LA NEEVITEBLA DEKADENCO DE LA

HISPANA MONARKIO

Higinio Polo

Originale hispanlingve publikigita en "Rebelión"

Post la incidentoj de la deksepa iberamerika pint-kunveno, la komplezema hispana ĵurnalaro rapidis fokusigi la respondecon pro la kverelo inter la reprezentantoj de Hispanio kaj Venezuelo sur la vortoj de la venezuela Prezidento, traktante supraĵe la senbrilan kaj malĝentilan rolon de Juan Carlos de Borbón. Ĉiuj hispanaj kortegaj ĵurnaloj fermis vicojn por defendi la reĝon, konsiderante la eldonistoj de El País ke Juan Carlos de Borbón "ludis sian rolon", kvankam ili kontraŭdiris sin poste montrante sian zorgon pri la sinsekvaj incidentoj ĉefrolitaj de la reĝo, montrante sian deziron pri tio ke "la reĝo ne devus esti plu en la unua politika plano".

Tamen, malgraŭ la insisto de tiu kortega ĵurnalaro, por Hispanio tio plej grava ne estis la akuzoj de la venezuela prezidento Chávez al la hispana eksprezidento José María Aznar. Tio kio devus pripensigi la civitanojn estas la fortaj akuzoj faritaj de la reprezentantoj de kelkaj landoj al hispanaj firmaoj kaj al konkretaj kondutoj de la hispana diplomatio. Ĉar estas pruvite ke la hispana ambasadorejo en Karakaso ricevis, en 2002, precizan instrukcion de la prezidento Aznar por subteni la puĉon en Venezuelo, kun la kompliceco de Vaŝingtono. Tio kio devus zorgigi en Hispanio estas la vortoj de Daniel Ortega, kiu akuzis la hispanan diplomation pri interveno en la balotaj procezoj en Nikaragvo kaj pri kunlaborado kun la tiulanda dekstrularo por eviti la balotan venkon de la Sandinisma Fronto. Kaj ankaŭ devus zorgigi la denuncoj kontraŭ Unión Fenosa, akuzita pro la utiligado de gangsteraj rimedoj en Latinameriko. Kaj devus zorgigi la fakto ke la prezidento Néstor Kirchner kritikis tre forte la senresponsan konduton de la hispanaj firmaoj en Argentino. Ĉar tio grava de la kverelo de Santiago de Chile estas ke ĝi montras progresivan distancigon inter grava parto de Latinameriko kaj Hispanio, pro la avideco kaj ŝtelemo de la hispanaj firmaoj. Sed ĉio ĉi estis traktita nur supraĵe de la hispana ĵurnalaro ĝis nun.

La rapida kompilado farita en Hispanio, en kelkaj televid-ĉenoj, unigante arbitre kelkajn intervenojn de Chávez kun la intenco prezenti lin kiel disputeman gvidanton, kolizias kun la ekstrema afableco per kiu oni traktas aliajn prezidentojn, komencante per Bush kaj finante per José María Aznar. Tiu hispana ĵurnalaro, kiu skandaliĝas pro la akuzo de "faŝisto" ĵetita de Chávez kontraŭ Aznar, ne respondis sammaniere kiam li insultis al Chávez, kiel memorigis en la ĉilia pinto la kuba vicprezidento Carlos Lage. Aznar nomis Chávez "novan diktatoron", parolis pri supozata "reveno al naziismo", denuncis la "grandegan danĝeron por Latinameriko" kiun konsistigas Venezuelo, akuzis la venezuelan prezidenton pri tio ke li estas defendanto de la "ekspluatado, la tiranio kaj la malriĉigo", inter multaj aliaj similaj esprimoj. Aznar, krome, subtenis puĉon por renversi al Chávez kaj instali militisman diktaturon. Antaŭ ĉio ĉi, kiel esperas la hispana ĵurnalaro ke la venezuela prezidento kvalifiku al Aznar?

Tiu estis la realo en Santiago de Chile, kaj, antaŭ ĝi, Juan Carlos de Borbón provis silenti al Chávez. Kial ofendiĝis Juan Carlos de Borbón antaŭ la kritikoj de Chávez al Aznar? Kiel kredas la reĝo ke devas esti kvalifikita eksprezidanto subteninta puĉon por detrui la demokratiajn instituciojn de Venezuelo? Kial li konsideris kiel atakon la priskribon pri la hontiga konduto de la hispanaj multnaciaj firmaoj en Latinameriko, denuncita ne nur de Chávez sed ankaŭ de Correa, la prezidento de Ekvadoro, de la nikaragvano Ortega kaj la bolivia Morales, eĉ de prezidento tiom modera kiel la argentino Kirchner?

Ĉar tio plej grava de la sceno de Santiago ne estis la lingvaĵo pli aŭ malpli diplomatia de la partoprenantoj en la kunveno, nek la pasio aŭ la kvalifikoj utiligitaj, eĉ se ili resonas nun en kunvenoj kiuj ofte okazis sub montaroj de vortoj plenaj je vakua retoriko, kaj inter la gratuloj, mankisadoj kaj flataĵoj de kiuj estas ŝatanto Juan Carlos de Borbón, alkutimiĝanta al tio ke en Hispanio ĉiuj pravigas liajn vortojn. Tio vere grava estas la distanco, kiu grandiĝas, inter Latinameriko celanta per justeco superi la malriĉecon kaj firmaoj kondutantaj, kiel faris la reĝo, per manieroj de drinkeja bravulaĉo.

Kia kredas Juan Carlos de Borbón sin por konduti tiel? Ĉu eble li kredas ke li havas aŭtoritaton sur la prezidentoj kaj popoloj de Latinameriko? Ĉu eble li kredis sian propran legendon, elpensitan de la nekvalifikebla Reĝa Domo kiu daŭre insistas pri la granda prestiĝo de Juan Carlos de Borbón? Unualoke, la hispana reĝo estis la sola ŝtatestro en la ĉilia pinto ne elektita de la popolo. Rodríguez Zapatero mem, kiu insistis pri la defendo de Aznar per la argumento ke li estis elektita demokratie, kontraŭdiris sin, ĉar apud li troviĝis Juan Carlos de Borbón pri kiu li ne povis diri la samon.

La furioza grimaco de Juan Carlos de Borbón provante silentigi la venezuelan prezidenton, uzurpante la rolojn de tiu prezidanta la kunsidon, respondante ŝoke, kaj forirante el la ĉambro per evidentaj malbonaj manieroj kaj sendiplomate ĝuste en la momento kiam oni kritikis la konduton de la hispanaj multnaciaj entreprenoj, montras la veran econ de tiu ĉi reĝo apartenanta al entreprenaj cirkloj financantaj al li hontigajn kapricojn. Alkutimiĝanta al laŭdoj, al la realigo de trivialaj ŝercoj, al la sengustaj komentoj, tiu "eminenta profesiulo", kiel difinas lin liaj flatantoj, montriĝis kiel individuo malbonmaniera, koleranta kiam oni denuncas la koruptajn praktikojn de la hispanaj firmaoj en Ameriko.

La nekompetenteco kaj malĝentileco montritaj de Juan Carlos de Borbón, kies vizaĝo post la incidento pruvis lian ĉagrenon, estas unu plia nekaŝebla honto, estas la trimila montro pri tio ke Hispanio ne plu povas elteni tian ŝtatestron, pri tio ke la hispanoj meritas havi respublikon forigante tiel la pezan heredon de la frankismo, altruditan al la civitanoj antaŭ tridek jaroj. Ĉar tiu konduto ne estas nova. Ĉu oni ne memoras la geston de la reĝo levigante fingron per malagrabla kaj insolenta maniero antaŭ la protesto de civitanoj en Eŭskio? Ĉu oni ne memoras liajn malĝentilaĵojn antaŭ la okazo de la oktobra parado? Tiu estas la hispana reĝo, komplezema kun la granda entrepreno, implikita en malklaraj negocoj certigantaj al li milionulajn enspezojn, malzorganta pri la realaj problemoj de la hispanoj, homo kiu dediĉas preskaŭ sian tutan tempon al privataj diboĉoj, nesentema al la koruptado gangrenanta Hispanion. Juan Carlos de Borbón, tiom komplezema kun Bush aŭ kun la reĝoj de ArabioMaroko, ne kapablas diri al la usona prezidento la plej minimuman vorton kontraŭ la agreso al Irako kaŭzanta cent-milojn da mortoj, sed perdas tamen sian rolon antaŭ bazita akuzo kontraŭ hispana eksprezidanto.

La pliplorinda kaj tristiga sceno reprezentita de la reĝo, perdante la kapon, estas plia pruvo pri tio ke Hispanio ne devas elteni plu monarkion kontraŭdemokratian kaj senutilan, kvankam la civitanoj de la lando ne devas honti ĉar Juan Carlos de Borbón ne reprezentas ilin. Tiuj kiuj igis de la flatado al la hispana reĝo apostolecon kaj negocon, pontifikigante pri la "pozitiva rolo" kiun Juan Carlos de Borbón ludas kiel reprezentanto de Hispanio, povas konstati hodiaŭ ke tiu reĝo apenaŭ utilas por alia afero ol la interŝanĝo de negravaj ŝercoj en kunvenoj kaj por vivtenigi sian tutan familion dank'al la publika budĝeto, kaj ke, krome, li kondutas kiel drinkeja larĝa-buŝulo. La tempoj ŝanĝiĝas ĉar, kvankam tion bedaŭru la eldonisto de El País, kiam rompiĝas ĉiuj muroj konstruitaj por pluvivigi la grandan mensogon de altrudita monarkio, ni spektas la neeviteblan dekadencon de Juan Carlos de Borbón kaj la anoncon de la tria hispana Respubliko.

Higinio Polo estas licenciulo en Geografio kaj Historio kaj doktoro pri nuntempa Historio en la Universitato de Barcelono. Li publikigis multnombrajn tekstojn kaj eseojn pri aferoj politikaj kaj kulturaj, kaj kunlaboras kutime kun medioj kiel la revuo El Viejo Topo, la ĵurnalo Mundo Obrero kaj la ttt-ejo Rebelión.