La magazino Monato estas tre populara, sed ĉefe en la tiel nomataj "riĉaj landoj". Sed ankaŭ personoj en landoj kun pli malforta ekonomio, kiel Barato, Ĉinio, Kubo, Rumanio, Zairio povas facile aboni ĝin danke al la Abonhelpa Fonduso de Monato. Legu pli!
Se vi loĝas en lando kun ankoraŭ ne forta ekonomio, ekzemple en la plej granda parto de Afriko, en partoj de Azio aŭ Sud-Ameriko, tiam aboni revuon kiel MONATO povas esti tre malfacile, eĉ neeble. Pro tio MONATO starigis la Abonhelpan Fonduson, kiu subvencias abonantojn en evolulandoj.
Esperanto-parolantoj en landoj kun tre malforta ekonomio, kiel Zairio aŭ Bocvano, povas pere de tiu fonduso ricevi MONATOn tute senpage. Parolantoj en landoj kun duonforta ekonomio, kiel Brazilo aŭ Bulgario, povas ricevi ĝin kontraŭ forte reduktita tarifo. La fonduso pagas la reston.
Petu subvencion!
Se vi emas aboni al MONATO, sed ne povas, ĉar ĝia tarifo estas por vi tro alta, vi povas sendi mesaĝon al la eldonejo de MONATO kaj peti subvencion. Subvencio principe daŭras 12 monatojn; do vi povos ricevi MONATOn dum tuta jaro senpage, aŭ forte rabatite, depende de via loĝŝtato. Post unu jaro vi tamen povas fari novan peton por plia jaro.
De kie venas la mono en tiu Abonhelpa Fonduso?
La mono en la Abonhelpa Fonduso estas donacita de esperantistoj en la tiel nomataj "riĉaj landoj". Plej multaj donacoj venas el Germanio kaj Belgio, sed multaj aliaj kontribuas.
Ne hezitu kaj skribu nun!
Send a message
Search for members
Béla Apáti Kovács says:
Paŭl Peeraertspro replies:
Peter Bowing says:
Mi ŝatas:
La eǔrop-centrismon, ĉar mi loĝas en eǔropaj landoj.
La molan maldekstran senton de la artikolaj, ĉar mi estas maldekstrulo.
Mi ne ŝatas:
La longecon – tro mallonga estas ĝi, do mi legas ĝin rapide.
Flandra Esperanto-Ligopro replies: