Kondamnante la seriozan perfortan eventon pri batado, frakasado, rabado kaj bruligado en Lasao kaj aliaj lokoj, tibetaj 20 monaĥoj kaj vivbudhoj sinsekve esprimis, ke tibeta budaismo celas forigi malbonecon kaj disvolvi bonecon, rifuzas perforton kaj milde esprimas postulon.
Estro de tibeta filio de Ĉina Budaisma Asocio vivbudho Dupkang Tuden Kedup diris, ke kiam li vidis, ke sin vestantaj per kasajo de tibeta budaismo, iuj monaĥoj perforte profanis budaismon, li sentas "senliman indignon kaj honton.
Vicestro de tibeta filio de Ĉina Budaisma Asocio Dadrak Tenzin Geleg diris, ke la agaĉo de kelkaj kontraŭleĝuloj por batado, fraksado, rabado kaj bruligado tute malobservis la fundamenton de mizerikordo de Budao, malobservis ankaŭ budaisman doktrinon.
Tibeta unika vivbudhino Sangdang DorjePhakmo Dechen Chodron esprimis, ke templo estas la kampo por penso kaj studo de budhisma sutro, monaĥoj devas absorbite praktiki budhismon. Iuj kontraŭleĝaj monaĥoj tenis bastonojn, brikojn, ŝtonojn aŭ tranĉilojn, postkuris kaj batis pasantojn, hakis kaj mortigis popolanojn, ĉu ili ankoraŭ havas "mizerikordan", "humanan" kaj "kompatan" koron?
Send a message
Search for members
Karulo says:
Jakvo pro says:
Lastan novaĝon parolas pri pli ol 450 ekzekutoj pasintan jaron en Ĉino far la Ĉina registaro.
Mi do n ebone komprenas kial Ĉino havas la rajton organizi Olimpikajn Ludojn. O.L. estas aŭ devas esti festo de ŝporto kaj humanismo. Ekzekuti homojn estas perforti humanisman pensmanieron.
Mi ne kulpigas vin sed vian registaron. Nepre necesas ke iu socialismo de popolo regu en Ĉinio kaj ne la iu laŭ noma komunismo kiu pli alproksimiĝas al kapitalismo plej kruda ol la ideoj laŭ Komunista Manifesto.
Mi esperas sed dubas ke okazos ke ĉiuj demokrataj landoj bojkotas O.L. en lando kie homaj rajtoj ne ekzistas.
Roberto Tresoldi says:
Aldone, mi konas la pensamanieron de Dalai Lama - kiu estas la sama ekde jardekoj - kaj suficxe bone konas la pensmanieron de budhismo; gxi estas tute kontraux perforto. Do, se veraj monahxoj utiligis perforton en Tibeto, tio estas kontraux ilia obeemo al la legxo de kontrauxperforta agado, kaj kontraux la ordonoj de Dalai Lama mem. Mi fakte opinias, ke ili ne estas veraj monahxoj...kelkaj fontoj sugestas, ke temas pri policistoj travestitaj kiel monahxoj (sed tion oni ne povas konfirmi, cxar jxurnalistoj aux UN-observantoj ne rajtas eniri Tibeton). Tio estas ege pli kredebla, ol budhisma monahxo kiu prenas armilon kaj batas homojn... Tamen, estas ankaux alia ebleco: eble kelkaj monahxoj tion faris sub la premo de terura subpremado; homoj senesperigxis, kaj reagis perforte kiel reago al la cxina konduto en Tibeto.
Kiam Mussolini estis mortigita, kaj transportita al Placo Loreto en Milano, oni pendumis lian korpon, kaj oni vidis centojn kaj centojn da homoj, kiuj kracxis kontrau la kadavro, kaj pugno-kaj-krurofrapis gxin dum horoj...la homoj estis tiel suferintaj sub ties regado, ke ne plu povis kontroli sin mem... kaj temis pri normalaj homoj, kutime tute pacemaj!
Mi konscias, ke Cxinio estas batalanta interne grandan batalon inter reformemuloj, kaj kontrauxreformemuloj; la unuaj estas ege pliproksimaj al iasence iom plidemokrata starpunkto pri Tibeto kaj la homaj rajtoj en Cxinio, la aliaj klopodas konservi la malnovan povosistemon (oni ne forgesu Tien An Men)...La tempo kaj la premoj de cxiuj homoj de bona volo povos helpi al pozitiva solvo de tiu luktado: ju pli Cxinio malfermigxas al la mondo, des pli la influoj de la mondo atingos gxin, kaj pasxo post pasxo aferoj povos sxangxigxi...
Mi favoras, kiel vi komprenis, la reformeman grupon...
Karulo replies:
Zhang Xuesong pro replies:
Fakte vi jam sciis de la blogo de s-ro Minosun (www.ipernity.com/blog/xlp_minosun/56459), ke la fonto estas malvera, ĉar la lasta foto en la blogo jam klarigis pri tio. La foton fotis en septembro 2001, la armitaj policanoj vestis ankoraŭ en uniformo 87, sed ekde la 1a de majo 2006 ĉinaj armitaj policanoj jam ŝanĝis novan uniformon!
Ĉu vi ankoraŭ ne kredas pri tio? Vidu la videon: www.ipernity.com/blog/xlp_minosun/56459
Ne imageble estas, ke okcidentanoj prefere kredas malverajn eĉ falsajn raportojn el okcidentaj amaskomunikiloj ol veraj kaj faktaj el ĉinaj.
Roberto Tresoldi says:
Roberto Tresoldi edited this comment 4 months ago.
Zhang Xuesong pro says:
Same mi esperas ke nia registaro tute malfermas Tibeton al eksterlandaj raportistoj, nur tiel oni pli bone konas la veron pri Tibeto.
Tamen la registaro ankaŭ devas konsideri pri spionoj, ja ne malmultaj spionoj en ĵurnalisma kampo.