Ĉu vi interesiĝas pri la farto de via nacio? Ĉu vi ŝatus, ke ankaŭ eksterlandanoj sciu iom pri la vivo en via regiono, pri la politiko de via ŝtato, pri la kulturo de via etno?
MONATO serĉas pliajn korespondantojn en la tuta mondo
Ĉu vi interesiĝas pri la farto de via nacio? Ĉu vi ŝatus, ke ankaŭ eksterlandanoj sciu iom pri la vivo en via regiono, pri la politiko de via ŝtato, pri la kulturo de via etno?
Se jes, jen via ŝanco por konigi viajn pensojn al tutmonda publiko!
MONATO petas vin esti korespondanto, kiu raportas pri tio, kio vivas en via regiono: pri ĝia politiko, pri ĝia kulturo, pri novaĵoj en scienco kaj tekniko, pri sporto kaj libertempo, nu, pri ĉio, kio laŭ vi estas interesa por tutmonda publiko. MONATO ne atendas de vi la faktojn, kiujn oni povas trovi en ĉiu landa gazeto, sed la fonon malantaŭ la faktoj, kiun nur vi povas scii, klarigi, ĉar vi ja vivas surloke. Priskribu, kion viaj samlandanoj opinias pri via nova ŝtatestro, kion ili pensas la ekonomia regreso aŭ bonfarto de sia regiono, kion ili opinias pri tiu fama sportisto aŭ pri tiu nova Nobel-premiito via.
Ĉu tiu nova defio allogas vin? Simple provu kaj sendu vian tekston al ni. Profesiaj ĵurnalistoj helpos vin kaj konsilos al vi kiel lingve, stile kaj enhave plibonigi viajn raportistajn kapablojn! Kaj se la unuaj provoj estas sukcesaj, MONATO proponos al vi kunlaborkontrakton kaj honorarion.
Provu tuj. Hodiaŭ estas la komenciĝo de via nova ĵurnalisma kariero!
www.monato.net la lokaj okuloj al via mondo
Send a message
Search for members
verdeca says:
Zhang Xuesongpro says:
Unue mi sinanoncas por la korespondanto, kaj post kiam mi finas la modifon de la Helpo mi verkos ion pri Ĉinio.
Jozefo Lejte says:
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Vi povas sendi viajn kontribuojn libere.
Tilio says:
Ĉu vere?
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ replies:
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
rughulo says:
scivoleme mi atendas la oferton de laborkontrakto
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Tilio says:
Jairo Del Rio says:
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Jean Bosco Malanda says:
Jean Bosco MALANDA
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Ardo says:
Elkore petas via Ardo( Hu Guopeng)
Przemysław Wierzbowski says:
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Cetere, Przemyslaw, ankaŭ pri Francio apenaŭ aperas raportoj. Sentu vin invitata, se vi bone konas la lokan situacion!
Przemysław Wierzbowski replies:
Kun noktaj salutoj, atendanta refreŝigon de gazeta enhavo :)
Cezar /Kaiserpro says:
Salutas Cezar!
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Cezar /Kaiserpro says:
mi faros tiel.
Cez!