Mi skribas ĉi tiun artikoleton je la nula horo kaj kvardek minutoj. (Sed, kial do oni ne diras "du triono" anstataŭ kvardek minutoj?) Ĉe mi jam estas sabato (Jes, mi loĝas en via estonteco.), la dek sesa tago de la dua monato (Februaro) en la jaro du mil ok.
Antaŭhieraŭa frumatene, mi partoprenis lecionon por komencantoj en DV, kaj mi relernis kiel oni montras horon kaj aliaj. (Dankon, Bea.)
Mi konfesos... ke... por mi legi horon kaj ciferojn Espernate estas tre malfacila. Tial ĝis nun mi ĉiam legis ciferojn jepane, kaj mi ĉiam montris nombrojn cifere... Sed mi decidis ke de nun mi ne uzos cifelojn por skribi nombrojn kaj montri horon.
Send a message
Search for members
Bea Allée says:
Bona metodo por trejniĝi pri numeroj estas laŭtvoĉa legado kiam oni veturas aŭte: numeroj troveblas sur aŭtaj numerŝildoj, distancindikiloj, rapidlimigaj ŝildoj, ktp.
Ĉar vi loĝas en Tokio, eble aŭton vi malmulte uzas, sed numerojn vi certe ankaŭ trovos surstrate kaj enmetroe - pri enkapa aŭ laŭtvoĉa legado, kvankam tia lasta estas preferinda, decidu vi mem!
Amike,
Bea
Bonulo says:
Bonulo edited this comment 7 months ago.
Anĝela KANTO says:
Ĉu vi legis la Umberto Ecco-an libron titolita " L'isola del giorno prima " (la malsekvanta taga insulo). Eble eĉ ekzistas tiu libro esperante ĉar Ecco-o estas samideano del Esperanto. Temas pri la datŝanĝa linio. Mi ne certas mi komprenis plene tiun libron (tradukon en la francan), sed mi ŝatis legi ĝin (belaj imagoj igis en mian nekulturan cerbon).
Mi iras liton nun : unu ŝafo, du ŝafoj, tri ŝafoj, sekvu Bonulo... 4 5 6 7 8 9 10 11...
Mirabelinka says:
Bonulo says:
Mirabelinka says:
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Cezar /Kaiser pro says: