Dmitri Breĉalov Published on April 27, 2008
by Dmitri Breĉalov

Dmitri Breĉalov's blog

Browse posts
Mi ĉe Twitter
Posted on June 1st, 2008
7 comments (latest 3 months ago)
Mia nova retejo
Posted on May 18, 2008
3 comments (latest 6 months ago)
Padusa malvarmo
Posted on May 7, 2008
Emakso por komencantoj
Posted on May 5, 2008
2 comments (latest 6 months ago)
Kristo releviĝis!
19 comments (latest 7 months ago)
Ĉu translokiĝi?
Posted on April 21, 2008
9 comments (latest 7 months ago)
Jen la unua!
Posted on April 8, 2008
2 comments (latest 7 months ago)
Mi ĉe fotobankoj
Posted on April 3rd, 2008
4 comments (latest 7 months ago)
Sinkronigo de Gugla kalendaro kun poŝtelefono
Posted on March 5, 2008
2 comments (latest 8 months ago)

Keyword tags

Rusio
Pasko
Kristo
kristanismo
kutimoj

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + no Derivs
  1. 511 visits

Kristo releviĝis!

Sunday April 27, 2008 at 09:35PM

Tiu frazo aŭdiĝis hodiaŭ ĉie. Kaj kutima respondo, kvazaŭ pasvorto: “Vere releviĝis!”

Gaja festo venis - Hela Pasko! Kristo vere releviĝis kaj ĉiuj diras al ĉiu pasanto: “Krito releviĝis!” kaj ĉiu pasanto, eĉ ateistoj, kutime respondas: “Vere releviĝis!” Kaj ĉiuj tradicie kisas unu la aliajn.

Kaj ĉiuj manĝas kolorigitajn ovojn, babaon, antaŭ malprofanigitajn en preĝejo, paskon (manĝaĵon faritan el  kazeo, sukero, butero kaj sekvinberoj, samnoman kun la sankta festo mem).

Hela, Sankta Pasko venis en Rusio. Kristo releviĝis!

19 Comments / add your comment?

César Dorneles says:
Feliĉan Paskon al Rusio! Bone, ke la religiaj valoroj restu vivaj ĉie en la mondo.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
Dankon, César!
Jes, ili restas vivaj. :)
Posted 7 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Vere resurektis! Amike
Posted 7 months ago. ( permalink / translate )
Dmitri Breĉalov replies:
:)
Posted 7 months ago. ( permalink )
lodino-vanessapro says:
felicxan paskon !
cxi-ie estis antaux 40 tagoj. Nun Li iras al la cxielo.
brakume
vanessa
Posted 7 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
Dankon.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Via ortodoksa eklezio plu kateniĝas al la julia kalendaro, ĉu ne? ;-) Tial via pasko estas, ĉi-jare, unu monaton pli malfruan ol katolika.

Iel ajn, pasko signifas "festo", do mi deziras al vi grandan ĝuon kaj feliĉon dum viaj festoj!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
Nu, mi ne emas diskuti mankojn de diversaj kalendaroj, mi rimarku nur ke mi mem taksas julian kalendaron pli taŭgan por la eklezio kaj por ni, rusoj (ĉar ni, ekzemple, kutimas festi novan jaron dufoje: "laŭ nova stilo" kaj "laŭ malnova" - tio vere plaĉas al mi ;).
Do, dankon al vi. :)
Posted 7 months ago. ( permalink )
lodino-vanessapro replies:
Persone, mi opinias ke cxe ni estis TRO frue !! mi preferas vian kalendaron (kaj ankaux kiel vi faras la karesmon !) ^^ tio estas tute persona sento ;)
Posted 7 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
pardonu, kio estas "karesmo"?
Posted 7 months ago. ( permalink )
lodino-vanessapro replies:
Posted 7 months ago. ( permalink / translate )
Dmitri Breĉalov replies:
ah, dankon! :)
Posted 7 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Ankaŭ mi ne ŝatas diskuti pi *mankoj* de kalendaroj. Tamen mi volonte akceptus babiladon pri *diferencoj* inter kalendaroj. Tiu temo estas tre kara al mi!

Se diskuti, mi pli volonte engaĝiĝus en kial, kaj kiel, eklezioj plu regas civilan vivon, ĝuste pere de kalendaroj.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Brigitte Monfort says:
Bonege ! kara, Se vi sxatas Kristo-n, bonvolu, mi kore invitas vin legi miajn blogojn, mia cxefa afero estas Jesuo kaj Evangelio! kisoj, Brigitte Monfort.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
Dankon, Brigitte! Mi nepre legu vian blogon.
Posted 7 months ago. ( permalink / translate )
Jacek says:
Belega raporto, Dmitri... Gxojan Paskon por vi kaj por viaj karuloj... "Hristos voskrjesjen, Alleluja"
Posted 7 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
Dankon!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Josh says:
Ecx nun mi venas al vi malfrue, mi respondas kiel samkristiano "Li estas vere levigxis!"...Mi esperas ke la granda religioj de la oriento kaj la okcidento pacigas- katolikismo kaj ortodoksismo kiel ili aspekti kaj peni la veron.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
Fakte, mi opinias ke neniu neniam malfruas. Ĉio en la mondo okazas ĝustatempe (eĉ se ni mem taksas tion alie).
Mi ankaŭ esperas ke finfine ambaŭ branĉoj de Kristanismo pacigos.
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.