Flandra Esperanto-Ligo Published on May 4, 2008
by Flandra Esperanto-Ligopro

Flandra Esperanto-Ligo's blog

Browse posts
Mundaneum, la antaŭulo de Interreto
Posted on June 23, 2008
4 comments (latest 5 months ago)
Fratego fiaskas
Posted on June 13, 2008
5 comments (latest 3 months ago)
Mila Esperanto-parolanto en ipernity
Posted on May 25, 2008
17 comments (latest 5 months ago)
Gigantismo
Posted on May 5, 2008
4 comments (latest 5 months ago)
MONATO serĉas pliajn korespondantojn en la tuta mondo
22 comments (latest 4 months ago)
Bojkoto?
Posted on April 4, 2008
15 comments (latest 6 months ago)
Nova Maigret-romano
Posted on March 3rd, 2008
Ĉu Kosovo rajtas sendependiĝi?
Posted on February 29, 2008
8 comments (latest 5 months ago)
Claude Piron, eminenta amiko
Posted on February 28, 2008

More information

This post is public
© Free use
  1. 1260 visits

MONATO serĉas pliajn korespondantojn en la tuta mondo

Sunday May 4, 2008 at 03:55PM

Ĉu vi interesiĝas pri la farto de via nacio? Ĉu vi ŝatus, ke ankaŭ eksterlandanoj sciu iom pri la vivo en via regiono, pri la politiko de via ŝtato, pri la kulturo de via etno?

 

MONATO serĉas pliajn korespondantojn en la tuta mondo

 

Ĉu vi interesiĝas pri la farto de via nacio? Ĉu vi ŝatus, ke ankaŭ eksterlandanoj sciu iom pri la vivo en via regiono, pri la politiko de via ŝtato, pri la kulturo de via etno?

 

Se jes, jen via ŝanco por konigi viajn pensojn al tutmonda publiko!

 

MONATO petas vin esti korespondanto, kiu raportas pri tio, kio vivas en via regiono: pri ĝia politiko, pri ĝia kulturo, pri novaĵoj en scienco kaj tekniko, pri sporto kaj libertempo, nu, pri ĉio, kio laŭ vi estas interesa por tutmonda publiko. MONATO ne atendas de vi la faktojn, kiujn oni povas trovi en ĉiu landa gazeto, sed la fonon malantaŭ la faktoj, kiun nur vi povas scii, klarigi, ĉar vi ja vivas surloke. Priskribu, kion viaj samlandanoj opinias pri via nova ŝtatestro, kion ili pensas la ekonomia regreso aŭ bonfarto de sia regiono, kion ili opinias pri tiu fama sportisto aŭ pri tiu nova Nobel-premiito via.

 

Ĉu tiu nova defio allogas vin? Simple provu kaj sendu vian tekston al ni. Profesiaj ĵurnalistoj helpos vin kaj konsilos al vi kiel lingve, stile kaj enhave plibonigi viajn raportistajn kapablojn! Kaj se la unuaj provoj estas sukcesaj, MONATO proponos al vi kunlaborkontrakton kaj honorarion.

 

Provu tuj. Hodiaŭ estas la komenciĝo de via nova ĵurnalisma kariero!

 

www.monato.net la lokaj okuloj al via mondo

 

 

 

22 Comments / add your comment?

verdeca says:
kaj mi kun granda gxojo partoprenas en la korespondantoj de MONATO,efektive antauxe mi ofte skribis artikolojn pri cxinaj kulturo,politiko kaj aliaj temoj .MONATO estas mondfama kaj enhavoricxa revuo miaopinie.kaj mi tre sxatas legi gxin
Posted 7 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesongpro says:
Mi ĵus finis la tradukon de ipernity-FAQ, kaj trovis tiu ĉi mesaĝon ;)
Unue mi sinanoncas por la korespondanto, kaj post kiam mi finas la modifon de la Helpo mi verkos ion pri Ĉinio.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Jozefo Lejte says:
Tre bona instigo fare de Monato. Fakte ĉe ĝi ne oftas informoj pri mia lando - Brazilo. Sed al kiu sendi noticon? Ĉu eblas sendi kunlaboraĵon libere aŭ ŝablone?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Efektive, pri Brazilo apenaŭ aperas raportoj. Estus tre bone, se vi povus verki de tempo al tempo, kiam io okazas, kio povas interesi internacian legantaron. La retadresoj, al kiuj vi sendu vian tekston, vi trovos en la retejo de Monato: www.esperanto.be/fel/skribimon.php

Vi povas sendi viajn kontribuojn libere.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Tilio says:
"..................kunlaborkontrakton kaj salajron."
Ĉu vere?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Jes, kompreneble. Ne salajron en la senco 10000 € /monate, sed laŭ la publikigitaj artikoloj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ replies:
Do tio ne nomiĝas salajro, sed honorarioj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Prave, Navavar!
Posted 6 months ago. ( permalink )
rughulo says:
Mi povus anstataui forpasintan Claude Piron kaj raporti pri eta svislando .

scivoleme mi atendas la oferton de laborkontrakto
Posted 6 months ago. ( permalink )
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Bonege. En Svislando MONATO efektive ne havas konstantan kunlaboranton. Estus tre bone, se vi povus verki de tempo al tempo, kiam io okazas, kio povas interesi internacian legantaron. La retadresoj, al kiuj vi sendu vian tekston, vi trovos en la retejo de Monato: www.esperanto.be/fel/skribimon.php
Posted 6 months ago. ( permalink )
Tilio says:
"Mi povus anstataui forpasintan ...." Kadavromanĝanto primitiva!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Jairo Del Rio says:
Kiun mi devas kontakti? MI volonte partoprenos
Posted 6 months ago. ( permalink )
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Tio dependas de la temo, pri kiu vi volas raporti. La koncernaj retadresoj estas tre facile memoreblaj: <rubriko>@monato.net. La ĉefaj rubrikoj estas politiko, moderna_vivo, arto, scienco, ekonomio ... La tutan adresaron vi trovos en la retejo de MONATO.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Jean Bosco Malanda says:
Chu en Kongo DR vi havas korespondanton rilate pri via peto? Mi estas preta helpi pri tio. La unua artikolo baldaù.
Jean Bosco MALANDA
Posted 6 months ago. ( permalink )
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Ni havas kelkajn en Kongo DR, sed ili verkas tre malmulte. Do se vi povas raporti pri io interesa en via lando, estas granda ŝanco ke vi teksto estos akceptita!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Ardo says:
Tio estos interesa por mi,mi bone memras,ke Monato havis 200 kunlaborantojn antaux kelkaj jaroj.
Elkore petas via Ardo( Hu Guopeng)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski says:
Laŭ mi la gazeto nun aŭ primokas la legantaron, aŭ vere travivas seriozegan krizon. Estas strange, ke en la gazeto, onidire parolanta pri la mondo ĝenerale, de almenaŭ duonjaro grandega parto de la enhavo temas ĉiam pri povraj kaj minacataj de la tuta mondo Albanujo kaj Kosovo. Malgraŭ mia ŝato rilate al "Monato", mi devas konfesi malaltiĝon de la kvalitnivelo. Mi scias, ke ĝi ne tute estas via kulpo, sed mi samtempe esperas, ke depost la lasta ĵurnalista kongreso en Vilno la situacio tamen pliboniĝos.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Ke Monato detale raportis, kion pensas serboj kaj albanoj pri Kosovo estas tre laŭdinda. En mia nacia gazetaro mi ne trovis intervjuojn kun ordinaraj serboj por povi ekscii, kion ili pensas. Sed ekzistas en la mondo multaj aliaj problemoj, pri kiu la esperantistaro ne raportas al Monato. Unu ekzemplo estas Usono pri kiu ŝajne neniu volas raporti. Unu skribis al mi eĉ, ke li estas forta apoganto de Bush, kaj certe voĉdonus por li denove, sed "bonvolu ne pri tio raporti en Monato. Mi ne volus, ke miaj samideanoj sciu, ke mi estas por Bush". Tiel ne eblas facile raporti pri ĉiaj mondaj problemoj.
Cetere, Przemyslaw, ankaŭ pri Francio apenaŭ aperas raportoj. Sentu vin invitata, se vi bone konas la lokan situacion!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski replies:
Ekzakte, tion mi komprenas, ke la afero dependas ankaŭ de la raportantoj mem - sed la redaktantoj konu ekvilibron, en la aprila kaj la maja eldono aperis ja po kvin artikoloj rilate al albanoj kaj iliaj problemoj.

Kun noktaj salutoj, atendanta refreŝigon de gazeta enhavo :)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
Mi havus grandan intereson pri tio kunlabori en MONATO, pri Germanio, turismo kaj kulturo, jen gazeto, kies abonanto mi jam delonge estas. A l kiu mi devus turni pro tio?

Salutas Cezar!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Dependas de la temo. La retadresoj, al kiuj vi sendu vian tekston, vi trovos en la retejo de Monato: www.esperanto.be/fel/skribimon.php. Se ekzemple vi verkus pri arto en Germanio, vi skirbu al arto(ĉe)monato.net; se pri germana politiko al politiko(ĉe)monato.net, ktp.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
Dankon,

mi faros tiel.

Cez!
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.