Jam pli ol 700 esperantistoj en mia reto. Vizitante iliajn spacojn mi malkovris, ek multaj esperantistoj ankoraŭ ne havas amikojn en sia reto, tial iadire ili restas ankoraŭ izolita de ipernity-esperantio. Kial? Ĉar ili ne scias kiel aldoni amikojn al sia reto.
1. Serĉi membrojn
Por aldoni amikojn al via reto vi unue devas trovi membrojn. En ipernity vi povas serĉi membrojn laŭ:
①nomo,retpoŝtadreso: por trovi membron, kies nomon aŭ retpoŝtadreson vi jam scias.
②interesiĝo: por trovi saminteresitojn. Ni ofte serĉas esperantistojn lau interesiĝo, ekz. entajpi "Esperanto", elektu "interesiĝo", kaj klaku "SERĈI", tiam aperos chirkaŭ 300 esperantistoj:
Per serĉilo vi povas trovi membrojn kun kies membrofoto, per kiu vi povas rapide aldoni la membron al via reto.
Kompreneble vi ankaŭ povas trovi esperantistojn serĉante dokumentojn kaj artikolojn, kiuj indikas koncernajn autorojn:
sed tia serĉo estas ne preciza, ĉar unu membro ofte havas plurajn dokumentojn kaj artikolojn.
2. Aldoni amikojn al via reto
① Per membrofoto: Ŝovu muson super la membrofoto kaj tiam aperas blua sageto:
klaku la blua sageton tuj aperos falmenuo:
klaku "Ĉu aldoni XX al via reto?", aperos dialoga fenestro, elektu "apartigi kiel Amiko" au "apartigi kiel Familio", kaj klaku "AKCEPTI":
post konservo la membro jam apartigita kiel vi amiko, se vi reklakas la bluan sageton:
Se vi volas scii pliajn informojn de la membro antaŭ la aldono, klaku la menuon "Ĉefpaĝo", "Profilo" ktp por decidi ĉu aldoni al via reto la membron.
Tiu maniero estas plej rapida kaj ĉie uzebla en ipernity.
② Per membro-spaco: Antaŭ ol aldoni al via reto la membron, vi prefere scii, chu li/ŝi estas aldoninda, tiam vi povas viziti lian/ŝian ĉefpaĝon aŭ profilon, kaj en la dekstre supra parto de la paĝo vi povas vidi la ligon "Ĉu aldoni XX al viaj kontaktoj?". Klaku por aldono.
③Per iperMail: Se iu aldonas vin al sia reto, tiam ipernity sendos al vi mesaĝon, se li/ŝi ne en via reto, vi povas klaki "inviti XX" por aldoni al via reto:
④Per alies reto: Vizitu la reton de Fladra Esperanto-Ligo aŭ mian, tie estas chirkaŭ 730 esperantistoj! Klaku la membrofotojn kaj aldonu al via reto (rekomendinda!!!):
Kompreneble ankaŭ estas aliaj manieroj por aldoni amikojn, tio bezonas vian malkovron en la praktiko.
Aldonu amikojn al via reto kaj ĝuu la internacian familecon!
Send a message
Search for members












Grizalupo says:
Getuls Francisko says: