas rakonti pri morto, ĉar la privata morto, tiu de la parencoj, pro malsano aŭ oldeco, estas kiel mi diras privata. Kaj la kolektiva morto, de la soldatoj kaj malsatuloj estas tro hontiga.

Permesu kara, ke mi silentu, mi havas nenion por diri pri morto.

 

5 Comments / add your comment?

Béla Apáti Kovács says:
Gxi estas interesa verkajxo. Gxi placxis al mi.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Gerardo pro says:
La morto nepre necesa komplemento al vivo, kiun mi rajtas opinii eterna [ne, mi ne parolas pri la individua vivo necese limigita, sed de la eterna reveno de la vivo]. Kiu povas certigial ni ke post la granda krencx ne venos denove granda bang kaj tiel plu.. fascina cxu ne? Sed kial tiu akompano da suferoj.. grandparte pro la eraroj de la homoj.. kial militoj, kial ne tauxga uzado de la drogoj anstataux rezervi ilin por la plej stultaj uzoj.. Cxu tiuj terurajxoj estas nepre necesaj?
Posted 8 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Vere bela prozo, jam-jam preskaǔ poemo. Traleginte ĝin, mian cerbon kovris amaso da pensoj. La plej forta el ili estas, kiurajte por dikigi la monsakon de riĉuloj rajtas iuj decidi pri morto de miloj kaj milionoj? De kie ilia potenco apartenanta nur al Dio mem? De kie la kuraĝo daǔre mensogi?
Posted 8 months ago. ( permalink )
Peter Bowing says:
Vi pravas pri la suferadoj de la mondo. Malsanas kaj ĉiam malsanis la mondo. Se ni ekscios kaj komprenos tion, tiam ne malsaniĝos niaj cerboj.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Jakvo pro says:
Dankon por la reagoj. Estas interesa verki/skribi en du tute malsamajn lingvojn. La Nederlanda/Flandra kiu estas denaska kaj Esperanto kiun mi tro malfrue malkovris. Jam mi klopodis traduki verkon originale en la nederlanda al Esperanto, sed diable malsukcesis. La koloro kaj ritmo de ambaŭ lingvo tro diversas. Mi iom bedaŭras ĉar plej bone mi verkas en la denaska lingvo.
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.