Flandra Esperanto-Ligo Published on May 4, 2009
by Flandra Esperanto-Ligopro

Flandra Esperanto-Ligo's blog

Browse posts
La nova katalogo aperis
Posted on November 9, 2009
2 comments (latest 3 weeks ago)
La mondrevolucia verko finfine en Esperanto
Posted on August 10, 2009
3 comments (latest 4 weeks ago)
Kelkaj meditoj rilate al la porka gripo
Posted on August 5, 2009
3 comments (latest 3 months ago)
Senpaga abono de Monato por amiko aŭ amikino via!
Posted on July 3rd, 2009
7 comments (latest 5 months ago)
Obamenaĵo, aŭ haladzo de socialisma aventurismo
17 comments (latest 8 weeks ago)
Helpu Afganion!
Posted on March 6, 2009
1 comment (latest 8 months ago)
Nova mizero
Posted on February 4, 2009
4 comments (latest 7 months ago)
Bruna marĉo
Posted on January 26, 2009
4 comments (latest 5 months ago)
Nu, karaj fratoj ...
Posted on January 9, 2009
17 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. Read 1 275 times

Obamenaĵo, aŭ haladzo de socialisma aventurismo

Monday May 4, 2009 at 08:25AM

La ĉi-suba artikolo aperos en la venonta numero de MONATO, sed membroj de Ipernity jam nun povas legi kaj prikomenti ĝin! Kelkaj komentoj estos elektitaj kaj povos aperi en la posta numero.

Politiko

OPINIO

Obamenaĵo, aŭ haladzo de socialisma aventurismo

Tiel historiistoj de la estonteco verŝajne nomos la nunan tragikan epokon de usona historio. Verdire, ekzistis antaŭaj registaroj, kiuj ekis socialisman aventurismon. Clinton kaj Bush (la filo), sekvante utopiajn ideojn, devigis bankojn rompi la regulojn kaj financi hipotekon de tiuj, kiuj nek kapablis nek planis redoni la ŝuldojn.

Tamen en ĉi tiu artikolo temas nek pri la socialismo infektinta Usonon, nek pri la ekonomia katastrofo kaŭzita de la aventurismo de socialismaj elitoj. Temas pri subfoso de la lando-fundamento rezulte de neglektemo flanke de la tri branĉoj de la ŝtatregado kaj de la du ĉefpartioj (praktike jam kvazaŭ unu). Rezulte, en la prezidanta fotelo de Usono nun sidas ... uzurpulo.

„Ha, jen denove konspira teorio,” ekpensos eble leganto, al kiu la amaskomunikilaro instruis, ke ĉiu ajn, kiu pridubas la leĝecon de Obama, estas obsedita herezulo (angle birther, kiu dubas pri la valideco de la nasko-atestilo de Obama).

Ne. Uzataj estas neniuj kaŝitaj aŭ sekretaj nekontroleblaj faktoj. Nur ĝenerale konataj aŭ facile kontroleblaj faktoj estas ĉi tie prezentataj1.

Konstitucio

Laŭ la konstitucio de Usono, artikolo II, sekcio 1 (4), „neniu krom hereda civitano (angle: natural born Citizen), aŭ civitano de Usono, dum aprobo de tiu ĉi konstitucio, rajtas okupi la postenon de la prezidanto.”

Atentu: la patroj-fondintoj certe distingis inter la nocioj „civitano” kaj „hereda civitano”, komprenante, ke ili mem ja ne povas esti heredaj civitanoj de dume ne ekzistanta lando. Tial ili rezervis la kondiĉon de simpla civitaneco – sed nur por siaj samtempuloj.

La nocio „hereda civitaneco” (angle: natural born) restis ne difinita en la konstitucio kiel memevidenta dum la epoko de la patroj-fondintoj, kaj kiu sekvis el la „natura leĝo”. Ĝi restis formale nedifinita ankaŭ en pli postaj leĝaroj de Usono. Tamen neniam iu „hezitis” pri ĝia vera senco. Por esti hereda civitano de Usono la dosiero de individuo devas kontentigi duoblan kriterion (Emerich de Vattel, The Law of Nations (La leĝo pri ŝtatoj) (1758), ĉapitro 19, § 212): ambaŭ gepatroj devas esti civitanoj de Usono kaj la nasko devas okazi sur jura teritorio de Usono.

Jurkazoj

Oni pliprecizigas la sencon de usonaj leĝoj pro precedencoj de ĝia apliko en la pasinteco. Tiaj precedencoj ekzistis, ekzemple en la jurkazoj Usono kontraŭ Wong Kim Ark, 169 U.S. 649 (1898), aŭ Minor kontraŭ Happersett, 88 U.S. 162 (1874). Tamen la plej lasta kazo, kiam oni aplikis la nocion „natural born”, okazis en 2008. Tiam la usona senato diskutis la validecon de la prezidanta kandidato McCain (Senata rezolucio 511, prezentita de senatano Leahy en aprilo 2008, akceptita unuanime).

Ĝuste laŭ la duobla kriterio la senato konkludis, ke, jes, McCain estas hereda civitano. La decido estas streĉita. Ambaŭ gepatroj de McCain ja estis civitanoj de Usono (kaj tre honoraj), sed li naskiĝis en hospitalo en Panamo kaj teorie povus fariĝi civitano de Panamo.

Tamen kio pri la valideco de Obama? Kiel okazis, ke en nenies kapon venis ideo apliki la samajn kriteriojn ankaŭ al Obama? Laŭ la oficiala biografio, la biologia patro de Obama estis civitano de Kenjo (aŭ Britio). Sendepende de tio sur kies teritorio li naskiĝis (kaj kio troviĝas en lia vera nasko-atestilo), li ne estas hereda civitano de Usono. Nur pro tio li rajtas nek servi kiel prezidanto de Usono nek kampanji kiel kandidato.

Politikistoj

Vi neniam legis aŭ aŭdis tion, ĉar malhonestaj politikistoj kaj amaskomunikiloj ne permesas eĉ aludi al la evidenta fakto, ke li ne estas hereda civitano. Por tuj kompromiti kaj konfuzi iun ajn oponanton, ili anstataŭigas la „heredan civitanecon” per malpli profunda kategorio de „civitaneco rezulte de nasko”, kio neniel rilatas al la konstitucia postulo.

Malkiel la nocio „hereda civitaneco” devenanta el historia pasinteco, la „civitaneco rezulte de nasko” estas difinita en la moderna usona leĝaro. Ekzemple, laŭ punkto § 1401(a), infano naskita sur teritorio de Usono iĝas civitano de Usono. Tiel akiras civitanecon la tiel nomataj „ankraj beboj” (angle: anchor babies) naskitaj de kontraŭleĝaj loĝantinoj aŭ turistinoj.

Aliaj punktoj de § 1401 traktas situaciojn, kiam gepatroj-usonanoj naskas bebon eksterlande, aŭ kiam nur unu el ili estas usonano. Aparte punkto § 1401(g)(aŭ § 301(a)(7) de akto de 1952 dum la tempo de la naskiĝo de Obama) rilatas al situacio, kiam nur unu el la gepatroj estas usonano kaj la naskiĝo okazis eksterlande. La leĝo postulas ĉi-okaze, ke en la momento de la akuŝo la patr(in)o-civitano jam havu ne malpli ol kvin-jaran usonan civitanecon, kalkulante ekde 14 jaroj, alivorte, ke li/ŝi estu ne malpli ol 19.

Avino

La avino de Obama (laŭ la patro) Sarah Obama atestis: „Mi ĉeestis dum lia naskiĝo en hospitalo de Mombasa, Kenjo, la 4an de aŭgusto 1961” (la originalo de la registraĵo de la intervjuo troviĝas ĉe Philip Berg, pri kiu temos sube). La patrino de Obama (usonanino) estis tiam 18, do ŝi ne povis usonanigi la bebon en eksterlanda teritorio. Tial la propagando penas kredigi, kvazaŭ Obama naskiĝus en la usona ŝtato Havajo (kio krome ne farus lin hereda civitano).

Tamen la fakto de lia naskiĝo en Havajo ne estas jure pruvita. Ĉiuj penoj pruvi tion baziĝas je falsita dokumento metita en la retejon. Laŭ ĝia formo kaj enhavo ĉi tiu dokumento ne estas la plena atesto pri la naskiĝo (angle: complete birth certificate), sed la mallongigita versio (angle: certification of live birth). Tiutempe Havajo eldonis tian dokumenton laŭpete por iu ajn (sendepende de la civitaneco). Ĝi ne enhavas la fundamentan informon pri la gepatroj, pri la hospitalo, pri la kuracisto akceptinta la akuŝon ktp. Eĉ tiu ĉi mallonga atestilo estas falsita, ĉar ĝia formo, fono kaj kadro malsamas de similaj aŭtentikaj dokumentaj tiutempaj.

Atentu, ke malkiel ĉiuj aliaj kandidatoj je altaj ŝtataj postenoj, Obama jure blokis aliron al ĉiuj siaj dosieroj, ekde hospitaloj de Havajo ĝis la universitato de Harvard, kie li studis. Tio estas senprecedenca ne nur pro la fakto mem de la blokado, sed ankaŭ, ke neniu ajn petis liajn dokumentojn por kontroli – kaj temas ja pri la plej supera posteno en la lando. Nur en 2009 kongresano Bill Posey prezentis leĝproponon, ke la federala elektokomisiono tamen kontrolu la naskiĝatestilojn kaj aliajn dokumentojn de la kandidatoj.

Duon-filo

Kaj jen eĉ pli. La dua (duon-)patro de Obama, Lolo Soetoro, estis civitano de Indonezio. Li adoptis la junulon kaj venigis lin en Indonezion, kie li registris la duon-filon kiel Barry Soetoro, civitanon de Indonezio, islamanon. Indonezio ne rekonis duoblan civitanecon, do se Obama havis iun usonan civitanecon antaŭe, ĝi estis nuligita. Poste Obama veturis el Indonezio eksterlanden, inkluzive de Pakistano, kien eniro por usonanoj tiutempe estis malpermesata. Do la fakto pri lia indonezia civitaneco estas evidenta.

Poste, reveninte en Usonon, li povus re-civitaniĝi, sed nur kiel adoptita civitano (angle: naturalized citizen): neniel kiel heredita. En universitato de Harvard li povus lerni (kaj eĉ ricevi stipendion) kiel eksterlandano (kio facile evidentiĝus, se lia dosiero ne estus fermita).

Do, unue en la historio de Usono okazis gravega neglekto de la konstitucio. Sekve en la Blanka Domo enloĝiĝis uzurpulo, kiu ne estas hereda civitano de Usono. Eble li estas nenia civitano de Usono, reteninte sian indonezian civitanecon.

„Tio ne eblas, ĉar tio neniam ajn eblis”, eble opinias la leganto, kiu unuafoje alfrontas ĉi tiun groteskan situacion. „Kial do ĉiuj silentis dum la prezidanta kampanjo en 2008?”

Preteksto

Ne ĉiuj silentis. Eksa vicprokuristo de la ŝtato Pensilvanio (demokrato) Philip Berg ekprocesis kontraŭ Obama en Filadelfio, plendante, ke tiu ne estas eĉ civitano de Usono. La juĝisto akceptis la kazon kaj eldonis oficialan postulon (angle: subpoena) por vidi la aŭtentikajn dokumentojn de Obama. Post la necesa unumonata periodo neniuj dokumentoj alvenis al la juĝisto. En normala situacio tio aŭtomate signifus, ke la plendanto Philip Berg venkis. Tamen je ĝuste tiu ĉi malfrua stadio la juĝisto ial rezignis plukonsideri la kazon, laŭ la ridinda preteksto, ke la plendanto spertis nek perdojn nek personajn ĝenojn. Alivorte, ke la kazo senkialas (angle: no standing). Ekmemoru ĉi tiun formulon.

Ekde somero 2008 kelkdeko da civitanoj ekprocesis, deklarante, ke Obama ne estas hereda civitano aŭ eble neniu civitano de Usono. Inter la plendantoj estis ankaŭ mem prezidanta kandidato, ambasadoro Alan Keyes. Notu, ke Keyes estas nigrulo. Ĉiuj juĝistoj cinike sabotadis kaj rifuzis konsideri la kazojn sub la sama preteksto, kvazaŭ ordinaraj usonaj civitanoj ne estus ĝenitaj per duboj pri la valideco de sia prezidanto.

Voĉdonado

Philip Berg kaj la aliaj advokatoj re-prezentis siajn kazojn al la Supera Kortumo de Usono antaŭ ĉiu el la sekvaj gravaj stadioj: antaŭ la voĉdonado de la 4a de novembro 2008; antaŭ ol la ŝtatoj konfirmis la voĉdonan kolegion; kaj antaŭ la kunveno por akcepti la voĉdonan kolegiaron. Ĉiufoje la Supera Kortumo rezignis konsideri la kazojn: kial? Jes, vi divenis ĝuste: senkiala aŭ „no standing”. Aŭ tradukita per lingvo pli propra al tiel nomata banana respubliko: „Vin, hundon, tio ne koncernas!”

La 20an de januaro la ĉefjuĝisto de la Supera Kortumo kun senhezita mieno akceptis la prezidantan ĵuron de ... uzurpulo! Supozeble de eksterlandano, kies dokumentojn neniu vidis.

Krizo

Krom kelkaj malgrandaj agentejoj, neniuj ĉefaj amaskomunikiloj iam tuŝas ĉi tiujn groteskajn – sed memevidentajn – faktojn. Plej sistemece kaj regule raportas pri ĉi tiu konstitucia krizo la agentejo World Net Daily de Joseph Farah (www.wnd.com). Estis li, kiu kolektis pli ol 330 000 subskribojn, kaj transsendis al la Supera Kortumo dekmilojn da leteroj, postulantaj tuj kontroli la paperojn de Obama kaj interrompi lian oficon.

Restas do multaj demandoj:

Kial dum Obama-kampanjo ne protestis prezidanto Bush, kies devo estas protekti la konstitucion?
Kial ne protestis kaj ne protestas eĉ unu el pli ol 500 kongresanoj, kies devo estas ankaŭ protekti la konstitucion?
Kial ne protestis kaj ne protestas la Supera Kortumo, kies devo estas kio? Ĝuste, protekti la konstitucion.
Kial ne protestis kaj ne protestas la respublikana partio kontraŭ neleĝa rivalo? Rivalo!
Kial la demokratia partio subtenis neleĝan kandidaton?
Kial ne protestis moŝta sinjorino Clinton, kiun oni tiel senceremonie forpuŝis meze de ŝia propra prezidanta kampanjo?
Kial ne protestis kaj ne protestas eĉ unu el la 50 tiel nomataj ŝtat-sekretarioj, kiuj kontrolu la validecon de la kandidatoj? Aparte, kial la sekretariino de Kalifornio ne subtenis la proteston de la prezidanta kandidato Alan Keyes? Tio estas tre malbona, sinjorino sekretariino, ofendi 100 % nigrulan kandidaton de „proleta origino”. Tio ĉi nomiĝas „rasismo”, oni sciu. Oni severe riproĉos vin pro tio ...

Kaj tiel plu. Demandoj multas. Tamen la respondojn mi ne havas. Intertempe eventoj ĉiutage evoluas. Ĉiuj, por kiuj la estonteco de Usono gravas, jam rekonis la amplekson de la konstitucia krizo. Patriotoj komprenas, kio okazas, kaj senĉese sciigas pri tio perfidemajn oficistojn, kies aroganteco simple spitas inteligentecon.

Alexander GOFEN
1. Ndlr: krom, ekzemple, rilate diversajn atestilojn sube menciitajn, kiuj pro ajnaj kialoj ne kontroleblas.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Gofen el Monato (www.monato.net).

17 Comments / add your comment?

Vladimir Larichev says:
Mi ne konsilus publikigi la artikolon en la revuo. Ĝi ne havas racian sencon. Obama povas esti bona aŭ malbona sed kritiki lian naskiĝlokon estas sovaĝeco. Se en Usono ankoraŭ funkcias mezepokaj leĝoj tio estas problemo de usonanoj sed diskuti tion de vidpunkto de usona "patrioto" (legu naciisto) en internacia esperantista revuo estas minimume ne konvene. Certe tio estas redakcia politiko de la revuo sed mi pripensus se estus en ilia loko.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Simono says:
Ĉu Monato celas esti novaĵmagazeno, aŭ tribuno por ĉiu ajn fanatika ekstremdekstra "usona" blogisto? Jen kelkaj aliaj opinioj de Sr-o Gofen:

That all illegal aliens be deported and the US borders closed;
Ke ĉiuj neleĝaj eksterlandanoj estu deportotaj, kaj usonaj landlimoj fermotaj,

That the Second Amendment rights be never infringed;
Ke la rajtoj de la Dua Amendo [de la usona konstitucio, pri armilporta rajto] neniam estu kontraŭotaj,

That only the first trimester abortions be at discretion of women;
Ke abortoj nur dum la unua trimonato estu laŭ la elekto de virinoj;

That our country always remain a God fearing Judeo-Christian only nation, and Islam be outlawed;
Ke nia lando [Usono] ĉiam restu Dio-timanta sole Juda-Kristana nacio, kaj Islamismo estu kontraŭleĝigota;

That marriage mean a union between a man and a woman only;
Ke edziiĝo signifu unuiĝo inter viro kaj virino sole;

That homosexual behavior be considered abomination and outlawed;
Ke samseksema konduto estu konsiderota abomenaĵo kaj kontraŭleĝigota;

That all the Constitutional principles be restored, illegality of Obama thoroughly investigated and impeachment action taken when necessary.
Ke ĉiuj Konstituciaj principoj estu restaŭritaj, kontraŭleĝeco de Obama estu funde esplorita kaj eloficigaj agoj estu farotaj kiam necesaj.

Prenita el patriotsforamerica.ning.com/group/patriotsforamericacalifornia/forum/topics/template-to-contact-3

[interkrampe, miaj aldonoj]

Sr-o Gofen ne citas fontojn de siaj asertoj, do mi nur citas la suprajn siajn opiniojn pro tio, ke oni povis juĝi la fidindecon de liaj asertoj, ne havante tempon kontroli ilin,

Mi esperas, ke tiu artikolo ne estu pubikigota: ĉu vi imagas ke grava ne-esperantlingva revuo kiel Newsweek, Time, ktp, publikigus tian artikolon sensencan, senfontan, nekontrolitan? Ĉu nia sola esperantlingva simila revuo ne celus, se ne atingi, almenaŭ klopodi atingi tian profesian ĵurnalisman normon?

Se vi ja publikigos la artikolon, mi esperas ke ĝi estos klare indikata ke temas pri nur opinio, kaj ne novaĵartikolo,
Posted 7 months ago. ( permalink )
Simono edited this comment 7 months ago.
Simono says:
Mi ĵus relegis la artikolon, kaj rimarkis la rubrikon "OPINIO" - do, ignoru mian lastan frazon!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Milokula Kato says:
Ve, la malbono jam okazis. Li beaŭrinde iĝis prezidanto.

Taaamen. Li ne sidos longe en la Blanka domo. Vi vidos. Mi antaŭsentas, ke eĉ ne la kvarjaran sidtempon li pasigos tie. Io nepre okazos. Oni vetu?

Brave, s-ro Gofen. Plukuraĝon al vi.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Alexander Gofen says:
Leganto prave plendas ke necesas pli da referencoj al la fontoj por tiomgrade neordinara raporto. En la origina longa versio de la raporto www.resonoelusono.com/ObamaFileEsp.htm estis pli da referencoj (vidu sube). En ĝi mi ankaŭ rakontis pri la plej grava personeco kondukanta la juran batalon: pri doktorino Orly Taitz. Oni nomas ŝin "nia Ĵanna de Arko" aŭ "Paul Revere".

Jen la referencoj (en la angla):

Ĵurnalo: Whistleblower, April 2009 ($7.50)
shop.wnd.com/store/item.asp?ITEM_ID=2767

Detala leĝa prezento de la afero far doktorino Taitz:
www.resonoelusono.com/LegalBriefOnObamaByTaitz.htm

La skize prezentita afero (en formo de letero al Nancy Pelosi):
www.resonoelusono.com/ObamaImpostor.htm

Biografio de D-ino Taitz:
www.wnd.com/index.php?fa=PAGE.view&pageId=94377

La TTTejo de D-ino Taitz:
www.orlytaitzesq.com

Alexander Gofen
Posted 7 months ago. ( permalink )
Simono says:
Alia utila anglalingva ligilo:-
The Fourteenth Amendment states that "all persons born or naturalized in the United States, and subject to the jurisdiction thereof, are citizens of the United States." Since Hawaii is part of the United States, even if Barack Obama's parents were both non-U.S. citizens who hadn't even set foot in the country until just before he was born, he'd still qualify as a natural-born citizen (www.snopes.com/politics/obama/citizen.asp)

La 14-a Amendo asertas ke "ĉiuj personoj naskitaj aŭ naturalizitaj en Usono, kaj subjekto al ties jurisdikcio, estas civitanoj de Usono". Pro tio, ke Havajo estas parto de Usono [ekde 1959], eĉ se la gepatroj de Barack Obama ambaŭ estis ne-civitanoj de Usono, kiuj eĉ neniam metis piedon en la lando, ĝis apenaŭ antaŭ lia naskiĝo, li ja kvalifikos kiel nature-naskita civitano.

Eble Sr-o Gofen valoras la 14-an amendon, samkiel li valoras la 1-an [libereco de religio].

La interreta kopio de la nasko-atestilo de Obama: i305.photobucket.com/albums/nn227/Polarik/BO_Birth_Certificate.jpg

Ĉu vera aŭ ne? Vidu www.factcheck.org/elections-2008/born_in_the_usa.html

Pri fontoj, mi ne vere konsideras ke You-Tube filmetoj estas fidindaj fontoj, tie mi trovas filmojn de parolantaj hundoj, nifoj, eĉ britaj ĉefministroj!

La artikolo en Whistleblower nur estas opinio, kiel tio de Sr-o Gofen.

Pri "Dr-ino" Orly Taitz vidu ankau.
www.acandidworld.net/2009/03/13/turnabout-is-obama-denialist-orly-taitz-really-a-lawyer-will-she-be-for-long

Ankaŭ legu ŝian retejon - vi aŭ ridegos aŭ ploregos se vi pensas ke usonanojn prenas serioze tian stultecon kaj apenaŭ-kaŝitan racismon !

Mi lacas pro tiuj ekstremdekstremuloj kiuj vendaĉas siajn mensogojn kaj duon-pravojn, kaj mi lacas malsparante mian tempon, foliuminte la retejon por la multegaj refutoj.

Tamen, tio kiu min desapontis la plej estas ke respektinda revuo kiel Monato donas spacon, eĉ sub rubriko "opinio", al tia rubaĵo kia oni trovas preskaŭ ĉie enrete.

Mi havas ideon por venonta artikolo: mi scias ke nek S-ro Gofen nek "D-rino" Taitz estas "heredaj usonanoj", fakte ĉiu el ili naskiĝis en la eksa-Sovetunio. Hmm, ĉu mi flaras KGB-an komploton? Atendu la proksiman eldonon de "Monato - ni presos ion ajn (ju pli freneza, des pli bone)"
Posted 7 months ago. ( permalink )
Simono edited this comment 7 months ago.
Alexander Gofen says:
Por resti fokusita nur je la temo de la artikolo, mi vidas nur unu punkton en la mesaĝo de Simono, kiun necesas komenti. Tio estas lia peno trovi difinon de la koncepto "hereda civitano" en la konstitucio de Usono, en la amendo 14. En la amendo 14 temas pri ordinara civitaneco, inklude la adoptitan (naturalized) civitanecon. Eble por iuj "Naturalized" sonas simile al "Natural born", sed envere la konceptoj estas draste malsamaj, kaj la punkto 2 de la konstitucio klare distingas heredan civitanecon dis de la ordinara. En la artikolo la diferenco estas detale diskutita, kaj ankaŭ estis prezentita jura malfacilaĵo sekve de tio, ke la difino de hereda civitaneco eksplicite ne troveblas en la konstitucio kaj la postaj leĝaroj. Do Simono vane penis trovi iun trivialan obĵeton.

Ajna obĵeto devas unue proponi iun alternativan (ol de Vattel) difinon de la diskutata baza koncepto, montri la fontojn de ĝi, kaj pruvi ke la Fondintoj, kaj la juristoj poste ĉiam sekvis ĝuste ĝin.

Sendube, la plej enda instanco por fari tiajn fundamentajn esplorojn kaj konsiderojn estus usonaj juĝejoj, la Supera Kortumo, aŭ la Senato - sed ĝuste tio dume ne okazis! La samaj instancoj devus - devegus! - ekzameni la nasko-atestilon kaj ĉiujn paperojn de ajna kandidato, des pli de tiu ĉi plej kovrita en la tuta historio de Usono. Sed ĝuste tio ne okazis - defio al inteligenteco de la tuta popolo.

Krom tiu ĉi pure jura aspekto, sendube ekzistas aliaj mallumaj flankoj en tiu ĉi epoko de neleĝa prezidanto. Eĉ se jure li estus senriproĉa, lia personeco estis plej eble groteska por la posteno de la gvidanto de Usono (kaj la tuta libera mondo) (www.resonoelusono.com/#Novajxoj)

Tamen sole la jura aspekto estis la temo kaj la fokuso de la artikolo.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Alexander Gofen edited this comment 7 months ago.
Simono says:
TITLE 8 > CHAPTER 12 > SUBCHAPTER III > Part I > § 1401
§ 1401. Nationals and citizens of United States at birth

The following shall be nationals and citizens of the United States at birth:
(a) a person born in the United States, and subject to the jurisdiction thereof;
.....
el la usona "US Legal Code", fonto - Cornell University Law School (kiu citas multajn usonajn registarajn fontojn), kaj kiu difinas "hereda civitano" kiel "a) persono naskiĝita en Usono, kaj subjekto de ties juro" -mia traduko ne bonas, tamen iu bone regante la anglan komprenos facile,

www4.law.cornell.edu/uscode/html/uscode08/usc_sec_08_00001401----000-.html

www.usconstitution.net/consttop_citi.html

Emer Vattel, "The Law of Nations", 1883
US Congress "US Code, Title 8", 8-a de januaro 2008

Triviala obĵeto?
Posted 7 months ago. ( permalink )
Simono edited this comment 7 months ago.
Alexander Gofen says:
La supre trovita referenco (verkita far amatoro)

www.usconstitution.net/consttop_citi.html

inter centoj da aliaj samtemaj, konfuzas nociojn. Ĝi konfuzas la nociojn "Natural Born Citizenship" kun "citizens of the United States at birth". La vortoj ŝajnas similaj, sed la signifoj draste malsamas, kiel mi jam eksplikis en la raporto. §1401 difinas nur ordinaran civitanecon inklude ankrajn bebojn (punkto a), kaj evidente ne celas nek estis destinita difini la heredan civitanecon (Natural Born Citizenship). Ja en ĝi ne estas vortoj "hereda civitaneco" (inherited, natural born citizenship): nenio tia.

Nun tio certe prezentas problemon, ke la Konstitucio ne difinis ĉiujn uzitajn nociojn (tiutempe memevidentajn). Kaj ve, eĉ la bazaj nocioj tendencas "erozii" - precipe helpe de "progresemuloj". Tamen personecoj de ĉiuj antaŭaj prezidantoj (escepte la nunan) ja kontentigas la difinon de Vattel:

www.lonang.com/exlibris/vattel/vatt-119.htm

Eble mia rezonado ne dispelis ĉiujn dubojn koncerne la ĝustan difinon. La plej taŭga instanco kiu devus fari tion estas usonaj juĝejoj kaj la Senato: precipe por personecoj tiaj kiel McCain kaj Obama, kiuj ambaŭ elfalas el la vico de la antaŭaj prezidantoj - ĉiuj kontentigantaj la difinon de Vattel. La kandidaton McCain oni ekzamenis. Sed koncerne al Obama la Senato kaj juĝejoj neniam faris tion, kaj plu evitas fari, intence ignorante la aferon kvazaŭ ĝi ne ekzistas. Nome tio ĉi estis unu el la ĉefaj mesaĝoj de mia raporto.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Alexander Gofen edited this comment 6 months ago.
Tjeri says:
Eĉ se Sinjoro Obama ne estus rajtinta iĝi prezidanto de Usono (kion mi ne kredas), li fakte nun ja tio estas. Kaj nenio ŝanĝos la fakton, ke li jam estis Prezidanto de usono dum pluraj monatoj.
Do se per fakto nehereda civitano iĝus prezidanto de Usono, ties konstitucio devus adaptiĝi al la nova fakto.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Alexander Gofen says:
Jam du respondintoj videble subtaksas la konstitucion, do mi komentu por ili. Kozjma Prutkov (fikcia literatura persono de 19a jarcento) diris: "Vide de bona municio, kiu bezonas ajnajn konstituciojn?". Konstitucioj tamen estas bazo de leĝordaj civitoj kaj de la civilizacio.

Larichev ironias:

"Se en Usono ankoraŭ funkcias mezepokaj leĝoj tio estas problemo de usonanoj"

Tio estis beno de usonanoj opinie de la plejmulto, kiuj konsideras la konstitucion granda atingo. Magna Carta (1200) estas tre mezepoka ankaŭ, sed ĝuste ĝi establis la fundamentajn konceptojn de liberecoj kaj rajtoj, kiuj distingas la modernan civilizacion de barbarismo.

Tjeri skribis, ke li ne kredas kvazaŭ "Obama ne estus rajtinta iĝi prezidanto de Usono".

Senrigarde de liaj kredoj, tio estas la fakto ke Obama ne kontentigas la difinon de hereda civitaneco: www.resonoelusono.com/#NatFootNote .

Ne estas pruvita, ĉu Obama estas eĉ ordinara usona civitano! Tio estas fakto ke li kaj rifuzas kooperadi bonvole por pruvi sian civitanecon, kaj obstrukcas tion jure far de lia teamo de advokatoj. Ĉi-obstrukcado de justico per si mem estas akuza argumento.

"...Li fakte nun ja tio estas [prezidanto]. Kaj nenio ŝanĝos la fakton, ke li jam estis prezidanto de Usono dum pluraj monatoj."

Ne. Ekzistas jura proceduro de akuzo (impeachment) kaj senpostenigo (se necesos) kun nuligo de ĉiuj antaŭaj dekretoj de la fripona prezidanto. Mi ne faras prognozojn, ĉu la senpostenigo envere sukcesos, sed agado por tio disvolviĝas, ekzemple en formo de Grandaj Usonaj Ĵurianaroj americangrandjury.org t.e. teamoj de ĵurianoj kiuj ekzamenas la atestojn kaj povas formale akuzi la defendanton.

"Do se per fakto nehereda civitano iĝus prezidanto de Usono, ties konstitucio devus adaptiĝi al la nova fakto."

?!!

Ne. En leĝordaj civitoj oni modifas konstitucion far konstituciaj proceduroj, sed ne far personoj kiuj sukcesis trompi la sistemon kaj poste pravigi sin adaptiĝante la leĝaron!

Mi denove ripetas por tiuj, kiuj vidas en ĉi-diskuto nur splitharan ekzercadon en unu "obskura punkto de leĝo". Simple mi fokusiĝis je unu plej aroga kaj videbla rompo de la konstitucia postulo - defie al ĉio, kraĉe al ĉies vizaĝo. Ĉi-rompo demonstras ankaŭ aliajn katastrofajn misfunkciojn de la fundamentaj ŝtatsistemoj de Usono tiaj kiel tri sendependaj branĉoj de regado kaj de du (ne plu) rivalaj partioj. Ĉio tio - dum senprecedenca kampanja elspezo pli ol 750 milionoj da dolaroj por Obama, superanta kvinoble buĝeton de la oponanto kaj de ĉiuj antaŭaj kampanjoj en historio de Usono. Ne nur mankas hereda civitaneco de Obama, sed estas groteska lia politika profilo www.resonoelusono.com/#Novajxoj kaj eĉ pli groteskaj estas liaj agoj dum la unuaj 100 tagoj. La absceso plu restas interna, kaj la sistemo rezignas eĉ agnoski ĝin. Ju pli longe la absceso restas interne, des pli probablas ke la puso venenigos la tuton korpon kaj kaŭzos morton.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Milokula Kato says:
Ve, ekestis jam tradicio. Clinton mensogis sub ĵuro, lia heredanto kaŝas kaj malpermesas.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Milokula Kato says:
Jen Simon klare proponas enkonduki cenzuron : Ĉu Monato celas esti novaĵmagazeno, aŭ tribuno por ĉiu ajn fanatika ekstremdekstra "usona" blogisto? (skribas li)

Ne, kompreneble ne! Monato estas kaj estu tribuno por bonkoraj maldekstraj kontraŭusonanoj. Ĉio neaprobita estu forfiltrata.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Milokula Kato says:
S-ro Larichev, jen kelkaj bildoj de kio okazas en via lando :

www.youtube.com/watch?v=xsqckO_Eml0&NR=1

Tamen kompreneble, Usono estas pli mezepoka.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Tonyo says:
ekzistis antaŭaj registaroj, kiuj ekis socialisman aventurismon. Clinton kaj Bush (la filo), sekvante utopiajn ideojn,...

Ha, ha, ha, Bush filo estas socialista aventuristo, ha, ha, ha. Kiel amuze!
La fako "humoro" en "Monata" estas pli kaj pli amuza, gratulon.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Alexander Gofen says:
Tamen tio estas vero. Malgraŭ deficito, Bush la filo disblovis la elspezojn por sociaj programoj, kaj puŝis la bankojn al aventura hipoteka politiko: "forigi la postreston en domposedado de certaj socitavoloj", kiel li diradis.

Revene al la temo, jen reago de usona ĉefdelegito William R. HARMON aperinta en la sekcio "Leteroj" de MONATO. Ĝi prezentas tipan ekzemplon de "Ne arogu eĉ dubi" kun manko de iuj ajn argumentoj. Li skribis :

"La laŭ mi abomeninda tripaĝa polemiko de Alexander Gofen kontraŭ la usona prezidanto Obama prezentas vidpunkton de nur unu ekstrem-dekstra usonano."

... de almenaŭ 375000, kiuj subskribis la peton ĉe www.wnd.com/obama_petition .

"Jam pruvite estas, ke ne ekzistas dubo pri la civitaneco de Obama;"

S-ro Harman evidente ne distingas inter ordinara kaj hereda civitaneco (www.resonoelusono.com/#NatFootNote). Obama ne estas hereda civitano ĉar nur lia patrino estis usonanino. La cetero malpli gravas, tamen s-ro Harmon bonvolu provizi pruvojn de ordinara civitaneco de Obama se ĝi estas pruvita.

"... multaj aliaj dubindaj „faktoj” kaj supozoj en la artikolo de Gofen."

Bonvolu nomi kaj obĵeti tiujn dubindajn faktojn. Pri la supozoj kaj hipotezoj mi evitis skribi.

"La plimulto de la usonanoj (kaj certe la plimulto de la esperantistoj, kiujn mi konas en Usono) havas tute malan opinion pri nia nova prezidanto."

Kaj tio ne estas surpriza, konsiderante kiel la ĉefaj amaskomunikiloj de Usono malraportas kaj malĵurnalismas: americandaily.ws/index.php/article/2505

En la raporto ne temas pri mia opinio rilate al personeco kaj politiko de Obama, sed nure pri lia cinika rompo de la Konstitucio kaj aroga malkooperado en tiu ĉi krizo. Skize pri lia personeco kaj politiko estas skribite ĉi tie: www.resonoelusono.com/#Novajxoj .
Posted 6 months ago. ( permalink )
Alexander Gofen edited this comment 6 months ago.
Stanislaw Rynduch says:
Laŭ miaj sentoj kaj komprenoj S-ro Alexander Gofen volonte revenus al inkvizicioj! Ŝajnas al mi, ke pro unu streketo en la leĝaro li pendigus kulpinton, kiu pro malsano ŝtelis bulketon.
Prijuĝu homon laŭ lia ago kaj ĉesu stultan argumentadon.pro unu streketo vi pretus bruligi la mondon.Tiuj homojn mi amas!
Posted 8 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...