La Festivalo de la Tero, kiu okazas ĉiujare dum la monato Junio (ĉijare 16 / 22 junio) en 20 landoj de la kvin kontinentoj, uzas Esperanton kiel lingvo de sia Himno.
Jen la teksto de la Himno:
Am' , glor' , pac' kaj ĝoj'
en niaj anim' kaj kor'
la birdoj de l' feliĉ
alportos la esper'
de mond' pli bona
sur la Ter'
Pluvo de steloj en la ĉiel'
eterna rigardo
la kant' de l' harmoni'
rideto al la viv'
la man' de infan'
pura kaj senkulpa
Verec'
Unuec'
Liberec'
Am' , glor' , pac' kaj ĝoj'
en niaj anim' kaj kor'
la birdoj de l' feliĉ'
alportos la esper'
de mond' pli bona
sur la Ter'
De la reĝlando de lum'
rebril' de l' Univers'
la kolombo de la pac'
ekflugos al la ĉielo
kie am' estas leĝ'
estas por morgaŭ
la branĉet'
d' olivuj'
Liberec'
Paradizo sur la Ter'
la glor' por l' Univers'
Ammesaĝo por niaj infan'
Esperemo
Send a message
Search for members
Dorota says:
Julio Herreropro says:
Vi povas ankau auskulti tiun Himnon che la Ludlisto en mia blogo.
Koran saluton
César Dorneles says:
Julio Herreropro says:
Unuafoje mi trovis ĝin hazarde, vizitante priekologiajn retpaĝojn kaj alveninte al la retpaĝo de la Festivalo de la Tero, aŭtomate estis aŭskultebla la himno en Esperanto (nur en Esperanto). Mi sendis tian novaĵon al la retlisto de Iberia Esperantistaro kaj iom poste ni sciiĝis pri la teksto de la himno kaj la kantado far la infana koruso "Les Petits Ĉanteŭrs de Meaux" en videofilmeto aperanta ĉe YouTube. Poste, iu samlistano de Iberia Esperantistaro faciligis al ni la partituron de la himno (kiun mi ĵus metis en miajn dokumentojn, por la okazo).
Mi ne konas la procedojn kiamaniere oni alvenis al la elekto de Esperanto por la himno. Verŝajne, francaj esperantistoj eble havis ĉeeston aŭ instigon al tiu projekto, ĉar la ĉefa kunordiganto de la Festivalo estas la franca Asocio Terralliance kaj la koruso kantanta estas franca. Ĉe la partituro aperas la nomoj de Angelo Armani kaj Dave Horrow kiel komponistoj de la teksto kaj muziko, kun eldono 2006 ĉe Honey B.
Eble iu franca ipernitiano povos esplori iom pli detale; la ĉefa retpaĝo estas franclingva www.festivaldelaterre.org kaj oni povas peti informojn de info@festivaldelaterre.org
(pri la Festivalo vi povas legi portugallingve klakante sur "Festival dans le monde" en la menciita retpaĝo).
Amikan saluton.
César Dorneles says:
Alain Collignon says:
Julio Herreropro says:
Jen rekta ligilo por elŝuti la himnon:
www.festivaldelaterre.org/mp3ecoute/hymne.mp3
Vi povas ankaŭ spekti la videon kie la koruso Le petits Ĉanteurs de Meau kantas la himnon:
es.youtube.com/watch?v=RR94x-KMeuA
La partituron vi povas vidi en miaj dokumentoj, en ĉi tiu blogo.
Amike salutas vin
Julio Herrero edited this comment 18 months ago.
Alain Collignon says:
Julio Herreropro says:
En Malago estas du kafejoj: Kafejo Esperanto kaj Kafejo Esperanto II.
Ambaŭ troviĝas en la strato Esperanto.
Amike,
Julio
Fernando Maia Jr. says: