Bonulo Published on November 20, 2008
by Bonulo

Bonulo's blog

Browse posts
La Movada Foiro ankaŭ en DV
Posted on July 21, 2009
2 comments (latest 5 months ago)
Esperantujo en Dua Vivo
Posted on January 16, 2009
5 comments (latest 8 months ago)
Feliĉan novjaron!!
Posted on December 31, 2008
Ni japanoj neniam manĝas krudan fiŝon!
16 comments (latest 12 months ago)
Ne forgesu akuzativon!
Posted on October 18, 2008
5 comments (latest 13 months ago)
Kion vi nun faras?
Posted on September 4, 2008
5 comments (latest 15 months ago)
Kial mi malofte vizitas ipernity.
Posted on August 27, 2008
3 comments (latest 15 months ago)
Verda Babilejo en DV
Posted on June 8, 2008
11 comments (latest 17 months ago)
Naŭ miliardoj okcent sepdek ses milionoj kvincent kvardek tri mil ducent dek
Posted on February 15, 2008
10 comments (latest 13 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 851 times

Ni japanoj neniam manĝas krudan fiŝon!

Thursday November 20, 2008 at 12:39AM

Lastatempe mi ekhavis dubon pri uzado de vorto "kruda".
Mi kontrolis pri la vorto, kaj eksciis ke ni japanoj neniam manĝas krudan fiŝon.

Ni neniam manĝas krudan fiŝon

16 Comments / add your comment?

Fernando Maia Jr. says:
Nu... Por ni krudaj okcidentanoj vi manĝas krudajn fiŝojn (kruda en la era senco "nekuirita"). Sed mi ne volas diskuteti tion: mi komprenis, ke vi atentigis al la arto manĝon prepari japana.

Mi ne dubas: mi manĝas ĉiutage saŝimion kaj suŝion kaj temakojn kaj tiel plu, tiel plu, tiel plu. Kaj ĉiutage per haŝio. Mi ne lacas - kaj vi kulpas, ke mi malfacile fariĝos iam vegetarano, ĉar kvazaŭ ne eblas preterlasi la "krudajn" fiŝojn! :-)
Posted 13 months ago. ( permalink )
Bonulo replies:
Ĉu vere? Ĉu vi ĉiutage manĝas saŝimion kaj suŝion kaj temaki-suŝion kaj tiel plu? Kaj ĉiutage per haŝioj? (Kiam ni japanoj manĝas suŝion aŭ temaki-suŝion, ni ne uzas manĝbastonetojn. Ĝenerale ni manĝas ilin mane.)

Ankaŭ mi ŝatas manĝi nekuiritajn fiŝojn, sed bedaŭrinde mi malofte manĝas ilin... Hehe, vi estas pli japana ol mi.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Kara, estas preskaŭ nekompreneble, sed mi simple amegas japanajn manĝaĵojn! :-) Ne eblas ekspliki.

Kiam mi povas, mi elektas la japanan. Nuntempe mi loĝas en Rio-de-Ĵanejro kaj ĉi tie la japana estas sufiĉe komuna en niaj restoracioj. Feliĉe, proksime de mia nuna laborejo, estas sufiĉe da restoracioj, kiuj havas japanan sekcion. Kia feliĉo! :-)

Ĉi tie en Brazilo ni evitegas manĝi rekte mane, do tio konsekvence influas nin, kiam ni manĝas la japanan. Sed ni ankaŭ ĉiam manĝas temakojn ("konuso") mane (kiun esperantigon vi preferas: ĉu temako aŭ temakio? Vian preferon mi uzos de nun). Suŝiojn ni neniam manĝas mane! Sed mi jam legis, ke vi faras tion. :-)

Uasabio (aŭ eble vasabio), mmm, kia dia kreitaĵo - ne eblas manki! Kaj sunomono!... Ho, Dio, dankon por inventi la kukumojn! :-) Mi nur ne manĝas polpojn nek ties kuzojn. Nu, mi simple ne ŝatas, ke ili mortas, por ke ni ilin manĝi (kaj mi ŝatas polpojn; ili estas tre iteligentaj por esti manĝataj). :-P Nu, mi havas ian vegetaranan venon en mia animo (mi same havas hipokritan venon, tial mi preĝas ĉiutage al la Dio de la salmoj por pardonpeti, ke mi manĝas ilin nesane kontente! :-P).

Nu, iam mi komprenos min mem. Sed io estas fakto: vivu Nipono! ;-)
Posted 13 months ago. ( permalink )
Bonulo replies:
Hehe, vi vere ŝatas manĝi japanajn manĝaĵojn. :-)

Ĉe ni ĝi nomiĝas "temeki-zuŝi (suŝi)". Tial mi pensas ke "temaki-o" estas pli bona ol "temako". Sed mi ne certas pri tio, ĉar hodiaŭ mi trovis vorton "saŝimo" en mia vortaro, ne saŝimi-on.

Dankon pro via interesa komento.
Bongustan japanan manĝaĵon! Kaj ne forgesu vasabion!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Mielo says:
Nu, mi kopias mian mesaĝon ankaŭ ĉi tien :-)

Mi komprenas, ke vi parolas pri diferencoj de esprimoj de la vortoj. La la esenco estas tio, ke vi manĝas ne kuiritan fiŝon. Ankaŭ en la hungara lingvo estas sama vorto, kio esprimas la nekuiritajn kaj la krudajn, neprilaboritajn aĵojn. Sed kiam vi uzas la verbon "manĝi" ĉiuj scias pri kio vi pensas.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Bonulo replies:
Dank' al via komento mi eksciis ke la vorto "kuiri" signifas ke prepari nutraĵon, elmetante ĝin al varmego por igi ĝin manĝebla. Dankon!! Mi nun trankvile povas manĝi nekuiritajn fiŝojn!! :-)
Posted 13 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Bonulo !!! Ne estu malica !! :-) Plie manĝu krudan fiŝon :-)
Posted 13 months ago. ( permalink )
Bonulo replies:
Ne, mi neniam manĝis krudan fiŝon.
Mi ŝatas manĝi saŝimitan fiŝon!! :-)

Ĉu vi neniam manĝi saŝimitan fiŝon? Mi iam aŭdis ke ankaŭ nederlandanoj ofte manĝas saŝimitan klupeon, kaj en Nederlando oni facile povas trovi vendejeton kie oni povas manĝi saŝimitan klupeon kun citrono-suko. Ĉu ankaŭ en via lando troviĝas simila manĝaĵo?
Posted 13 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Unue mi devus scii kia estas la sasyimita fiŝo :-)
Posted 13 months ago. ( permalink )
Bonulo replies:
Legu jenan artikolon de mia blogo.
bonulo.wordpress.com/2008/11/21/kuiri
Posted 13 months ago. ( permalink / translate )
Tjeri says:
Ni, francoj, manĝas ostrojn, ja krudajn!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Bonulo replies:
Ankaŭ ni japanoj manĝas krudajn ostrojn, sed mi neniam manĝis ilin. :-)
Posted 12 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Jes Bonulo pravas! Fernando ne bone komprenas, kio estas kruda fiŝo! Imagu, kiam oni fiŝkaptis fiŝon( en la nipona "Sakana" , ne Brazila "Sacana") , ni tuj ne manĝas. Do tuj fiŝkaptitaj fisoj estas krudaj fiŝoj... sed poste ni devas forpreni ne-manĝeblajn partojn k oni devas farigi ĝin kiel "Saŝmi"-n. K ne-niponanoj, imagu, niaj fiŝmanĝaĵoj estas artefaritaj! Miaj eŭropanoj ne amas niponajn manĝaĵojn, sed ili ĉiam diras, ke Niponaj fiŝmanĝaĵoj estas artefaritaj! Eĉ Nederlandanoj devas meti specialajn vinagrojn por manĝi fiŝojn, ne kuiritajn..... Tute ne estas "Kruda fiŝo"!!!!!!!!!!!! Ĉiuj eskterlandaj esp-istoj miskomprenas!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Kiam vi aŭ fiŝkaptistoj kaptis fiŝojn, jes, en tiu kazo estas krudaj fiŝoj, sed oni ne tuj povas manĝi ĝin! Ĉiuj ne miskomprenu, fiŝoj ne estas tiel kiel tuj manĝeblaj legomoj!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Faro, mi tute bone komprenas. :-) Mi komprenas, ke la fiŝojn oni preparas antaŭ ol manĝi. Do ili ne estas krudaj tiusence, ĉar estas arto malantaŭ la preparo. Sed kruda ankaŭ estas sinonimo de nekuirita. Do - ĉefe okcidente, kie oni kuiras preskaŭ ĉion - oni kutime diras, ke tiuj fiŝoj estas krudaj (nekuiritaj). Sed ni mem, okcidentanoj, trovas tre delikata la japanan kuirarton.

Ĉi-semajne mem, dum promenado, mi prirakontis al amiko la artikolon de Bonulo, dirante, ke li asertis, ke japanoj ne manĝas krudan fiŝon, sed ververe nekuiritan. Li trovis tre interesan tiun aserton, ĉar ni manĝas kune preskaŭ ĉiam (ve, nur num mi konsciiĝis pri tio! Ni ja mantene, tage, kaj vespere manĝas kune preskaŭ ĉiun tagon) kaj oftege japanan manĝaĵon.

Do ni bone komprenas la aferon, sed iom krude kaj proprakulture diras, ke la fiŝoj estas krudaj. :-)
Posted 12 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Dankon Fernando! Mi ne "Sacana"-as al vi! Vi komprenas la sencon en la brazila portugala! rsrsrsrs
Eble estus pli bone, ke vi demandu al nederlandanoj, ĉu ili manĝas krudajn haringojn??? Mi vere estas scivolema pri tio... ĉar en la fiŝaĵo jam estas gusto de vinagro... sed ne kuirita..... Ĉar ni vere esp-istoj bezonas logikajn vortojn por esprimi verajn kulturojn k kutimojn! Fortan brakumon!
Posted 12 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...