Mi provis traduki la Koran Sutron en Esperanton.

La Kora Sutro

Avalokiteŝvaro, sekvante profundan saĝperfektecon, klarvidis ĉiujn kvin agregaĵojn malplenaj kaj transiris ĉiujn ajn suferojn.

Ho Ŝariputro! formo ne malsamas ol malpleno, malpleno ne malsamas ol formo, tial formo estas malpleno, malpleno estas formo. Tiel same estas por sento, percepto, intenco, konscio.

Ho Ŝariputro! ĉi ĉio ja havas malplenan aspekton kaj do nek estiĝas nek ĉesas, nek aĉas nek puras, nek kreskas nek malkreskas.

Tial, en malpleno estas nek formo, nek sento, percepto, intenco, konscio; nek okulo, orelo, nazo, lango, korpo, menso, nek koloro, sono, odoro, gusto, tuŝo, ideo; nek okula elemento, nek ĝis menskonscia elemento; nek nescio, nek la ĉeso de nescio, nek ĝis maljuniĝo-morto kaj la ĉeso de maljuniĝo-morto; nek sufero, origino, ĉeso kaj vojo, nek saĝo, nek atingo.

Estas ja nenio por atingi, tial bodisatvo sin apogas sur saĝperfekteco; do menso ne havas malhelpon kaj estas nenia malhelpo, tial estas nenia timo; li foriras de konfuzita sonĝo kaj atingas kompletan nirvanon.

Ĉiuj budhoj en la tri mondoj sin apogas sur saĝperfekteco kaj tial atingas la plejan perfektan iluminiĝon.

Tial, saĝperfekteco estas granda dia mantro, granda luma mantro, superega mantro, senkompara mantro; ĝi povas forigi do ĉiujn suferojn; ĝi estas tutvera, nefalsa.

Tial, mi diros la mantron de saĝperfekteco. Se diri nune, ĝi estas jene: “Gate gate paragate parasamgate bodhi svaha (Iru, iru, transen iru, transen foriru, bodiradiku).”