De maro al knabo (korea poemo)

verkis CHOE Namseon
tradukis CHOE Taesok

1
Ĉol……lsok ĉo……lsok ĉok ŝŭa……a*.
Mi batas, disrompas kaj fordetruas.
Alta monto kiel Taj**, roko kiel la tuta domo,
kio do ĉi tio, kio ĉi tio?
Demandante tondre, ĉu la fortegon mian scias vi aŭ ne,
mi batas, disrompas kaj fordetruas.
Ĉo……lsok ĉo……lsok ĉok tjurrung kŭak.

2
Ĉo……lsok ĉo……lsok ĉok ŝŭa……a.
Mi tute ne havas timon pri ajno.
Kiu havas plej grandajn forton kaj regpotencon sur tero,
ne povas moviĝi eĉ li antaŭ mi.
Sian forton ne povas al mi uzi eĉ la aĵo plej granda.
Ja al mi, ja al mi, ĝuste antaŭ mi.
Ĉo……lsok ĉo……lsok ĉok tjurrung kŭak.

3
Ĉo……lsok ĉo……lsok ĉok ŝŭa……a.
Se ulo neriverencinta al mi
ĝis nun estas ankoraŭ, anonciĝu kaj alrigardu.
Qin Shi Huang***, Napaljun****, ĉu li estas vi?
Kiu, kiu, kiu do? Submetiĝos certe ankaŭ vi al mi.
Se estas konkurul’ kun mi, tuj venu.
Ĉo……lsok ĉo……lsok ĉok tjurrung kŭak.

4
Ĉo……lsok ĉo……lsok ĉok ŝŭa……a.
Kiu kun apogo sur montangulet’,
aŭ kun milegrajno da insulo kaj manplato da ter’
ene de l’ loko sin ŝajnigas grava
kaj fiere sin sola konsideras tre sankta,
venu li ĉi tien kaj min rigardu.
Ĉo……lsok ĉo……lsok ĉok tjurrung kŭak.

5
Ĉo……lsok ĉo……lsok ĉok ŝŭa……a.
Jen estas unu por mia parulo —
tiu blua ĉiel’ pro granda, longa kaj vasta kovro.
Ĝi estas sendube sama kiel ni.
Disputeto, batalo, ĉiuspeca malpuraĵo ne estas
samkiel tiu hom’ en tiu mondo.
Ĉo……lsok ĉo……lsok ĉok tjurrung kŭak.

6
Ĉo……lsok ĉo……lsok ĉok ŝŭa……a.
Malamas mi tiujn mondon kaj homon,
tamen estas el ili sola aĵo aminda por mi:
kuraĝa kaj pura knabaro juna
belkondute tre ĉarme venas kaj sin premas sur mian sinon.
Tuj venu, kaj kisos mi vin, knabaron.
Ĉo……lsok ĉo……lsok ĉok tjurrung kŭak.

* Korea onomatopeo, imitanta plaŭdon.
** Monto troviĝanta en la ĉina provinco Shandong.
*** Fondinto de la ĉina dinastio Qin.
**** Napoleono.

CHOE Namseon (1890-1957):
historiisto, poeto, eldonisto, gvida membro de la korean sendependiĝa movado. Naskiĝis en Seulo. Deputis kiel poeto, publikigante la poemon en la magazino , kiun li fondis en 1908. La poemo estas unu el la reprezentantaj novstilaj poemoj en tiu tempo.