Gekaraj, mi nur nun rimarkis tion, ke kiam mi skribas komenton esperante, kaj mi uzas la "X-metodon" (anstataŭ skribi rekte per klavaro la literojn kiujn havas supersignon, mi povas skribi nur la literojn kaj poste unu "x" literon - tiu estas la "x-metodo" :-) ) tiam ipernity jam traduki la "literojn kun x" al la 'supersignigita' litero!!!
Tio estas tre-ege bona novaĵo por mi, kaj mi ne memoras, de kiam estas tio!
Kiu scias tion??
(Kaj, al kiu persono mi povas danki ĉe ipernity?... )
HU-RA, SUPERSIGNOJ ĈEESTAS!!! :-)
Send a message
Search for members
Zhang Xuesongpro says:
Lejla replies:
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
fakte de kiam mi aliĝis en Ipernity mi uzas supersignojn .. kaj mi uzas la programeton EK! kiu troviĝas en la dvd Esperanto Elektronike ;-)
Havu belan someron !
Muzikamike
Flo
Lejla replies:
Mi ankaŭ uzas Ek! - sed nur hejme, en mia komputilo.
Sed se mi havas eblecon por skribi komentojn aŭ rigardi miajn vizitantojn dum la labortempo, en mia laborejo mi ne rajtas aldoni la programeton Ek! al mia komputilo... :-)
Sed mi jam povas skribi supersignojn de ĉie!!! :-D
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
nu mi komprenas ke en la laboro povus esti problmeo se vi esperantigus la klavaron .. sed povus ankaŭ esti bona Eko ;-)
ĝis
Flo !
Mielo says:
Lejla replies:
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
mi ĉiam uzas ĝin ... ;-)
Anna Karlik says:
Vin ankaŭ nun interesas la diversaj litertipoj...
:-)))
Mi nur provis ŝerci, pardonu min!
Lejla replies:
Vi estas afabla, kara Anna! :-)
Kaj jes, min tre interesas litertipoj ;-)
Flandra Esperanto-Ligopro says:
P.S. Mi sugestos al la ipernity-stabo kroman eblon: ipernity ne nur ŝanĝu iksojn, sed aldonu ankaŭ akuzativajn n-ojn
Przemysław Wierzbowski replies: