Dmitri Breĉalov Published on December 19, 07
by Dmitri Breĉalov

Dmitri Breĉalov's blog

Browse posts
Jen la unua!
Posted on April 8, 08
2 comments (latest 4 months ago)
Mi ĉe fotobankoj
Posted on April 3rd, 08
4 comments (latest 4 months ago)
Sinkronigo de Gugla kalendaro kun poŝtelefono
Posted on March 5, 08
2 comments (latest 5 months ago)
Mia nova retejeto
Posted on March 2nd, 08
2 comments (latest 5 months ago)
Kislovodska kablotramo
7 comments (latest 8 months ago)
Vivo en Ekstrema Nordo - Aŭtuno
Posted on December 16, 07
4 comments (latest 8 months ago)
Bonvenon al nova grupo!
Posted on November 30, 07
4 comments (latest 8 months ago)
Vivo en Ekstrema Nordo - Arkta Tago
Posted on November 30, 07
8 comments (latest 5 months ago)
Vivo en Ekstrema Nordo - Printempo
Posted on November 16, 07
10 comments (latest 5 months ago)

Keyword tags

rakontoj
Kislovodsk

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + no Derivs
  1. 937 visits

Kislovodska kablotramo

Wednesday December 19, 2007 at 11:21AM

Hodiaŭ mi invitas vin veturi per kablotramo en Kislovodska parko.

La malsupra stacio estas nomata «Templo de aero». La veturado daŭros ne pli ol 8 minutoj kaj finiĝos ĉe la supra stacio «Olimpia sportejo». Malproksime aspektas, ĉu? ;)

Unuatempe la vagoneto flugas tuj super pintoj de arboj, apenaŭ tuŝante ilin. Sed poste ĝi subite suprenflugas.

Vi povas ĝui la vidon maldekstre: belaj rokoj, kaj kafejo «Ruĝa suneto» apud ili.

Sed baldaŭ la kafejo restas malantaŭ...

...Kaj malsupre vi povas vidi reston de «Supra turistvojo» — post kiam parto de la deklivo malsuprenfalis, ĝi estas apenaŭ uzebla kaj, sekve, apenaŭ uzata.

Jen ĝi jam proksimiĝas al la stacio.

Finfine, nia mallonga vojaĝo finiĝas.

 

7 Comments / add your comment?

Lars Sözüer pro says:
Ho, kiam nur mi povos viziti tiun ravan lokon??
Posted 8 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
jes, la loko estas vizitinda! :)
Posted 8 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Belega. altira, rilatinda, entuziasmiga... Gratulon
Posted 8 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
dankon. :)
Posted 8 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
Pretervojaĝante la urbaron Minvodi-Kislovodsk plurfoje laŭvoje el Mineralnije Vodi al Vladikavkaz, mi neniam povis konjekti, ke estas io bela tie. Ĉio, kion mi vidis laŭvoje, nur mirigis („Kial ĉiuj laŭdas ĉi-lokon? Strange“). Evidente, "necesas scii lokojn". :)

Juĝante laŭ la fotoj, la kablotramo en Kislovodsk estas la plej impone el inter la ceteraj urboj de la regiono. En Nalĉik estas funkcianta kablovojo (sed kun paraj seĝoj anstataŭ vagonetoj): mi eĉ vojaĝis per ĝi en 2001 somere. En Vladikavkaz estis iam kablotramo (kun vagonetoj), liganta eĉ tri staciojn, sed jam en mia infaneco ĝi funkciis nur ĝis la dua stacio, kaj nun jam dum multaj jaroj nur rustiĝas senuza, bedaŭrinde.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
Mi iam vizitis Nalĉikon kaj veturis per la kablotramo. Ŝajnas al mi, ke tiutempe (1984-85) tie ekzistis du kablotramoj: unua kun paraj seĝoj kaj la alia kun etaj vagonetoj.
Ankaŭ ekzistas kablotramo en Pyatigorsk, sur la monto Maŝuk. Ĝi tute similas al la Kislovodska (similaj vagonetoj kaj stacioj), sed estas malpli longa kaj interesa.
Mi publikigos pli da Kislovodskaj kaj Pyatigorskaj fotoj baldaŭ.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
> kun paraj seĝoj kaj la alia kun etaj vagonetoj.

Do, sxajne tiu dua ne plu funkcias. :) Mi povas erari, certe; sed ni elektus gxin, se estus elekto, aux ecx provus ambaux, cxar ni havis tri tagojn da nenifarado tie.
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.