About this blog

  • 3 posts
  • 2 780 visits
May 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

May 9, 2008

Peto al germanparolantoj

La Direktorino de germanlingva perioda publikaĵo, distribuata inter  germanoj rezidantaj en la t.n. Marbordo de la Suno (Costa del Sol), Malago, deziras publikigi ampleksan raportaĵon pri Esperanto en la ĵurnalo de la 22a de majo.
Ŝia intenco estas informi pri Esperanto ĝenerale, kun speciala atento al ĝia historio, la 100 jaroj de UEA kaj 2008, Internacia Jaro de la Lingvoj.
Krom intervjuo farota al mi (hispanlingve) la merkredon 14an majo, mi proponis kaj ŝi akceptis ke germanaj geesperantistoj, por richigi la raportajhon, kunlaboru per la sendo de tiaj informoj germanlingve. Limdato estas la 20a de majo, sed prefere sendi kontribuaĵojn inter la tagoj 12/16 majo.
Se iu(j) el vi povas/pretas kunlabori tiucele, bonvolu informi min. La venontan lundon 12an mi sciigos vin pri la nomo de la ĵurnalo kaj  poŝta kaj ret-adresoj kien sendi la informojn. 
Published at 22:47 ( 5 comments / 1101 visits )
This post is public

March 14, 2008

Himno de la Tero

La Festivalo de la Tero, kiu okazas ĉiujare dum la monato Junio (ĉijare 16 / 22 junio) en 20 landoj de la kvin kontinentoj, uzas Esperanton kiel lingvo de sia Himno.

Jen la teksto de la Himno:

Am' , glor' , pac' kaj ĝoj'

en niaj anim' kaj kor'

la birdoj de l' feliĉ

alportos la esper'

de mond' pli bona

sur la Ter'

Pluvo de steloj en la ĉiel'

eterna rigardo

la kant' de l' harmoni'

rideto al la viv'

la man' de infan'

pura kaj senkulpa

Verec'

Unuec'

Liberec'

Am' , glor' , pac' kaj ĝoj'

en niaj anim' kaj kor'

la birdoj de l' feliĉ'

alportos la esper'

de mond' pli bona

sur la Ter'

De la reĝlando de lum'

rebril' de l' Univers'

la kolombo de la pac'

ekflugos al la ĉielo

kie am' estas leĝ'

estas por morgaŭ

la branĉet'

d' olivuj'

Liberec'

Paradizo sur la Ter'

la glor' por l' Univers'

Ammesaĝo por niaj infan'

Esperemo

Published at 17:59 ( 10 comments / 691 visits )
This post is public

March 10, 2008

La unua ZEO: Ŝipo Esperanto

Lau ĉiuj analoj kaj kiel mencias la libro "Monumente pri Esperanto", de Hugo Rollinger (UEA 1997), la unua ZEO (Zamenhof/Esperanto-Objekto) aperis en 1896, do naŭ jarojn post la apero de Esperanto. Tiu unua objekto nomita per la nomo de la internacia lingvo Esperanto estis ŝipo. Sur paĝoj 80-82 de la menciita libro, legeblas ke la Navigacia Matrikulo, la oficiala dokumento por identigo de la ŝipo, estis eldonita en Malago (Hispanio).

Ĉar esperantisto loĝanta en Malago kaj laboranta en ties haveno, mi petis kaj ricevis de la Havena Autoritato oficialan kopion de la enregistro de la ŝipo Esperanto en Malago, kie aperas la ĉefaj aspektoj de la ŝipvivo ekde la enregistro ĝis la dronigo en Las Palmas (Kanariaj Insuloj) 1969/1970.

Leginte la unuan enskribon sur la registro, mi povas konstati ke:

 1) La konstrujaro (1896) kaj teknikaj datumoj de la ŝipo koincidas kun tiuj menciitaj de la libro "Monumente pri Esperanto".
2) Ke la ŝipo estis konstruita (1896) en la nederlanda haveno Leiderdorp, kun nederlanda flago.
3) Ke la enregistro de la ŝipo Esperanto en Malago estis la 19 de novembro 1919.
4) Ke la nomo Esperanto ne ŝanĝiĝis ekde ĝia enregistro 1919 ĝis ĝia malpero 1969/1970.


Laŭ tio, mi havas kelkajn dubojn:
1) Ĉu la nomo Esperanto estis jam donita dum la konstruo en Nederlando? (en la registro aperas blanke la antaŭa nomo; tamen kiel antaŭa flago aperas la nederlanda).
2)  Ĉu la posedanto kiu aperas ĉe la registro aĉetis la ŝipon al antaŭa(j) posedinto(j) ankaŭ en Malago? Kiam kaj kiu(j) aĉetis unue la ŝipon en Malago?


Laŭ mia impreso, la posedanto kiu aperas en la unua enskribo de la registro 1919 aĉetis la ŝipon por destini ĝin al vojaĝoj inter kanariaj insuloj (notu ke la ŝipo ricevis la distintivan signalon de la Maraj Aŭtoritatoj en Malago la 10an decembro 1919 kaj la kanaria ĵurnalo raportis en 1920 pri la enveno de la ŝipo Esperanto en Santa Cruz de Tenerife, kio estas kutima raporto por la unua vojaĝo de ia ŝipo).

Se la ŝipo enregistriĝis per la nomo esperanto en Nederlando 1896, la ŝipo estus la unua ZEO sed la Navigacia Matrikulo ne estus Malago.
Se la ŝipo, dum difinita tempo, havis alian nomon kaj la nomo Esperanto estis decidita en Malago, sed en 1919, eble la ŝipo Esperanto ne estus la unua ZEO.

Pri la dronigo de la ŝipo en la haveno Las Palmas (1966, laŭ kanariaj esperantistoj) la lasta enskribo sur la enregistro mencias ke la dronigo komencis post la aprobo de la Aŭtoritatuloj la 4an decembro 1968 kaj la proceduroj de dronigo estis informitaj de la Kanariaj Aŭtoritatoj la 20an marto 1970.

Mi intencas daŭrigi esplorojn kiuj ebligus min pli precize konfirmi ĉu la ŝipo Esperanto estas la unua ZEO, aŭ ne.

Published at 12:13 ( 0 comments / 302 visits )
This post is public


( 3 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Julio Herrero

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...