Novjara mesaĝo de la ĉefmajstro de ŭonbulismo

Vojoj havendaj por homo

Jam eklumiĝis la esperplena nova jaro.
Mi bondeziras, ke en ĉies estonteco estu tre abundaj la lumo kaj favoro de la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj, kaj estu larĝe malfermita la feliĉa mondo de reciproka vivigo kaj paco.
En la pasinta jaro la mondo travivis drastajn ŝanĝojn politike, ekonomie kaj socie, sed fine la homaro iras al unu mondo kaj direktiĝas al la vere civiliza mondo, kie harmoniias moralo kaj scienco. Ankaŭ nia eklezio prilaboras modifon de la eklezia statuto kaj futurorientitan reformon, kaj en ĉiu kampo kaj laikoj kaj pastroj sindone laboras por la centjara jubileo de ŭonbulismo. Precipe ĉi tiu jaro estas la centa jaro de la naskiĝo de la ĉefmajstrulo Desano. Dezirante ke ni pli diligente danku lin pro liaj bonfaroj, mi ŝatus celebri la novan jaron per lia instruo “Vojoj havendaj por homo: grandanimeco, profunda penso kaj kaŝita virto”.

La unua estas grandanimeco: kultivi vastan menson.
Tio estas fari en menso spacon por povi akcepti ĉiujn diferencojn de vivo, kiuj estas bono kaj malbono, noblo kaj malnoblo kaj tiel plu. Nur en malplena spaco dislokeblas necesaj aĵoj. Do ni malplenigu menson, kaj ni povos akiri pacon kaj trankvilon. Distancema kaj rezoluta sinteno fontas el vasta menso. Grandanima menso estas la trezoro de vivo.
Ni dediĉu nin al spirita kultivo por kultivi senzorgan menson kaj vastan menson. Ĉiuhore kaj ĉiumomente ni devas krei malplenan spacon en menso. Se menso havas spacon, naskiĝas saĝo kaj krepovo. Kvankam ni estas en malfavora situacio aŭ malsukcesas, elasteco naskiĝas en menso kaj ni povas tuj rehavigi al ni la originan menson. Grandanimeco estas ĝuste feliĉo kaj paco. Ankaŭ grandanimeco estas ĝuste budha menso kaj estas senlime vasta menso povanta brakumi la tutan mondon.

La dua estas profunda penso: disvolvi profundan saĝon.
En laboro ni vivas. En laboro nepre estas kaŝita la principo de kaŭzo-kondiĉo-efiko, tial ni devas trovi la kaŝitan principon, kaj nur tiam ni povas sukcesi. Ankaŭ ni devas observi la ĉirkaŭon, retrorigadi la pasintecon kaj antaŭvidi la estontecon. Tamen ni vidas nur la supraĵan aspekton kaj pensas mallonge. Mallonga kaj erara penso, kun kiu ni juĝas laŭ emocio kaj sekvas nur momentan oportunecon kaj tujan profiton, mem alportas malfeliĉon kaj kondukas nin al malluma kaj sufera vojo.
Se ni volas saĝiĝi, ni devas lerni. Se ni volas alproprigi lernaĵon, ni devas scipovi kontempladon kun demando. Ni devas ankoraŭ eksperimenti en la realo la solvon trovitan per kontemplado. Se ni ripetas ĉi tiun ordon de pensado, estiĝas la kapablo ĝuste distingi aferojn kaj principojn.
Se ni pensinte kaj pensinte atingas la konkludon, ke ni devos fari tiel, ni devas nepre trapasi la kontrolejon, kie ni inspektas, ĉu tio estas konforma al justeco, ĉu tio estas morala, kaj ĉu tio estas utila kaj al aliuloj kaj al ni mem. Nefiltrita penso ne povas fariĝi perfekta saĝo. Se ni profunde pensas, ni povas kompletigi luman saĝon kaj atingi grandan iluminiĝon. Tial profunda penso fariĝas la lanterno de granda iluminiĝo, kiu savas nin mem kaj la mondon.

La tria estas kaŝita virto: akumuli virtojn faratajn nerimarkate de aliuloj.
Tio estas montri varman koron al najbaroj. Tio estas dividi sian havaĵon, malfermi al malfeliĉuloj la estontecon kaj instrui predikon de sanktulo. Tio estas akompani kaj konsoli soleculon. Iu ajn havas sian propraĵon por helpi aliulojn. Korpo, posedaĵo, scio, varma koro kaj aliaj estas ĝuste propraĵo por helpi kaj subteni aliulojn. Bonfari al aliuloj kiel plezura kaj valora ago estas ĝuste ago por plibonigi nin mem. Homo, kiu ĉiam nur donas al ĉiuj vivuloj, estas ĝuste sanktulo. Mi deziras, ke ni ĉiuj similiĝu al la vivo de sanktulo.
Donanto fariĝas ricevanto kaj ricevanto fariĝas donanto; kaŝitaĵo aperas kaj aperaĵo kaŝiĝas; tio estas la vero de kaŭzo kaj efiko. Ni devas kultivi tian superegan virton, ke ni eĉ ne fieras pri nia bonfaro al aliuloj. Tio estas la amo, kompato kaj bonvolo de sanktulo. Tia vivo estas la vojo al nia sanktuliĝo kaj al eterna bonfarto.
Mi bondeziras, ke en la nova jaro ĉiuj ni fariĝu vivaj budhoj, kiuj grandanime rigardas sin mem kaj la mondon, profunde pensas aferojn kaj principojn kaj faras superegan virton, kaj ĉiuj ni fariĝu mastroj, kiuj kondukas ĉiujn vivulojn el la ondplena sufermaro al la senlime vasta paradizo.

Novjaran matenon en la 99a ŭonbulana jaro (2014)
Gjongsan,
ĉefmajstro de ŭonbulismo

* Tradukis CHOE Taesok