Laŭ la fama franca verkisto Albert Camus, en sia libro “La Mito de Sísifo”, la vivo estas tragika kaj absurda. Do kiu estas la sentumo, la kialo, la signifo de la vivo?

Dum longa tempo, la sentumon de la vivo mi pripensas, sed neniam trovis saĝan respondon. Vere, mi deduktis: la vivo ne havas sentumon. Do, kion ni faras sur tiu absurda mondo?

Laŭ tia penso, la absurda konduto de Sísifo ŝajnas strangan kaj stultan, ĉar li supreniras monton rulumante grandan kaj pezan ŝtonon, kiu malsupreniras rulumante al la bazo tuj post Sísifo atingi la supron de la monto. Tia ago-maniero ne sentumas, tiel kiel la propra vivo sur mondo ankaŭ ne sentumas, ĉar simile Sísifo laboristoj ĉiutage agas.

Aliatage, dum babilado kun kara amikino pri okazaĵo de agrabla momento ŝi diris: “mi sentis tre bone!” Tiu frazo farigis min pripensi denove pri la tragika puno de Sísifo. Vere, iumomente la vivo montriĝas tragikan, absurdan kaj sen sentuman. Sed tiu ne estas la sola realeco. Ĝenerale oni atentas ĉefe pri dumaj malbonaĵoj de la vivo forgesante la bonajn momentojn, kiuj faras nin senti bone.

Tiu frazo ne malkovras la sentumon de la vivo. Tamen, montras ke la vivo necese ne bezonas esti tragika kaj absurda. Ĝenerale, kio mankas al la homoj estas bonaj momentoj por diri “mi sentis tre bone!”