Dmitri Breĉalov Published on November 9, 2007
by Dmitri Breĉalov

Dmitri Breĉalov's blog

Browse posts
Vivo en Ekstrema Nordo - Aŭtuno
Posted on December 16, 2007
4 comments (latest 9 months ago)
Bonvenon al nova grupo!
Posted on November 30, 2007
4 comments (latest 10 months ago)
Vivo en Ekstrema Nordo - Arkta Tago
Posted on November 30, 2007
8 comments (latest 7 months ago)
Vivo en Ekstrema Nordo - Printempo
Posted on November 16, 2007
10 comments (latest 7 months ago)
Vivo en Ekstrema Nordo - Arkta Nokto
14 comments (latest 7 months ago)
Fotokatalogado per Gimp kaj Picasa
Posted on November 7, 2007
8 comments (latest 10 months ago)
Kuirado de fotaĵoj - III
Posted on November 3rd, 2007
Kuirado de fotaĵoj - II
Posted on November 2nd, 2007
The language challenge -- facing up to reality (by Claude Piron)
Posted on November 1st, 2007

Keyword tags

rakontoj
nordo

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + no Derivs
  1. 650 visits / 2 votes

Vivo en Ekstrema Nordo - Arkta Nokto

Friday November 9, 2007 at 07:49AM

Kelkaj scias, ke mian infanaĝon mi pasigis en la plej norda urbo en la mondo. La urbo nomiĝas Dudinka kaj sutuas en duoninsulo Tajmirija ĉe la granda rivero Jenisej. Unu mia scivolema amikino petis min rakonti pri la vivo en tiu ekstrema loko, la Ekstrema Nordo.

Mi faru tion serio da blogeroj. Jen estas la unua. Mi decidis komenci de vintro, ĉar ĝi estas la plej longa kaj malfacila sezono tie.

Mia familio venis tien en 1972-a, kiam mi estis dujaraĝa. Mi vizitis infanĝardenon kaj poste lernejon. Ĉiu somero mi pasigis ĉe miaj avinoj «en kontinento» - tiu vorteto estas kutima tiuloke kaj signifas «ekster la Nordo». Post someraj vakacioj ni revenadis aŭtune - norda aŭtuno komencas frue kaj rapide pasas, anstataŭata per vintro.

 

Por norduloj longaj frostaj vintroj ne estas io eksterordinara - ni alkutimiĝis al frostego kaj mallumo de arkta nokto. Ordinara vintra temperaturo estas -25-35°C. Sed aero tiuloke estas seka kaj pro tio la frosto ne tiom sentiĝas kiel en pli sudaj regionoj. Diferenco inter taga kaj nokta temperaturo apenaŭ ekzistas (nu, ĉu vi sentus diferencon, ekzemple, inter -35 kaj -37°? Pli gravas forto de vento - unu metro per sekundo aldonas 3 gradoj de frosto). Bonŝance, en Dudinka maloftas fortaj ventoj dum frosto. Se ventas, la temperaturo plialtiĝas iom.

Neĝo abundas en vintro. Kutima vintra bildo: dumetraj neĝdunoj apud domaj muroj. La urbo situas en loko de multjare frostiĝinta tero, pro tio ĉiuj domoj staras sur palisegoj kaj ĉiuj tuboj kuŝas ne en tero, sed sur tera supraĵo. Ĉar ne eblas fosi la frostiĝintan teron - pro invado ĝi povas degeli. Do pro la palisegoj la unua etaĝo de domoj ofte situas je alteco de 1.5-2 metroj de la tero. Tio oportunas, ĉar neĝdunoj ne povas ŝtopi enirejon.

Infanoj vizitas lernejon kaj infanĝardenon dumvintre. Nur kiam la temperaturo malaltiĝas je -43° kun vento ĝis 5 m/s, oni nuligis lecionojn en 1-3 klasoj (por 7-9 jaraĝuloj). Ĉiumatene ni ĉiuj aŭskultis veterprognozon, kiun elsendis loka radio por scii ĉu ni venu lernejen, aŭ ni... iru surstraten ludi anstataŭ. Jes, sonas mirinde, sed ofte dum lecionoj estis niligitaj pro malbona vetero, infanoj ludis surstrate. Kompreneble, kiam estis -45-50° aŭ ventis forta malvarmega vento, neniu volis iri straten, sed ĉe pli «varma» vetero - kial ne? Se la temperaturo falis ĝis pli malalta grado, lecionoj en aliaj klasoj estis nuligitaj. Mi memoras kelkajn jarojn, kiam ni post longa periodo de frostego kaj nuligitaj lecionoj devis lerni tro multe por plenumi la programon de lerneja edukado. Mia patro ŝatas rememori, ke mi kelkfoje, reveninte de «freŝaera» promenado, plendis, ke «eĉ hundoj ne promenas». Kiam «kontinentuloj» demandis nin ĉu tiom malvarmas ĉe la Nordo, ni kutime respondis, ke la Nordo estas loko, kie dum tri monatoj malvarmas, kaj dum naŭ aliaj malvarmegas.

Ankaŭ norduloj diras, ke nordulo estas ne tiu, kiu ne malvarmiĝas, sed tiu, kiu varme vestas sin. Fakte, vintre oni devas bone sin vesti per fela pelto, felaj botoj kaj fela ĉapo. Ankaŭ dum frosto ĉiuj portas koltukojn, volvitaj ĉirkaŭ kolo, kiuj kovras mentonon kaj buŝon - la aero estas tiom malvarmega, ke apenaŭ eblas enspiri ĝin. Ofte nur okuloj restas nekovritaj survizaĝe. Alie oni povas facile frostumi nazon aŭ vangon. Se vi vidas surstrate personon kun blankaj makuloj sur vangoj, nepre haltigu kaj informu lin aŭ ŝin pri la vangoj - tio estis preskaŭ leĝo de komuna vivo norde. Por savi la vangojn aŭ nazon oni devas rapide froti ilin per pugnoganto aŭ almenaŭ per mano aŭ eĉ neĝo ĝis la blankaj makuloj malaperos kaj ruĝkoloro aperos anstataŭ.

Tamen, malgraŭ frosto, homoj ĉiutage venas laborejojn, oficejojn, vendejojn, infanoj vizitas lernejojn kaj ludas surstrate. La tagoj kiam oni nuligas lecionojn maloftas kaj maloftegas la tagoj kiam pro malbona vetero oni nuligas ne nur lernadon, sed ankaŭ laboradon por plenaĝuloj. Eĉ vintre aŭtoj veturadas laŭ la stratoj. La ĉefa urba entrepreno estas haveno. Tra ĝi venas ĉiu vartrafiko de Norilska metalurgia kombinumo kaj laŭ la sama vojo venas ŝarĝoj por la urboj: manĝaĵo, varoj ktp. Ekde 1978 navigado daŭras dum tuta jaro, do grandaj kamionoj, varvagonoj kaj havengruoj abundas en la haveno ĉiusezone. Aŭtoj ankaŭ veturadas laŭ la stratoj. Ne multe, sed sufiĉe por tiu malgranda urbeto. Popularas neĝveturiloj - ilin uzas ĉasistoj kaj fiŝkaptistoj. Urba transporto tiutempe estis reprezentita per aŭtobusoj. Ankaŭ inter Dudinka, flughaveno Alykel kaj Norilsk regule veturis trajnoj laŭ loka fervojo.

Por ke la akvo en radiatoroj de aŭtoj ne glaciiĝu, oni lasas motorojn labori dumnokte aŭ, en kelkaj aŭtomobilejoj, ekzistas tia tubo kun kranoj. Tra la tubo ĉiam cirkulas varma akvo, kaj ĉiun aŭtomobilon oni konektas al la krano por ke motoroj restas ĉiam varmaj.

Kompreneble, domojn tie oni hejtu bone dumvintre. Varmega akvo fluas tra akvokondukaj tuboj volvitaj per dika tavolo de minerala vato kaj pro tio la varmo preskaŭ ne perdiĝas. La plej serioza kaj kriza afero vintre estas provizi la urbon per varmo. La urba kaldronejo devas funkcii konstante dum malvarma sezono. Mi memoras unu fojon kiam tuboj, kiuj kondukas gason por nia urbo, difektiĝis kaj la gaso ĉesis flui al la kaldronejo. La tuboj rompiĝis ie ekster la urbo, en tundro. Estis vere frostega vintro kaj laboristoj longe ne povis ripari ilin ĉar estis tiom malvarme, ke fero rompiĝis de martelfrapo kvazaŭ vitro. Ĉe la kaldronejo ĉiam ekzistas rezerva mazuto, sed ĝia kvanto ne sufiĉis por tiom longa hejtado de la tuta urbo. Tiam oni decidis hejti nur hospitalojn, infanĝardenojn kaj lernejojn. Urbanoj devis varmigi siajn loĝejojn per elektraj hejtiloj.

Apud domoj aperis rompitaj hejtotubaroj, kiuj difektiĝis pro glaciiĝita akvo en ili. Poste, jam somere oni devis ŝanĝi tubaron preskaŭ en la tuta urbo.

 

 

Kaj por ne difektigi la urban elektrosistemon pro tro alta ŝarĝo, oni uzis havenan glacirompilon (vidu la foton). Unu kajo en haveno estis destinita speciale por la glacirompilo - tie estis kontaktskatolo per kiu la glacirompilo ordinare ŝargis sian akumulatoron de la havena elektrolinio (kiu ankaŭ estas ligita kun la urba). Do, krom potencaj akumulatoroj la glacirompilo, kompreneble, havis elektrogeneratoron kaj ĝuste ĝin oni uzis por helpi al la urbo - la generatoro de la glacirompilo estis konektita tra tiu kontaktskatolo kun la urbaj elektrolinioj.

Sed tio ne estis ĉiutaga vivo. Ordinara vivo estis malpli terura. La gaso senĉese fluis, la kaldronejo produktis necesan kvanton da varmo kaj hejme ĉiam estis sufiĉe varme. Por kuiri ĉiuj uzis elektan fornon, do la problemojn ni ne havis. Por sekigi vestaĵojn ni uzis la samajn hejtotubarojn, kiuj hejtis loĝejon. Ili restis ĉiam varmegajn vintre.

 

 

 

 

 

Ĉiu demandas min pri arkta (polusa) nokto. La plena arkta nokto, kiam la suno tute ne aperas sur ĉielo, ne estas tre longa: ne pli ol unu monato, sed longas periodoj de «krepusko», kiam la suno aperas, sed malmulte kaj pro nuba vetero apenaŭ videblas. Tamen, fakte la problemoj ekzistas pro manko da sunlumo. Dumvintre oni lumigas infanojn per ultraviolaj lampoj (nepre regule en infanĝardenoj). Krom tio, ekzemple, ni havis tiuspecan lampon hejme kaj laŭnecese ni uzis ĝin. Dum unuaj tri jaroj mi lernis en nova lernejo. Tie en ĉiu klasĉambro malantaŭ ordinaraj lampoj en plafonaj lumigiloj estis ankaŭ ultraviolaj lampetoj. Sed post ni translokiĝis aliloĝejen, mi transiris en alian lernejon, tre malnovan. Mi ne scias kialon, sed dum kelka tempo mankas eĉ ordinaraj lampoj kaj pri ultraviolaj neniu eĉ parolis. Pro manko da lumo ĉe multaj lernantoj (ĉe mi inkluzive) vidkapablo malboniĝis.

Sed legantoj ne pensu, ke arkta nokto estas nur mallumego. La urbo mem estas sufiĉe bone lumigita. Kaj lumo de stratlampoj aspektas mirinde dum frosta senventa vetero. Imagu: de ĉiu lampo leviĝas supren kolono de lumo. En sennuba ĉielo oni povas vidi, ke tiuj kolonoj kolektiĝas kune strebante al zenito - tiu vidaĵo estas preskaŭ tiom bela kiel ankaŭ norda brilo. La kolonoj ŝajne havas la saman devenon kiel ankaŭ haloo ĉirkaŭ la luno.

 

 

 

 

Interalie, nordaj briloj malsamas. Kutima bildo kun brilanta diverkolora «tuko» estas nur unu speco de la briloj. Aliaj estas: pale lumanta blanka «ĉielarko» (eble, ĝi ankaŭ similas al haloo) kaj simpla pala lumo senforma. Sed la plej impresan brilon mi vidis nur unu fojon en mia vivo: fosforeskaj kvazaŭ sagoj flugantaj el zenito al la tero - ŝajnis, ke iu potenca en la ĉielo ellasis ilin per pafarko... La vortoj fakte ne povas priskribi kion mi vidis.


La fotoj estas plejparte el familia arkivo de la aŭtoro, parte el aliaj fontoj.

14 Comments / add your comment?

Jan Popelka pro says:
Interesege, dankon! Ču vi tute ne bedaŭras ke vi ne plu tie vivas? ;)
Mi ŝatas froston kaj neĝon, tamen mi maloftege travivas malpli ol -15˚ C.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
Mi ofte nostalgias pri tiu loko kaj... tiu tempo. Sed mi ja komprenas, ke neniu povas reveni pasintan tempon.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Lars Sözüer pro says:
Dankegon pro tiu raporto. La persona stilo konatigis min kun vivo, kian mi ĝis nun tute ne povis imagi!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
Dankon al la legintoj. :)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Printempo says:
Kara Dmitri,
dankegon por via belega priskribo. Mi atendis, sed ne vane :).
Senpacience mi atendas dauxrigon.
Posted 11 months ago. ( permalink / translate )
Dmitri Breĉalov replies:
Dankon al vi, kara Printempo, pro la ideo. :)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro says:
Tre interesa teksto. Mi montru tion al miaj familianoj, kiuj ekgrumblas, kiam estas "nur" 20 gradoj en la vivoĉambro!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
Interalie, hejme ĉiam varmis dum mi vivis norde, malsame al mia Moskva loĝejo.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Printempo says:
Certe ili grumblas, cxar tio estas limo de travivebleco :).
Posted 11 months ago. ( permalink / translate )
Dmitri Breĉalov replies:
Laŭ rusiaj "fakuloj" la limo de travivebleco estas 18 gradoj... Almenaŭ tiun temperaturon oni traktas "minimume sufiĉan" kiam temas pri hejtado en Moskvo.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Mia imagpovo hontas nun traleginte vian brilan rakonton. Dankon!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
Dankon al vi, Imre, ke vi legis miajn artikoletojn! :)
Posted 7 months ago. ( permalink )
Dorina says:
Koran dankon Dmitri, ke vi ebligis al ni tion almenau imagi, kaj ankau pro la belegaj fotoj! Mi ja povas kompreni, ke homoj, tion travivante, ech malgrau kelkaj "malagrablajhoj" sopiras pri reveno... Multege plachas al mi via nordo!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
Nu, mi povas diri, ke mi trafas, se mia nordo plaĉas al iu alia. :)
Tiuj "malagrablaĵoj" kiel ankaŭ agrablaĵoj ja estas reala vivo, kaj tio ĉiam allogas.
La fotoj bedaŭrinde ne estas miaj propraj - parte el arkivo de mia patro, parte el Interreto.
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.