Flandra Esperanto-Ligo Published on December 2nd, 2009
by Flandra Esperanto-Ligopro

Flandra Esperanto-Ligo's blog

Browse posts
Intervjue pri la grafo de Monte-Kristo
Posted on June 7th, 2010
6 comments (latest 23 months ago)
Katolikaj skandaloj
Posted on April 26th, 2010
6 comments (latest 17 months ago)
Kial la diskriminacio?
Posted on January 25th, 2010
3 comments (latest 23 months ago)
Aŭtoro je vere monda nivelo
Posted on January 6th, 2010
2 comments (latest 23 months ago)
FEL prezentas siajn e-librojn
10 comments (latest 23 months ago)
La nova katalogo aperis
Posted on November 9th, 2009
2 comments (latest 2 years ago)
La mondrevolucia verko finfine en Esperanto
Posted on August 10th, 2009
5 comments (latest 9 months ago)
Kelkaj meditoj rilate al la porka gripo
Posted on August 5th, 2009
3 comments (latest 2 years ago)
Senpaga abono de Monato por amiko aŭ amikino via!
Posted on July 3rd, 2009
7 comments (latest 2 years ago)

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. 3 people added it to their favorites
  2. Read 2 983 times

FEL prezentas siajn e-librojn

Wednesday December 2nd, 2009 at 05:37PM

Elektronika libro aŭ mallonge e-libro estas libro, kiun eblas legi per elektronika aparato, principe per kiu ajn komputilo, sed ankaŭ per specialaj legiloj kreitaj por e-libroj.

PDF-libro en e-legilo de Sony
PDF-libro en e-legilo de Sony
E-libroj havas multajn avantaĝojn. Unu el la ĉefaj estas, ke vi ne pagas afrankon, kiam vi mendas ilin. E-libroj ja estas senditaj al vi rete. Dua avantaĝo estas, ke eblas tre facile serĉi en elektronika libro. Ĉu vi volas retrovi la ĉapitron en kiu aperas la vorto "mevoj"? Tajpu ĝin, kaj tuj la koncerna paĝo montriĝos. Iuj uzantoj parolos al vi pri aliaj avantaĝoj: se vi ŝatas legi en la lito, malgranda e-legilo estas multe pli komforta ol dika libro, kiu emas ĉiam denove fermiĝi de si mem, aŭ el kiu elfalas la paĝosigno.

e-libro en iPhone
e-libro en iPhone
Iom post iom Flandra Esperanto-Ligo eldonos ĉiujn siajn verkojn ne nur en la klasika papera versio, sed ankaŭ kiel e-libron. Jam pli ol 40 titoloj estas haveblaj. Vi trovos ilin en la jena listo:

http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=e-libro

Se vi deziras testi, kiel aspektas e-libro en via e-legilo aŭ en via ordinara komputilo, vi povas elŝuti tiun ĉi testlibron en ePub-formo, testlibron en Mobi-formo (Mobipocket) (parton de la novelaro de Johán Valano, Ĉu rakonti novele?) aŭ testlibron en PDF-formo (parton de la romano de Trevor Steele, Kvazaŭ ĉio dependus de mi).

(Alklaku la ĉi-suprajn bildetojn, por vidi ilin pli klare.)

translate into English

10 Comments / add your comment?

Ailanto
Ailanto says:
Dankon pro la informo!
2 years ago
Manolo
Manolopro says:
Unue, mi aplaŭdas la iniciaton de FEL: tia estas la estonteco!

Sed aliflanke, min elrevigas la prezoj de la libroj! Ne klaras kial ili tiel multekostas, se la plej granda elspezo -presado- ne ekzistas!

Se temus pri novaj libroj, oni povus argumenti ke presado plu ekzistas, kaj ke parto da la vendotaĵo iros elektronike, do la ŝarĝo iru ankaŭ tie (tio estas mola argumento, kiu nur montras ke ne indas samtempe eldoni papere kaj elektronike).

Sed en sufiĉe malnovaj libroj, kies presado estas jam amortizita, tiaj prezoj tute ne indas!

Krome mi havas teknikan demandon: ĉu la e-eldono estas PDF-e, kiel la specimeno atestas? Se jes, la apuda bildo de e-libro per iPhone estas iom trompa, ĉar tian bildon produktas leg-programoj nutrita de flekseblaj formatoj (EPUB, PRC, TXT... ktp), sed ne de PDF.

Mi sekvas kun intereso la aferon...
2 years ago
Flandra Esperanto-Ligo
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Volonte ni respondas al viaj du demandoj:

Efektive, la pres- kaj bindo-kostoj forfalas, sed restas ĉiuj aliaj kostoj: la salajro de la grafikisto, reviziisto, administranto ... (FEL havas salajratajn dungitojn), la imposto (FEL ne kaŝe eldonas, sed devas pagi imposton al la belga ŝtato), la honorarion de la aŭtoro kaj eventuale tradukisto (FEL opinias, ke estas honeste pagi siajn aŭtorojn kaj tradukistojn) ... Krome ekzistas la ĝeneralaj kostoj, ekzemple la kostoj de la servilo de la retbutiko, ktp ktp.

La bildo ne estas trompa. Ekzistas diversaj formoj de PDF. Se vi elŝutos nian testlibron, vi vidos, ke efektive la linioj "flosas". Do se vi elektas pli grandan litertiparon, la fino de la linio estos en alia loko ol se vi elektus malpli grandan.
2 years ago
Hoss
Hoss says:
Mi konsentas kun Manolo: la novaĵo pri venontaj e-libroj estas ege bonvena, sed nur se la havebla(j) formato(j) estas sufiĉe fleksebla(j). Krom tio, ke PDF-dosieroj ne estas legeblaj per pluraj legiloj, la formato kutime ne permesas refaldadon de linioj—grava afero kun legiloj de diversaj larĝecoj kun diversaj tiparoj. Bonvolu uzi ion k.e.p. universalan, ekz. EPUB-formaton.
2 years ago
Flandra Esperanto-Ligo
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Ni povas aldoni, ke ekde la 1a de decembro aldoniĝis al nia oferto ankaŭ EPUB-libroj kaj libroj por Mobipocket.
2 years ago
Flandra Esperanto-Ligo edited this comment 2 years ago.
formiko
formiko says:
Mi ne preferas NUR e-libron. Se mi aĉetas e-libron, mi volas ordinaran version ankaŭ
2 years ago
Flandra Esperanto-Ligo
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Tio ne estas problemo. Tiu, kiu aĉetas paperan libron, povas ricevi la PDF-version senpage. Necesas nur tion klare mencii okaze de la mendo ĉe FEL.
2 years ago
Roland Platteau
Roland Platteau says:
e-libroj havas avantaĝoxjn, sed ankaŭ malavantaĝojn. (kaj neebla kopii ion ajn de ĝi, nek presi ĝin, aŭ eĉ kiam oni rajtas, tio donas A4 formatajn foliojn unuflanke presitaj kaj ne binditaj (kaj kostas inkon de presilo kaj tempo por uzi ĝin, eble pli kostas ol aĉeti) maloportunaj por manipuli, kaj oni ne havas la libron enmane. Kaj estas laciga legi sur l'ekrano, streĉsidante sur sia seĝo.
La ununura avantaĝo de e-libroj estas, ke ili estas senpage, kaj tiel oni povas esplori, kaj eble malkovri, neantaŭpensitaj interesaĵojn. Sed se la libro plaĉas al mi mi preferas havi ĝin en papera formo.
2 years ago
Paŭl
Paŭlpro replies:
Nu jes, tiuj impresoj viaj estas tre personaj. Laŭ mi e-libroj ankaŭ havas multajn avantaĝojn. Kiam mi volas legi en mia lito, tiam estas multe pli oportune havi en la mano mian iPhone, kiu pezas nur 100 gramojn, ol havi en la manon la originalan libron, kiu pezas 400 gramojn. Krome la libron mi devas teni per du manoj (se ne ĝi ĉiam riskas fermiĝi de si mem), dum mian legilon mi facile povas teni per unu mano.
FEL proponas al siaj klientoj la 3 alternativojn (papera libro, PDF-libro kaj ePub-libro) tiel ke ĉiu povas facile decidi por si mem.
2 years ago
Milokula Kato
Milokula Kato says:
Bedaŭrinde ĉi-blogere forestas Jorge Camacho, kiu nepre korektus vin: "Ne e-libro, sed bitlibro!"
23 months ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...