Estis iam, ia muso persekutata de malbona kato. La muso, pro timo, kuradis tien kaj ĉi tien serĉante sekuran lokon por rifuĝejo. Post kiam la muso trovis sendanĝeran ejon, ĝi restadis multe da tempo kvieta en la sama loko. Ĝi nur aŭdadis kaj rigardadis ĉion, kio okazadis for de la truo kie estis ĝia kaŝejo.
Post kelka tempo la muso ne aŭdis iun ajn bruon. Ĉio ŝajnas normala. Sed en alia momento.... la muso ekaŭdis la bojon laŭtan kaj fortan de ia hundo. Do, la muso trankviliĝis... se la hundo estas proksime... la kato estas tre malproksime. Tiel ĝi pensis ... sed kiam ĝia kapo eliras el la truo...venas la kato surprize kaj metis la muson en buŝon!
La muso eksciinte tujan propran morton inter la akraj kato-dentoj demandis al la ezekutisto, kiel vi estis ĉi tie, se mi aŭdis bojadon de hundo?
Diris malpiece la malbonega kato: En ĉi tiu tempo tutmondiga, tiu, kiu ne havas kapablon lerni duan aŭ eĉ ian internacian lingvon, certe ne postvivos! Kaj la kompatinda museto en la lastaj ĝemetoj diras: ja vere, mortante sed ankoraŭ lernante!
Send a message
Search for members
Marilou says:
Mondocivitano replies:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
bona estas la rakonto. Placxas ankaux via uzo de Esperanto.
mem Mondocivitano (ne Mondcitivano) estas "helpema" decido por tiuj,
kiuj malfacile produktas "blokojn de konsonantoj" ekz. (ndc).
Placxas ankau la uzo de *ia* kiel esprimilo de nedifiniteco: tio estas Zamenhofajxo, kiun multaj esperantistoj forgesis (uzante iom tro nur *iu*): Mi konsideras ekzemple cxi tiun vian frazon:
Estis iam, ia muso persekutata de malbona kato.
Kaj poste, ie:
[...la muso ekaŭdis la bojon laŭtan kaj fortan...] de ia hundo.
Ankau uzo de *iu ajn* (kaj *ia ajn*) estas bona/konvena esprimrimedo de nedifiniteco, kaj ankaux manko de artikolo estas bona maniero esprimi nedifinitecon au "neutralecon" pri la afero:
*bojo de hundo*
Mi kritiketas vin tamen pro tio, ke vi preterlasis akuzativo(j)n en la sama frazo.
Vidu vian formulon cxi-sube, kun korektoj:
.
*Post kelka tempo la muso ne aŭdis
iun ajn bruon
iu ajn bruo.*
*Ĉio ŝajnas normala. Sed en alia momento.... la muso ekaŭdis
bojon lauxtan kaj fortan
la bojo laŭta kaj forta de ia hundo.*
Mi atentigas, ke oni praktike neniam uzas *sia* antau substantivo kiel subjekto:
Tiel li pensis ... sed kiam
gxia kapo
sia kapo eliras el la truo...venas la kato surprize kaj metis la muson en buŝon!
La muso eksciinte tujan propran morton inter la akraj kato-dentoj demandis al la ezekutisto, kiel vi estis ĉi tie, se mi aŭdis bojadon de hundo?
Diris malpiece la malbonega kato: En ĉi tiu tempo tutmondiga,
Sprite!
(eble suficxus: kapablon)
tiu, kiu ne havas kapablecon lerni duan aŭ eĉ internacian lingvon, certe ne postvivos! Kaj la kompatinda museto en la lastaj ĝemetoj diras: ja vere, mortante sed ankoraŭ lernante
Vi uzas pri la muso la pronomon *li*. Eble temas pri virmuso, do la afero estas
akceptebla. Sed se la sekso de la muso ne estas konsiderata, vi povus ja uzi la pronomon *gxi*.
Fine kaj resume:
Dankon pro la eblo legi la agrablan (por mi, ne por la muso), bone formulitan rakonteton.
Amike
Blazio
Mondocivitano replies:
Hans Bruno Lutete says:
Mondocivitano replies:
Karulo says:
Mondocivitano replies: