Lejla Published on June 7, 2008
by Lejla

Lejla's blog

Browse posts
IJK 2008
Posted on July 27, 2008
Ho, de kiam ni povas skribi ĉe ipernity literoj kun supersignoj? :-o
Posted on July 23, 2008
12 comments (latest 4 months ago)
Betűk / Literoj / Letters
Posted on July 13, 2008
2 comments (latest 4 months ago)
Karinthy Frigyes: Paradoxon az eszperantóról
Posted on June 21, 2008
5 comments (latest 4 months ago)
Mia favorata poemo, de Sándor Petőfi
5 comments (latest 5 months ago)
tago de infanoj
Posted on May 31, 2008
4 comments (latest 3 months ago)
ligiloj pri okcidenta kaligrafio - linkek nyugati kalligráfiáról
Posted on April 6, 2008
4 comments (latest 7 months ago)
John Stevens, la kaligrafisto
Posted on March 24, 2008
4 comments (latest 8 months ago)
Junulara Esperanto Renkontigxo en la urbo Szombathely
Posted on March 19, 2008

Keyword tags

esperanto
magyar
hungarian
irodalom
vers
literaturo
poemo
eszperantó
hungara
'Petőfi Sándor'
'Szeptember végén'
'Fine de Septembro'
'Sándor Petőfi'

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 299 visits

Mia favorata poemo, de Sándor Petőfi

Saturday June 7, 2008 at 07:27PM

Sándor PETŐFI
(1823-1849)

Fine de Septembro

Jen floras ankoraŭ la kampo de valo,
kaj verdas ankoraŭ la poplo ĉe font',
sed jam tie, vidu, sub vintra vualo,
sub neĝo kaŝiĝas la supro de mont'.
Jen, en mia koro sub flama radio
de l' suno paradas printempo de jun',
sed griza jam iĝis ĉe mia tempio
la nigra hararo: ĝin prujnis autun'.

jen floras...
jen floras...
La floro defalas, la viv' de ni kuras...
Ho, al mia sino, edzin', mia am'!
Ĉu eble vi, kiun nun bruste mi lulas,
vin morgaŭ ne ĵetos al tomb' mia jam'?
Ho diru, se morto min antaŭ vi prenos,
ĉu min do vi gardos en larma memor',
aŭ am' de junulo vin foje katenos,
ke ĵetu vi nomon mian de vi for?
flama radio
flama radio

Se l' vidvovualon de l' frunt' vi deŝiros,
pendigu ĝin al mi sur tomba kolon'
je flago tenebra. Mi por ĝi eliros
noktmeze, ĝin porti al mortregion',
por viŝ' de vizaĝo humida de ploro
pri via facile forgesa anim',
por vindo de vundo dolora de koro
eĉ tiam amanta, eĉ tie, sen lim'.

Tradukis Kálmán KALOCSAY

jen floras
jen floras

 

5 Comments / add your comment?

Zefirina says:
Al mi ankau ekplaĉis tiu poemo, tamen ĝi estas tre malĝoja...Ĉu ion malbonan okazis ĉe vi, ke dum totala kreskado kaj florado vi rememoras nudan autunon? Mi bondeziras al vi amuzan dimanĉon!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Lejla replies:
Kara Zefirina, ne mi verkis tiun poemon.
Vidu ĉi tien: komento por mia bildo
Posted 5 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Kara Lejla,

de kie vi havas la manskribajxojn!?
Cxu de Ada Csiszár (sxia libro)?

Dankon, gratulon!

Blazio
Posted 5 months ago. ( permalink )
Lejla replies:
Kara Blazio, sur tiuj bildoj videblas mian manskribaĵon. Min interesas kaligrafio, kaj esperantaj tekstoj estas tre elegantaj por skribi ĉi tiel.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Klare, tre loran dankon!

Blazio
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.