About this blog

  • 3 posts
  • 992 visits

» add a comment?

april 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

April 5, 08

Karesema (romantika brazila kanzono)

Karesema (Carinhoso)

Titolo: Carinhoso (esperante: Karesema)

Kantistoj: Marisa Monte kaj Paulinho da Viola

Aŭtoroj: Pixinguinha kaj Braguinha.

KARESEMA
(Versio en Esperanto)

Ho mia kor'
Se vidas vin
Plena de am'
Tre sentas sin
Per la okuloj mi ridetante
Vin persekutas, vin tre amante
Kaj tamen vi, kuras de mi
Aj! tre karesema mi al vi por cxiam estus!
Multe multe mi vin amus

Kaj mi tre felicxa estus pli
Se vi por cxiam ne forkurus plu de mi
Kaj, do, al mi
Venu kaj kisu min
Kaj varmon vi sentos por cxiam sen fin'!
Venu do al mia kor'
Hodiaux plena de dolor'
Kaj tiel vivos nur
Felicxaj ni, mi kaj vi

 

© Published at 13:01 ( 2 comments / 242 visits )
This post is public

March 26, 08

"Lady in Red" momentoj.

La realeco estas farita el daŭrigaj kaj sekvaj momentoj. Ili povas esti bonaj, malbonaj aŭ indiferentaj. Tamen, kiam “Lady in Red” momentoj okazas, la aliaj momentoj ne plu gravas, ĉar ĝi estas unika, ĉiama, vere neforgesebla.

Artisto: Chris de Burgh. - Titolo: Lady In Red. (Damo en Ruĝa Vesto)

The Lady In Red

I've never seen you looking so lovely as you did tonight,
I've never seen you shine so bright,
I've never seen so many men ask you if you wanted to dance,
They're looking for a little romance, given half a chance,
And I have never seen that dress you're wearing,
Or the highlights in your hair that catch your eyes,
I have been blind;

The lady in red is dancing with me, cheek to cheek,
There's nobody here, it's just you and me,
It's where I want to be,
But I hardly know this beauty by my side,
I'll never forget the way you look tonight;

I've never seen you looking so gorgeous as you did tonight,
I've never seen you shine so bright, you were amazing,
I've never seen so many people want to be there by your side,
And when you turned to me and smiled, it took my breath away,
And I have never had such a feeling,
Such a feeling of complete and utter love, as I do tonight;

The lady in red is dancing with me, cheek to cheek,
There's nobody here, it's just you and me,
It's where I want to be,
But I hardly know this beauty by my side,
I'll never forget the way you look tonight;

I never will forget the way you look tonight...
The lady in red, the lady in red,
The lady in red, my lady in red,

I love you...

 

 

© Published at 14:33 ( 12 comments / 154 visits )
This post is public

January 25, 08

Mi sentis tre bone!

Laŭ la fama franca verkisto Albert Camus, en sia libro “La Mito de Sísifo”, la vivo estas tragika kaj absurda. Do kiu estas la sentumo, la kialo, la signifo de la vivo?

Dum longa tempo, la sentumon de la vivo mi pripensas, sed neniam trovis saĝan respondon. Vere, mi deduktis: la vivo ne havas sentumon. Do, kion ni faras sur tiu absurda mondo?

Laŭ tia penso, la absurda konduto de Sísifo ŝajnas strangan kaj stultan, ĉar li supreniras monton rulumante grandan kaj pezan ŝtonon, kiu malsupreniras rulumante al la bazo tuj post Sísifo atingi la supron de la monto. Tia ago-maniero ne sentumas, tiel kiel la propra vivo sur mondo ankaŭ ne sentumas, ĉar simile Sísifo laboristoj ĉiutage agas.

Aliatage, dum babilado kun kara amikino pri okazaĵo de agrabla momento ŝi diris: “mi sentis tre bone!” Tiu frazo farigis min pripensi denove pri la tragika puno de Sísifo. Vere, iumomente la vivo montriĝas tragikan, absurdan kaj sen sentuman. Sed tiu ne estas la sola realeco. Ĝenerale oni atentas ĉefe pri dumaj malbonaĵoj de la vivo forgesante la bonajn momentojn, kiuj faras nin senti bone.

Tiu frazo ne malkovras la sentumon de la vivo. Tamen, montras ke la vivo necese ne bezonas esti tragika kaj absurda. Ĝenerale, kio mankas al la homoj estas bonaj momentoj por diri “mi sentis tre bone!”

 

© Published at 02:35 ( 2 comments / 338 visits )
This post is public


( 3 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Esperantisto Allen