Konstruaĵo altiĝis,
sed personeco pli malaltiĝis;

ŝoseo larĝiĝis,
sed vidkampo pli mallarĝiĝis;

konsumo multiĝis,
sed plezuro pli malpliiĝis;

loĝejo grandiĝis,
sed familio pli etiĝis;

vivo oportuniĝis,
sed tempo pli mankas;

havaĵo kelkobliĝis,
sed kara valoro pli reduktiĝis;

edukiteco altiĝis,
sed komuna saĝo pli mankas;

scio multiĝis,
sed juĝpovo pli mankas;

fakuloj pliiĝis,
sed problemoj pli multiĝis;

medikamentoj multiĝis,
sed sano pli malboniĝis;

ni lernis kiel gajni monon,
sed ni forgesis kiel dividi ĝin;

averaĝa vivdaŭro longiĝis,
sed ni perdis kiel enmeti vivsignifon en tempon.

homoj vizitis la lunon,
sed pli malfaciliĝis transstratiĝi kaj renkonti najbaron;

ni antaŭeniras al la kosmo,
sed ni perdis la mondon de nia interno;

ni havas aerpurigilon,
sed animo pli malpuriĝis;

pecigi eblas atomon,
sed ne eblas rompi antaŭjuĝon;

libereco pliiĝis,
sed pasio pli malpliiĝis;

pri monda paco ni multe rakontas;
sed mensa paco pli reduktiĝis.

BAN Ki-moon,
Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj

* Tradukis Ĉojus