Flandra Esperanto-Ligo Published on April 4, 2008
by Flandra Esperanto-Ligopro

Flandra Esperanto-Ligo's blog

Browse posts
Fratego fiaskas
Posted on June 13, 2008
5 comments (latest 3 months ago)
Mila Esperanto-parolanto en ipernity
Posted on May 25, 2008
17 comments (latest 5 months ago)
Gigantismo
Posted on May 5, 2008
4 comments (latest 5 months ago)
MONATO serĉas pliajn korespondantojn en la tuta mondo
Posted on May 4, 2008
22 comments (latest 4 months ago)
Bojkoto?
15 comments (latest 6 months ago)
Nova Maigret-romano
Posted on March 3rd, 2008
Ĉu Kosovo rajtas sendependiĝi?
Posted on February 29, 2008
8 comments (latest 5 months ago)
Claude Piron, eminenta amiko
Posted on February 28, 2008
Facillingva legolibro
Posted on February 27, 2008

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 1153 visits / 1 vote

Bojkoto?

Friday April 4, 2008 at 08:26AM

Stefan Maul, ĉefredaktoro de Monato, opinias, ke ne havas sencon bojkoti la Olimpiajn Ludojn en Pekino pro la subpremado de Tibeto. Kion vi pensas? Aldonu viajn komentojn ĉi-sube, kaj kelkaj estos publikigitaj en Monato!

 

Ĉinio pro la Olimpiaj Ludoj, kiuj ĉi-jare okazos en Pekino, kompreneble pli forte ol kutime estas en la fokuso de monda intereso. Tial estis bona okazo por tibetanoj per protestoj atentigi pri sia mizera situacio. Aliflanke nur naivuloj povis atendi, ke la reĝimo en Pekino ne brutale reagos al tia provoko. Tamen estis iom eksterordinare, kiom kruele kaj sange la ĉina armeo sufokis la ribeleton de tibetaj monaĥoj kaj civitanoj, kaj kiom furioze la registaro atakis la religian estron de Tibeto, Nobel-premiiton Dalai-lamao, kiun laŭvorte oni nomis „diablo”. Terurigite, la cetera mondo observis tiun tragedion, kaj ne malmultaj tuj postulis puni la ĉinan reĝimon per bojkoto de la Olimpiaj Ludoj. Sed ĉu tia bojkoto povus helpi tibetanojn? Tre supozeble ne.

Kial Ĉinio ŝanĝu sian politikon pri Tibeto, kiun en 1950 ĝi definitive uzurpis kaj baldaŭ komencis subpremi kaj neniigi per ĉiuj rimedoj? Ĝi ekstermis la tibetan kulturon, detruis preskaŭ ĉiujn templojn kaj monaĥejojn kun valoregaj art-trezoroj kaj bibliotekoj, ĝi mortigis laŭ fidindaj indikoj 1,2 milionojn da tibetanoj. Tamen Dalai-lamao, kiu fuĝis en 1959, konstante pledas por neperforto, pro kio li ankaŭ ricevis la Nobel-premion pri paco. Ke li nun nomis la persekutadon en sia hejmlando „kultura genocido”, aparte furiozigis la ĉinan registaron, sed li nur ripetis, kion jam en 1960 konstatis la Internacia Jurista Komisiono en Ĝenevo en raporto pri la lando: „La komitato trovis, ke okazis agoj de genocido en Tibeto dum provo detrui la tibetanojn kiel religian grupon.” La cetera mondo senreage observis tiun ekstermon de kulturo, kiu sendube estis unu el la plej teruraj krimoj de la pasinta jarcento.

Nun do Ĉinio aldonis plian krimon. Tion ni devas kritiki, sed estus malĝuste, se sportistoj kaj multaj aliaj eksterlandanoj ne vojaĝus al la Olimpiaj Ludoj. Male, ju pli multaj, precipe ĵurnalistoj, vizitos la landon, des pli malfacile estos por la reĝimo daŭrigi sian propagandon kaj kaŝi la veron. La gastoj neeviteble malkovros, kiom oni subpremas homajn rajtojn, ankaŭ en Ĉinio mem. Se okazis eraro, ĝin faris la Internacia Olimpika Komitato (IOK) antaŭe; ĉiuj nomitaj faktoj ja estis konataj antaŭ la decido akcepti la inviton al Pekino. Estus bone, se IOK estonte ne okazigus ludojn en landoj, kie homaj rajtoj valoras malmulte.

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el Monato (www.monato.net).

15 Comments / add your comment?

Mamie Jo Boc says:
Multe oni aùdas pri la Olimpiaj Ludoj, mi multe pensas, pri tio, kaj la unua ideo kiu alvenas al mia menso, estas ke oni ne devas puni ĉiujn ĉinojn per bojkoto, kiu certe multe pli forte atingos la popolon ol la estraro . Bojkoto ne solvos la gravajn problemojn en Tibeto, eble la homsvarmo kiu okazos dum la Olimpiaj Ludoj estos okazo por pliparoli pri la vivo en Ĉinio, kaj ĉu la subpremo kiu regas tie ne estos granda helpo , multe pli granda ol bojkoto ? Oni eble povos de pli malproksime vidi kaj taksi la agadojn de la policistoj . Vere estas ke la decidintoj devus pripensi tion antaù ol atribui la Olimpiaj Ludoj al Ĉinio, sed nun oni devas esti tre atentaj, ne pagigi al la popolo la malbonaĵojn de la estraro . Devas esti io farenda por montri nian malkontenton pri la genocido en Tibeto, kaj peti ke la estraro traktos tiun problemon rapide sed sen atenci al la etaj bonaj modifoj kiuj estus jam donitaj al la popolo, eĉ se ili estas ETAJ ! Tiu problemo estas vere,vere grava problemo, kiu laù mi ne solviĝos antaù multaj jaroj , bedaùrinde !
Posted 8 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Temas pri tre grava problemo. Oni ja scias, ke la Cxina Popola Respubliko invadis Tibeton, kaj ke, en la dauxro de la lastaj jardekoj, gxi persekutadis la enlogxantojn, iliajn religion kaj kulturon. Aldone, la landon okupis milionoj da cxinoj, kiuj estas vole nevole senditaj al tiu lando por senradikigi gxiajn lingvon kaj kulturon. Hodiau', versxajne, ili jam konsistigas la plimulton de la logxantaro...Se oni konsideras, ke en la lastaj jaroj la situacio en Tibeto tute ne plibonigxis, sed, male plimalfaciligxis, kiel povis IKO akcepti la kandidaturon de tia lando?

Estas vere, ke sporto ne devas enmiksigxi en politiko, sed oni scias, ke ne okazas la malo: politiko cxiam enmiksigxis en sportaj aferoj. Jam dum la helenaj olimpiaj ludoj au' religiaj festoj oni fakte profitis de la pacotagoj por plifortigi sian politikan au' miltan situacion; la Olimpia Ludoj de Berlino en 1936 estis ekzemplo pri totala influo de politiko sur la sportaj idealoj, kaj okazos same en Pekino: ankau' tiam tiuj ludoj utilos al la nuntempa registaro por montri la grandiozajn atingajxojn de la regximo...

Mi konsentas kun vi, kiam vi skribas, ke estas neoportune bojkoti la Ludojn: la sportistoj preparis sin longe por tio, estus vere malbona ago kontrau' ili. Sed oni povas cxiuokaze montri sian opinion pri tio, kio okazas en Tibeto kaj en Cxinio. Mi sugestas, ke la sportistaj teamoj marxu sekvante ne nur la flagon de la Sxtato, al kiu ili apartenas, sed ankau la flagon de Tibeto. Roberto
Posted 8 months ago. ( permalink )
Karulo says:
La olimpiaj ludoj estas la kulmino de ŝovinismo de ŝtatoj. Oni spektakligas mondskale la atingon de sportistoj kaj registaroj tute senhonte glorigas sin per tio. Sportistoj tre volonte lasas sin manipuli kontraŭ tio ke ili famiĝas mondskale por unu aŭ kelkaj jaroj. Sed estas tre maljuste ke monpotencaj landoj povas facile doni sportŝancojn al siaj landanoj kaj, sekve, la sopiritajn kolormetalaĵojn dum en aliaj mondopartoj sportistoj ne havas monon eĉ por aĉeti siajn ŝuojn.
Ne strange ke multaj sportistoj eĉ inokulas al si kiun ajn medikamenton aŭ drogon por plialtigi la probablon atingi medalojn. Aliaj simple perfortas sian propran korpon ĝis limo tre danĝera por la sano, verŝajne kun posta damaĝo por sia cetera vivtempo.
Mi ne eniros la politikajn implikojn de la afero ĉar jam aliaj tion prikomentis/os sed estas klare ke multaj monavidaj homoj kaj grupoj profitas la eventon por spekuli. Mi tion jam konstatis en mia propra urbo, Barcelono, kiu okazigis la olimpiojn en 1992. Nun Barcelono jam sukcesis iĝi la plej multekosta urbo en Hispanio kaj la barcelonanoj estas iom post iom anstataŭataj de turistoj kaj negocantoj.
Mi proponas bojkoti ne Ĉinion sed la olimpiojn, homoj amase vojaĝu al la lando sed ne ĉeestu la sporteventojn. Anstataŭe ĉiuj vizitantoj fariĝu raportistoj kaj transdonu subtenon al subprematoj, tibetanojn kaj aliajn.
Posted 8 months ago. ( permalink )
~ Lukaso ~ says:
Ege bona teksto!

1. Kial ĉinaj esperantistoj, kiuj babiladas stultaĵojn (ekz. kadre de mia blogo - pri TIU ĈI afero - vidu ĉi tion!), ĉi tie ne komentas?
2. Olimpiado havas nenion komunan kun sporto! Ni ne estu stultuloj! Ni vivas en XXI-a jarcento, sub boto de tutmonda kapitalo!!! Ni rimarku grandegan ekonomian intereson de amaskomunikiloj, subtenantaj firmaoj (ekz. Adidas, Coca-Cola kaj aliaj - plej bonaj kapitalistaj "amikoj" de komunista reĝimo en Ĉinio);
3. Ĉu antaŭ-olimpiada laŭto helpos al ĉinaj opoziciuloj, malliberuloj de labor-koncentrejoj "Laogai", de ĉinaj malliberejoj?
4. Ĉu Ĉinio ĉesos fari la mortpunon, ĉu ĉinaj oficistoj ĉesos subteni nelaŭleĝajn transplantadojn???
5. Ĉu finfine ni ekaŭdos de Ĉinio LIBERAN voĉon?

Ĉinanoj estas malliberuloj de sia propra registaro. Ili (ofte) timas, kiel Tibetanoj. Ne atendu fortan voĉon flanke de ĉina socio - ĝi estas same malliberigita, kiel Tibetanoj (konsiderante nacian kaj kulturan diversecon lime de Ĉinio)...

Ĉu valoras bojkoti Olimpiadon? KOMPRENEBLE!!! Plej forte, rekte!!! Unue (simbole) pro krimaĵoj de ĉina registaro en Tibeto, due - pro mallibereco en aliaj partoj de Ĉinio! Internacia kapitalo kaj plej gravaj ŝtatoj de la mondo ĉiam interkonsentos (se iu naiva ul(-in)o pensas, ke okaze de Olimpiado temas pri sporto - mi povas nur ridi!!!
Kaj kiam mi aŭdas stultaĵojn: "sporto kaj politiko estas apartaj aferoj", tiam mi volas eldiri mian furiozecon al tiuj stultuloj!!!

Okupado de Tibeto daŭras, same, kiel "okupado" de ĉinaj civitanoj flanke de komunista registaro... Neniu el ni intencas esti "liberulo" de tiu ĉi lando - sed ĉu Ĉinanoj (multnacie, multkulture) volas esti sklavoj en sia propra lando? Demandu ilin! Sed ni restu viglaj rilate al uloj, kiuj (probable) estas membroj de tiu ĉi krima komunista partio....

LIBERECE! Amike - por ĈIUJ!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesongpro says:
Karaj s-anoj, antaŭ ol komenti mi proponas ke vi vizitu la retejon kontraŭ falsaj raportoj de okcidentaj amaskomunikiloj.
La retejo estas fondita de ordinaraj studentoj, ne de nia registara!!!
Se vi vizitis Tibeton, mi esperas vian voĉon el koro!

Vizitu: www.anti-cnn.com
Posted 7 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesong edited this comment 7 months ago.
Ardo says:
Ni klare scias,ke la tibetanoj deziras vivi en harmonia medio,kaj ili havas liberon por fari ajn,kiujn ili volas fari,ecx la politika kaj religia liberoj,ne ekzistas la sklavoj en Tibeto,la lokaj registaroj cxiam servas al ili en diversaj flankoj, precipe produkti,kulturi,komerci estas libere elektantaj de ili mem.cxiuj turistoj vizitintaj en Tibeto klare vidis tion.

Ne cxiuj registaro abolis la mortpunon,cxar malsams la demokratiecaj gradoj en diversaj cirkonstancoj,ofte en iu loko aperis iaj rabistoj ,banditoj,ecx iuj volas mortigi aliajn per ne lauxlegxaj metodoj,tiuj estas devas punigitaj laux la legxo de sxtato.
Ni deziras vivi en harmonia atmosfero,cxiuj civitanoj soifas gajni la felicxon kaj ricxon por plibonigi siajn mediojn, tio estas lauxlegxa rajto,same ankuax la libera rajto devas esti sub la legxo.

Kara lukaso,Cxu vi ne deziras havi ian lauxlegxan registaron por raciigi nian vivon?
sxajne tia socio ne estos harmonia ,iuj povos perforti aliajn por gajni ricxon ecx rabi aliajn labori por sia celo, Fakte ni ne povas forjxeti regulojn por fafaroni ecx fantazie sopir utopian socion.

La civitanoj de cxiuj lokoj povas libere elekti siajn mediojn por bone vivi,ecx la tibetanoj samas kiel vi kaj mi,la evoluo de socio tre rapide, multaj novaj pensoj alvenas cxe ni, tio donos al ni la pli modernan kaj avangardan civilizacion.Ni cxiuj povas libere elekti sian celon por vivi felicxe.

La fiuloj devas esti punigitaj laux legxo,Ni, ecx ankaux la tibetanoj deziras havi la trankvilecan kaj liberan medion por vivi felicxe.

La moderna civilizacio donos al ni komunan ricxon, ecx la Olimpiaj Ludoj reprezentas la plej bonaj fruktoj de iuj sxtatoj,gxi apartenas al la evoluo de la politiko ,komerco kaj socia civilizacio de tiuj sxtatoj.

Laux mi la Olimpiaj Ludoj estas foiro por tiaj prezentoj de la homaraj talentajxoj.Ni povos vidi ,kiaj statoj okazis dum pasintaj 20jaroj en Cxinio.verdirite,la cxinaj popoloj gajnis pli multajn liberojn en diversaj medioj,ecx la tibetanoj samas kiel aliaj nacioj en Cxinio. Do venu cxe ni, kaj persone vidu,kio okazis en nia lando.

Kial vi deziras bojkoti okazigon de la Olimpiaj Ludoj en Cxino?Vere tio estas sxanco por vidi kaj sperti,kio okazis en Cxinio.

Cxiu homo rajtas elekti la rajton de libero en diversaj flankoj.Efektive vi ne devas perforti ajn homon aliri al via pensa koncepto la privata.
Mi ankoraux diras la saman :
La objektiva fakto superas la elokventajn paroladojn!
Bonvolu persone viziti Tibeton ,vidu klare ,kio okazis en Tibeto!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Mikaelo Bronsxtejn says:
Estas vero, ke kulpas nur IOK, kiu akceptis la decidon arangxi la Olimpiajn Ludojn en Cxinio. Ne estas la unua fojo: cxu prudente agis la membroj de IOK, akceptante la invitojn de Germanio sub Hitler aux de Sovetio sub Brejxnev? Cxu ne estis monde konataj la faktoj, kiuj sendube devus malebligi alvenon de la Olimpiko en tiujn sxtatojn?
Sed bojkoti la Ludojn nun, uzante kiel pretekston nur la eventojn en Tibeto, estus horora ofendo por la sportistoj de cxiuj landoj, kiuj verve preparadis sin dum la pasintaj jaroj, sed nun perdus la sxancon konkuri.
Miaopinie cxiuj pledantoj por la homaj rajtoj devas amase ekbojkoti la elekton de IOK tuj post la konfirmo, se la elektita sxtato ne estimas la Deklaracion pri Homaj Rajtoj.
Posted 7 months ago. ( permalink )
rughulo says:
Ankau en multaj aliaj landoj estas ne estimata la homaj rajtoj .
Lastjare okazis UK en japanio , lando kiu ankorau aplikas la mortpunon.
Same mia loghlando Svisio eksportas armilojn kaj negocas per morto - kiun ni bojkotu?
Posted 7 months ago. ( permalink )
Maksim Griŝin says:
Laŭ mi, esperantistoj ne devas alvoki aliujn pri iu bajkotado.
Estu ni pozitivaj ne negativaj en la agoj kaj elparoloj.
Ĉu iu deziras defendi la tibetanoj? Bone! Skribu pri ili, pri la okazaĵoj en tibeto kaj ĉirkaŭe, helpu disvastigi veran informon kiu esperantistoj ja povas ĉerpi el multaj fontoj, ne nur gepartalingvaj.
Sed perdi la energion al negativaj agoj (bajkotado inter ili), ne estas deca laŭ mi por esperantistoj.
Pli bone rakontu pri historio de eventoj, provu esplori la situacion pri detale ol tion faras la amaskomunililoj, kiuj (kio jam multfoje pruvita) rakontas pri ĉiuj eventoj nur ĉapele...
Ĉiam necesas kompari diversfontajn informaĵojn, eĉ tiam, kiam ĉio ŝajnas tute klara.
Ĝuste en tiu ĉi kampo laŭ mi ni devas agi.
Estu sportludoj sportludaj.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Joŭkopro says:
Mi ne scias, ĉu la bojkotado helpus al la tibetanoj aŭ ne. Sed min mirigas la antaŭsupozo en iuj komentoj, laŭ kiu la olimpia sporto estas ia nobla tereno, kiu devas resti ekster politiko (kaj eĉ homaj rajtoj, ŝajnas). La nuntempaj pintaj sportistoj estas salajrataj profesiuloj, distristoj, kies rolo estas sama kiel tiu de la popularaj muzikistoj kaj filmaj steluloj. Aldone, multaj el ili uzas dopaĵojn -- parto de ili estis kaptitaj pro tio, parto ankoraŭ ne estas kaptita, kaj la nedopatoj povas en multaj branĉoj esti malplimulto. Ke tia sporto restu ekster politiko, egalas al la postulo, ke la komerco kaj ekonomio restu ekster politiko. Tio ne eblas.
Posted 7 months ago. ( permalink )
František Horáček says:
Mi opinias, ke estas necese bojkoti la Olimpiajn Ludojn! Ĉinio mienas, ke nenio okazas, ke ĉio estas en la ordo...tial estas necese, por ke la tuta mondo klare diru al Ĉinio: sat! Ne plu!
Posted 7 months ago. ( permalink )
verdeca says:
Cxinio estas disvolvigxanta lando kun 56 nacioj ,kaj tibetanoj estas unu el ili.Kaj gxi estas ja nedisigebla parto de cxinio.post la establigxo de la cxina popola respubliko la cxinoj kompreneble inkluzive de tibetanoj vivas la vivon pli kaj pli bonan kaj ricxan precipe dum la lastaj 30 jaroj dank'al la cxina registaro.Tion preskaux cxiuj cxinoj opinias.Kaj la cxina registaro cxiam donas grandan atenton al tibeto,ekz.sendi altnivelajn kaj veteranajn kuracistojn kaj flegistinojn por vivteni la sanon de tibetanoj kaj sendi spertajn sciencistojn por disvolivigi la tibetan ekonomikon .kaj tibeto estas pli kaj pli bela kaj vizitinda loko por ne nur aliaj partanoj de cxinio,sed ankaux por necxinoj.
Kompreneble cxijare olimpikaj ludoj okazos en pekino,la cxefurbo de Cxinio .kaj miaopinie gxi estas nur sporta kunveno kaj ne politika diskuto.tiam multaj necxinoj vizitu cxinion kaj propraokule vidi cxinion,kaj pli bone kompreni cxinojn.Alivorte cxinoj estas pacamantoj kaj neniam invadis aliajn landojn historie.Tion kompreneble preskaux cxiuj homoj sciis .mi kiel esperantisto esperas,ke pli multaj necxinaj esperantistoj vizitu cxinion kaj fari interparoladon pri diversaj temoj ,kio certe helpas al ili bone koni cxinion kaj cxinojn.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Mi rimarkis, ke pluraj el niaj cxinaj geamikoj invitas nin viziti Tibeton kaj sperti propraokule tion, kio efektive okazas tie. Malbonsxance tio ne eblas: okcidentanoj ne povas libere viziti cxion (cxefe en cxi tiu periodo); jxurnalistoj ne rajtas eniri tiun landon, kaj kiam tio eblis, tio fareblis nur sub tre atenta kontrolo de polico. Estas granda diferenco inter tio, kio devus esti, kaj tio, kio fakte estas...inter propagando, kaj reala vivo. Tion povas rakonti niaj geamikoj el orienta Euxropo, kiu vivis dum multaj jaroj sub diktaturaj regximoj, kaj sub la menaco de sovetaj tankoj...

Tamen, espero ne tute mortis! Gxuste hierau ekestis debato inter la politikaj altaj kadroj de la cxina komunista partio: kelkaj homoj, konsiderataj pli modernaj kaj reformemaj, subtenis la neceson de dialogo por solvi la problemon de Tibeto, kaj pledis por ne utiligo de perforto kaj subpremo...ili diris, ke oni devas kompreni la kialojn de tiuj protestoj, anstataux sufoki ilin...ni esperu, ke tiuj sagxaj homoj havu la forton enkonduki tian politikon!

Rilate felicxon; felicxo ne estas nur vivi pliricxe kaj kun pli bonaj servoj; felicxo estas ankaux rajti je persona libereco, elekti propran registaron, esprimi sin libere en jxurnaloj kaj en televidaj intervjuoj, kritiki lokan kaj nacian registaron se ili, laux nia vidpunkto, ne agas korekte, rajti je sxangxo de la politika sistemo pere de demokrataj vocxdonadoj, rajti je justa proceso, kun vera (kaj ne fanfarona) defendo ktp.

Pri mortopuno: nu, gxi ne nur ne solvas krimproblemojn (statistikoj ja pruvas tion), sed ankau atestas pri malalta takso de la valoro de la homa vivo, kiel jam skribis antaux du jarcentoj nia granda politiksciencisto, Cesare Beccaria ("Dei delitti e delle pene" - "Pri la krimoj kaj la punoj").
Posted 7 months ago. ( permalink )
Josh says:
Kompreneble, cxi tiu okazo ne havas tujan rimedon. Cxi nacio levigxu krion pro homaj rajtoj, ne nure por la tibetanoj, sed ankaux aliaj malmultecanoj kiel Fulan Gang kaj la milionoj da kristanoj kiun estas persekutata cxiutage. Ni devas memoru ilin!
Posted 6 months ago. ( permalink )
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says:
La Olimpiaj ludoj okazas unu fojon ĉiun kvaran jaron. La homajn rajtojn oni subpremas ĉiutage. Indus jena rimedo: oni prefere bojkotu ĉiutage, tute ĉesigu aĉeti la fikvalitajn ĉinajn varaĉojn kiuj abundas ĉie ĉirkaŭe.
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.