kiel bunta papilio kiu forlasas

iluziita sian kokonon

en perfekta metamorfozo,

lasante malantaŭe sian surteran vivon

serĉante esperigan ĉielon por montri al la mondo,

fiera,

sian unumomentan ĉiopovan belecon

efemeran,

eternigante en mallonga epizodo

la profundan misteron de la vivo

kaj la morto,

ni alvenas ĉiujare, en la antaŭtago de la festo,

kiun jam anoncas la dolĉacida dueto

konsistigita per fluto kaj tambureto

al l´ lumo kaj la nokto

al la amiko kaj folkloro

en ununura kaj sinteza momento

de ĝojanta beleco kaj plezuro