Zhang Xuesong Published on May 13, 2008
by Zhang Xuesongpro

Zhang Xuesong's blog

Browse posts
Pli ol 21500 homoj mortis en la grandega tertremo
Posted on May 16, 2008
3 comments (latest 4 months ago)
Fotoj pri grandega tertremo en Ĉinio
Posted on May 14, 2008
11 comments (latest 4 months ago)
Savtrupoj kun 900 anoj jam atingis Wenchuan-gubernion
Posted on May 14, 2008
2 comments (latest 4 months ago)
Fotoj: Armeo savas enterigitojn
Posted on May 13, 2008
6 comments (latest 4 months ago)
Granda Tertremo Okazis en Ĉina Sichuan-provinco
8 comments (latest 4 months ago)
世界语独立成分
Posted on May 11, 2008
Ipernity - el Esperanto al via lingvo?
Posted on May 9, 2008
2 comments (latest 5 months ago)
Ipernity《帮助》中文翻译校对完毕!
Posted on May 8, 2008
4 comments (latest 5 months ago)
Diskuto pri Tibeto en Retejo Ĉina Radio Internacia
Posted on April 25, 2008
2 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
© Free use
  1. 270 visits

Granda Tertremo Okazis en Ĉina Sichuan-provinco

Tuesday May 13, 2008 at 01:19AM

Hieraŭ je 14:28 en gubernio Wenchuan de Sichuan-provinco okazis tertremo de magnitudo de 7.8.

La tertremo ondis al duono de Ĉinio -- en Pekino, Ŝanhajo, Taijing, Chongqing, Ningxia, Gansu, Qinghai, Shaaxi, Shanxi, Shandong, Henan, Hubei, Hunan, Guizhou, Yunnan, Tibeto, Jiangsu, Zhejiang, Hongkongo kaj Tajvano ankaŭ okazis skuo de la tertremo.

Ĝis hodiaŭ je la sepa, laŭ neperfekta statistiko jam 9219 homoj  mortis en la granda tertremo.

Post la okazo de la tertremo Ĉina registraro tuj sinĵetas al la batalado kontraŭ tertrema katastrofo, hieraŭ vespere la ĉefministro Wen Jiabao flugis al la regiono trafita de tertremo por gvidi la helpan kaj sava laboron.

Pliaj informoj en Angla lingvo (CCTV)

Speciala temo pri la tertremo

Anglaj raportoj de Xinhuanet

Raportoj de Ĉina Radio Internacia (Esperanto)

 

 

 

8 Comments / add your comment?

Mamie Jo Boc says:
Hieraù kiam mi revenis en mian hejmon post du tagaj vojaĝeto mi vidis en eksciis pri tiu granda teruras katastrofo kiu okazis en Ĉinio, nenio farenda en malgranda skalo sed mi fortege deziras ke Ŝtatoj ege helpos la malfeliĉaj homoj , tiel en ĉinio kiel en Birmanio, ĉiuj kiuj suferas pro vekiĝo de turmentaj tertremoj aù inundoj . Nur mi povas kuraĝigi vin . Kaj vi mem Zhang, ĉu vi sentis skuojn ĉe vi ? Mi vere estas kortuŝita kaj diras al vi bonan kuraĝon ,
Posted 5 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesong pro replies:
Oni diris ke ankau sentis skueton en mia urbo hierau, tamen tiam mi dormis pro nokta laboro, kaj sentis nenion.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Grizalupo says:
Mi kunsentas kun via popolo, kaj deziras kial eblan plej rapidan reordigan de vivo
Posted 5 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesong pro says:
Dankojn al viaj prizorgoj, karaj amikoj!
Ni benu por la viktimoj!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Renata Chassard-Caubel says:
Tutkore mi kompatas kun chiuj Chinoj, kiuj devis elteni neantauvideblan naturkatastrofon, kaj nun havas grandan taskon savi multajn vivojn. Mi konas vian grandan laborkapablon, kaj deziras al vi plenan sukceson.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Blanka Meduzo says:
Mi legis novajxon. En Sicxuano, per grandega tertremo pli multaj ol 90000 popoloj estis/as enterigitaj ankoraux vivante. Tro grandega damagxo estas, mi ne havas vorton.
Mi konsolas cxinajn amikojn, damagxitojn, aliajn afliktigxantojn. Kaj mi deziras, ke lauxeble plej multaj homoj estos savataj. El kore el Japanio.

P.S.
La loka jxurnala eldonejo korektis nombro de enterigitoj kiel 9000 (ne 90,000). Sed la Regia-informagentejo de Cinio diris 18000.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Blanka Meduzo edited this comment 5 months ago.
Zhang Xuesong pro says:
Laŭ CCTV raportis ĝis hireraŭ 18:30, estas 18600 enterigitoj en urbo Mianyang de Sichuan-provinco.
Laŭ Xinhua agentejo mortintoj jam atingis 12012.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Mi elkore kondolencas la cxinan popolon pro la multaj viktimoj, kaj deziras al la savtrupoj sukceson en la savado. La informoj kaj la bildoj kiuj atingas nin estas vere malgxojigaj: la tertremo estis vere timiga...Bonvolu transdoni al cxiuj cxinaj esperantistoj mian moralan subtenon. Amike
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.