Mondocivitano Published on November 21, 2007
by Mondocivitano

Mondocivitano's blog

Browse posts
Was ist Esperanto?(http://www.kur so.com.br/)
Posted on January 25, 2008
What is Esperanto?( Vidu en http:www.kurso.esperanto. br)
Posted on January 25, 2008
LA VOĈO DE CLAUDE PIRON - Intervjuo al Pola Radio
Posted on January 25, 2008
BONVOLU VIDI LA REAGON AL...IDEOJ EN ALIAJ LINGVOJ
Posted on January 25, 2008
29 comments (latest 8 months ago)
ĜENERALA DIREKTORO DE UNESKO PRI LA JARO DE LINGVOJ - 2008
Posted on January 24, 2008
LA SAMA KUGLO KIU MORTIGIS POST TRIDEK JAROJ
Posted on January 11, 2008
10 comments (latest 8 months ago)
TUTMONDIGO-LA RUZA KATO KAJ LA STULTA MUSO
Posted on January 4, 2008
8 comments (latest 8 months ago)
KANTO ALEGRETANA
Posted on December 11, 2007
6 comments (latest 9 months ago)
LA PLEJ BONA UZADO DE ESPERANTO
12 comments (latest 9 months ago)

Keyword tags

volkswagen
esperanto
coca cola
language
plej
lingvo
parolantoj
idiomo
ESPERANTO

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 679 visits / 1 vote

LA PLEJ BONA UZADO DE ESPERANTO

Wednesday November 21, 2007 at 01:26AM

Hodiaux esperanto jam estas plibone disvastigita ol kelkdekjaroj antauxe. Kio povus esti farata por plirapida progreso kaj uzado pli konstanta kaj natura de la lingvo esperanto?

 

Mi kredas ke la alta teknologio nuna estas mirinda ilo por la konstanta progreso kaj por plidisvastigo de esperanto. Sed, aliflanke, mi opinias ke nur teknologia ilo ne estas suficxe. Do, kio estas necesa por kreskado de lingvofenomeno esperanto? Por ke gxi aperos nature, sammaniere ol aliaj lingvoj kaj estu viva, konata, forta, komprenata, utila, tauxga, en cxiuj lokoj kaj por cxiuj cxiame.

La mondo hodiauxa jam estas sendube kiel unu vilagxo, sed la homa komunikadoproblemo estas simila al tempo de la turo de Babelo. Kion mankas al la inteligenteco homa por adopti la realan solvon, la uzadon de nur du lingvoj: la nacian kaj la internacian?

La uzo de esperanto en Interreto jam estas realajxo. Sed kial ankoraux ne uzas gxin "Koka Kola", "Volkswagen", "Shell", "Visa" ktp. Aux ni esperantistoj estas konsumantoj minoritataj? Kial ni povos solvi tion kaj montri nian forton sammaniere jam faris aliajn "minoritatulojn"?

Kiel fari por sercxi financan apogon, kapitalforton ekonomian, transpolitikan kaj transreligian rekonon sen perdi la necesan tauxgan neuxtralecon gajnante la transmondecon idealan? Tio estas: la paco homarana transnacia!

12 Comments / add your comment?

Reza says:
Ĉu Koka Kola kaj la aliaj uzas ĉiujn lingvojn krom Esperanto?
Al mi ne gravs ĉu ili uzu E-on aŭ ne...
Posted 10 months ago. ( permalink )
Mondocivitano replies:
Samideano Reza fakte, ni (esperantistoj) havas aliajn kaj plej noblajn idealojn pli humanecaj ol materialaj!.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Stella Lindblom says:
Mi kredas ke la sinteno de tiuj grandaj povoj kaj fortoj en la mondo estas ke "there's no money in it" (ne trovigxas mona gajno en esperanto). La fiekonomio estas nia nova Kredo kaj la tiel nomataj ekonomiistoj estas la novaj pastroj. Esperanto ne estas monprodukta servo, tial gxi ne grandigxas.

Sed mi ankaux kredas ke tio estos la venka flanko de Esperanto. Gxi enhavas ideon kiun oni ne povas turni en ekonomion tiel ke kelkaj povas gajni multe da mono. Anstataux, Esperanto enhavas semon al senmona gajno por cxiuj. Tial ne eblas pensi pri Esperanto en la ekonomiisma maniero. Ni devas trovi aliajn rimedojn kaj vojojn.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Mondocivitano replies:
Kara Stela, mi pensas ankaux ke ni ne havis la oportunon, ekzemple labori en Koka Kola je altranga posteno kiel direktoro aux estro. Se tiu afero estus okazinta la historio estos alia...cxu ne? Estas sxerco, kompreneble!
Posted 10 months ago. ( permalink )
Béla Apáti Kovács says:
Via blogo estas interesa kaj mi samopinias.
Amike Béla
Posted 10 months ago. ( permalink )
Mondocivitano replies:
Dankon kara samideano Béla pro via opinio!
Posted 10 months ago. ( permalink )
Mondocivitano edited this comment 10 months ago.
Mike59 says:
Viaj cerbumaĵoj estas tre interesaj, kara Mondocivitano! ... Ankaŭ mi bedaŭras, ke neniu ĉirkaŭ mi parolas esperanton... Eĉ mia familio pensas, ke mi estas revema, ke mi perdas mian tempon, ktp. ... sed mi tre ŝatas lingvojn. Mi instruis (aŭ pli ekzakte provis instrui!) la francan kaj la anglan dum 36 jaroj... sed la rezulto ne estis kontentiga... Kiom da personoj, povas vere uzi anglan facile kaj sperte? Oni bezonas tiom da laboro, tiom da klopodoj (kaj tiom da mono!) por lerni sufiĉe bone... Kiam oni povas tiel rapide kaj facile lerni la belan lingvon, ĉu ne? ... Sed mi pensas, ke Interreto estas mirinda ilo por divastigi esperanton! Ĉu ni devus perdi niajn animojn, por vidi "Koka Kola" aŭ alian reklamon esperante??? Sed mi forte esperas, ke eo estu almenaŭ eŭropa lingvo... akceptita de la Eŭropa Unio!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Mondocivitano replies:
Kara Mike59 vi pravas! Mi jam estas tre felicxa pro tiu oportuno, kiun ni havas cxi tie, unu parolante al la alia, en landoj malproksimaj, sed havante nian koron en la sama idealo kaj unu komprenante la alian pere de egala kaj komuna lingvo.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Mondocivitano edited this comment 9 months ago.
Mike59 says:
Mi samopinias, kara amiko! ... Dankon pro via komento ... sed bonvolu pardoni mian tre malfruan respondon!!! :-)
Posted 9 months ago. ( permalink )
Mondocivitano replies:
Mi kredas ankaux, ke esperanto estas la plej bona ilo por instrui alian lingvon. Mi kredas, pro gxia logikeco kaj reguleco, gxi helpas rapídigi la lernadon de la tria lingvo kiu oni lernos. Nun mi petas bonvolu pardoni mian tre malfruan respondon!!!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Assane Faye says:
Mi unue deziras al vi tre felicxan novan jaron.
Rilate nia internacia lingvo,mi pensas ke gxi generale estas konsiderita per la uzantoj kiel Hobio.Tiel,gxi ne povas interesi multajn personojn kiuj estas prizorgataj de vivkondicxoj.La alia problemo en Afriko kie mi logxas estas ke la nova teknologxio ne estas aksesebla per la granda parto de la populo.Tamen Esperanto restas la plej granda ilo de nia tempo por ligi la homojn!Amike!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Mondocivitano says:
Kara Assane Faye, mi dankas kaj mi profitas la oportunon por deziri felcxegan novjaron al vi kaj al viaj gekaruloj. Mi akordas kun vi pri teknologiakses-malfacilo de la plimulto de la personoj. Sed en la tempo Zammenhofa, malgraux la teknogio-manko kaj antauxjugxoj li heroe klopodis, por ke ni povos havi cxi tiu mirindajxon, kiu estas la transnacia lingvo esperanto je nuna tempo.Do, ni devos esti la novaj herooj de la novaj tempoj kaj "sucxi" teknogi-novajxojn por disdoni inter niaj samideanoj malpli favorataj. Tio estos nia moderna heroeco! Kaj danki je Dio, cxar la teknologio kaj esperanto kune ebligos ke ni parolu de unu kontinento al la alia, kvazaux vere najbaroj
Posted 9 months ago. ( permalink )
Mondocivitano edited this comment 9 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.