Bergino Dale Published on April 18, 08
by Bergino Dalepro

Bergino Dale's blog

Browse posts
Mi sukcesis la meznivela lingvoekzameno!
Posted on August 23, 08
16 comments (latest 3 weeks ago)
Ruza disvastigo de Esperanto
7 comments (latest 3 months ago)
<untitled>
Posted on November 28, 07
6 comments (latest 6 months ago)
Dua Vivo en CSI:NY
Posted on October 25, 07
1 comment (latest 9 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 425 visits

Ruza disvastigo de Esperanto

Friday April 18, 2008 at 08:40PM

En la laborejo ni estas 4 homoj en la sama ĉambro. En tiu ĉambro estas tabulo kion oni ne uzas nuntempe. La lastaj semajnoj mi skribis esperante sur la tabulo. Mi skribas proverboj, citatoj, serĉoj, aŭ mallongaj mesaĝoj. Kaj miaj samoficeanoj fakte nun amuzas pri diveni la signifon de la  vortoj kiuj mi skribas. Finfine miaj kolegoj iom interesigxas pri Esperanto :-)

(Se iu havas proponoj pri facilaj proverboj ktp. kiuj mi povus uzi, mi kore dankas.)

 

7 Comments / add your comment?

Thierry Salomon says:
Bona ideo. Ofte nerekta disvastigo estas la plej efika. Se la homoj vidas ekzemplo-teksteron
en Esperanto tio ĝenerale multe pli efikas ol cent teoriaj argumentoj...
Estas pli bone veki ilian scivolemon/ludemon ol provi trude konvinki ilin, kiel faras la atestantoj de Jehovo...

Por pliaj proverboj, vi povas elekti la plej facilajn el la proverbaro:
www.helsinki.fi/~jslindst/proverbaro.html
Posted 5 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Jes, vi pravas, oni devas havi informojn pri Esperanto. Kaj inter afablaj, allogaj cirkonstancoj -- ne altrude. Tiel estas Esperanto -- parto de la ĉiutaga vivo.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod." pro says:
Hej Bergino,
ĉu vi tamen foje laboras en via laborejo ? ;-)
ĝis
amike
Flo !
Posted 5 months ago. ( permalink )
Odamir says:
Tre interesa ideo Bergino!
Ĉe mia laborejo mi komencas la tagon dirante al kolegoj: "Saluton"
Hodiaŭ mi surpriziĝis, ĉar mia estro diris al mi: Saluton :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Felix Duesenburg says:
Facila proverbo, eĉ pli bela kaj konciza ol la originalo:

Kie volo, tie vojo.

(de la germana "Wo ein Wille ist, ist auch ein Weg", forlasinte redundojn)

Superba ideo, tie kaj tie dissemi grajnojn da E-o... :)
Posted 3 months ago. ( permalink )
Minosun says:
Hehe, vere ruza, sed efika. ::)
Posted 3 months ago. ( permalink / translate )
César Dorneles says:
'Silento estas konsento', sed eble vi jam pensis pri ĝi.

Kiu vivos, tiu vidos.
Kia la semo, tia la rikolto.
Popolo diras, Dio diras.
Kun kiu vi festas, tia vi estas.
Posted 3 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.