Dmitri Breĉalov Published on April 21, 08
by Dmitri Breĉalov

Dmitri Breĉalov's blog

Browse posts
Mia nova retejo
Posted on May 18, 08
3 comments (latest 4 months ago)
Padusa malvarmo
Posted on May 7, 08
Emakso por komencantoj
Posted on May 5, 08
2 comments (latest 5 months ago)
Kristo releviĝis!
Posted on April 27, 08
19 comments (latest 5 months ago)
Ĉu translokiĝi?
9 comments (latest 5 months ago)
Jen la unua!
Posted on April 8, 08
2 comments (latest 5 months ago)
Mi ĉe fotobankoj
Posted on April 3rd, 08
4 comments (latest 5 months ago)
Sinkronigo de Gugla kalendaro kun poŝtelefono
Posted on March 5, 08
2 comments (latest 7 months ago)
Mia nova retejeto
Posted on March 2nd, 08
2 comments (latest 7 months ago)

Keyword tags

wordpress
blogo

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + no Derivs
  1. 236 visits

Ĉu translokiĝi?

Monday April 21, 2008 at 12:26PM

Mi malkovris por mi mem WordPress.com. Mi jam kreis novan rusligvan paĝaron kaj metis tien ĉiujn miajn artikolojn, projektojn ktp (vd. dmych.wordpress.com). Iom poste mi kreis alian blogon tie: oramezo.wordpress.com - por skribi Esperante.
Mi havas tro multe da diversaj paĝaroj kaj blogoj. Kaj mi volus malpligrandigi ilian kvanton. Mi volus kolekti ĉion "sub unu tegmento", kaj ŝajnas ke WordPress permesas fari tion, ĉar tie eblas facile krei ne nur blogon sed ankaŭ plenan paĝaron. Kompare kun Blogger kaj Ipernity ĝi havas kaj plusojn kaj minusojn.
Pri la ĉefa pluso mi jam diris: paĝaro kaj blogo kune. Alia pluso estas pli perfekta redaktilo, kiu ebligas ne nur fontojn kaj ligilojn sed ankaŭ titolojn (H1-H6 HTML-etikedoj) kaj tiel plu. Paĝoj eblas ordigi hierarkie kaj blogerojn marki per etikedoj kaj kategorioj.
La plej gravaj mankoj por mi estas ke ĉe WordPress estas malpermesite uzi fotoseriojn (slideshow) kaj koservi ĉe la servilo dosierojn krom JPEG-bildoj, PDF-dokumentoj kaj kelkaj aliaj tipoj. Tamen, por ĉiu blogo oni povas uzi 3G da spaco por bildoj ktp. Ankaŭ preskaŭ ne eblas agordi aspekton de paĝaro krom ke elekti antaŭdefinitan temon kaj meti kelkajn "viĝetoj" (widgets) por flanka strio.
Kompare kun Iperniry mankas al ĝi la plej alloga eco de la lasta: ĝin ne eblas uzi por publikigi fotojn. Mankas ankaŭ amik-listo, simila al tiu ĉe Ipernity. Do, mi plu uzu Ipernity por montri fotojn.
Tamen, ĝi pli kaj pli plaĉas al mi. Verŝajne mi provu translokigi ĉion Esperantlingvan tie kaj poste decidu ĉu tio pli taŭgas kaj oportunas ol Blogger kaj sendependaj paĝaroj? 

9 Comments / add your comment?

Cindy Mckee pro says:
Noteto: wordpress.com NE uzas la oficialan Esperantan tradukon de mi kaj Bertilo Wennergren; kaj tiu retejo ankaŭ estas malpli fleksebla ol instali WordPress ĉe paga gastigo aŭ propra servilo.

Miaopinie, disigo de viaj verkoj estas eraro. Vi elspezos energion prilaborante plurajn retejojn. Kaj iom post iom, vi malzorgos unu aŭ plurajn.

Aliflanke, se vi ĉeestas en pluraj retpaĝoj, eble tio pliigos la ŝancojn ke oni povas trovi vin. :)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
Dankon, Cindy, pro via opinio. Fakte, mi havas tro multe da retejoj kaj nun mi volas malpligrandigi ilian kvanton - por tio mi bezonas sufiĉe oportunan retejon kun blogo - la sola blogo kiel ĉi-tie aŭ ĉe Blogger, ne sufiĉas. Kaj finfine mi trovis WordPress'on sufiĉe oportunan por mia celo - anstataŭ tri aŭ eĉ kvar diversaj vikioj, paĝaroj kaj blogoj mi havu la solan (nu, du - ruslingvan kaj en Esperanto).
Kaj mi ne lasu Ipernity, ĉar tie ĉi mi havas bonajn geamikojn kaj spektantojn. La retejoj ĉe WordPress anstataŭu miajn paĝarojn ĉe Wikispaces (3), Narod.ru (2), Objectis.net (1) kaj blogojn ĉe Blogger (3) - jen estas mia celo.
Kio koncernas tradukon, por mi tute ne gravas ĉu "0 komentoj" estas skribite en Esperanto aŭ en la angla. Enhavo estas pli grava kaj mi mem povas aranĝi mian retejon (eĉ se CMS ne estas sufiĉe fleksebla).
Posted 5 months ago. ( permalink )
Brigitte Monfort says:
Tre interesa artikolo! Mi estas certa ke se ni vive konis unu alian, mi povus lerni multo el vi, tamen legante viajn artikolojn mi ankaux povas lerni cxu ne ? Do mi kore dankas stumblis via pagxon, Mi volas reveni al viajn legindajn artikolojn, kaj la perspektivo de lerni plu estas Bonege!.
Я искренне благодарю Вас за хорошая статья. До свидания.

Brigitte Noireau Monfort
Posted 5 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
Koran dankon, Brigitte! Tre agrable kompreni ke viaj scioj estas utilaj kaj taŭgaj por aliaj personoj. :)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Kalle Kniivilä pro says:
Laŭ mi estas klare pli bone kolekti la enhavojn en unu lokon. Aŭ eventuale en du, se uzi Ipernity por fotoj kaj sonaĵoj. Por tiu celo Ipernity laŭ mi estas bonega, sed ĝi ne vere estas sufiĉe fleksebla por serioza blogado, laŭ mi. Mi krome preferas havi propran domajnon.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
Jes, ĝuste tiamaniere mi planas uzi WordPress kaj Ipernity - la unuan kiel retejo kaj la duan kiel fotogalerio. Ipernity ja ne ebligas propran paĝaron, nur blogon.
Pri domajno mi ankaŭ pripensis. Fakte sufiĉas por mi domajnoj de tria nivelo sed eble mi aĉetos (ĉe Wordpress) domajnon, ekz-e, oramezo.org anstataŭ oramezo.wordpress.org - tio estas tre facila.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Mi volis atentigi pri la ekzemplo de Kalle en tiu ĉi komentaro, sed jen li mem komentis ĉi tie.
WordPress povas esti uzata kun Ipernity pare: ŝajnas esti tre bona elekto, almenaŭ por la E-lingva blogo. Por la ruslingva eble pli konvenus kunigi WordPress-on kun io ruslingve populara: eble fotki.yandex.ru?..
Posted 5 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
Yandex.Fotki tute ne plaĉas al mi kvankam mi ĉeestas ankaŭ tie. Mi nun pensas ke mia elekto estu LJ + WP por rusa lingvo kaj Ipernity + WP por Esperanto. Ĉiujn aliajn blogojn kaj paĝarojn mi forviŝu.
Vivĵurnalon mi uzas jam longe ĉefe kiel fotoblogo. Inter amikoj ĉeestas miaj veraj amikoj, kolegoj-fotistoj kaj modeloj. Do, mi ne volas rezigni de ĝi.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Kalle Kniivilä pro says:
Mi iom bedaŭras, ke Ipernity ĝis nun ne estis tradukita al la finna, sveda kaj rusa. Sed mi ne plendu, dum mi mem ne pretas elspezi por tio tempon...
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.