La antaŭa artikolo temis pri tio, al kio ni turnu la atenton antaŭ premi la butonon de fotilo, dum en ĉi-tiu ni rigardu jam kaptitan foton kaj provu kompreni ĉu ni sukcesis aŭ ne.
Jen, vi revenis hejmen kun centoj da fotoj en memorkartoj de via fotilo. Ĉu ĉiuj ili estas bonaj? Vi certe diras, ke ne. Fakte, multaj profesiuloj diras, ke kutima kvanto de bonaj fotoj estas ĉirkaŭ dekono de la tuta kvanto. Ekzemple, el 36-kadra filmo estas sufiĉe bonaj nur 3-4 fotoj. Do, ne hezitu forviŝi 9/10 da viaj kadroj (aŭ almenaŭ neniam montru ilin al iu ajn). Tio estas nur rubaĵo.
Jen, restis nur kelkaj fotoj, kiujn vi taksis bonaj. Rigardu ilin parkere kaj pacience. Ili estas bonaj, jes. Sed ĉu eblas ankoraŭ plibonigi ilin? Ĉu vi certas, ke vi mem vidis la samon dum fotado?
Unua rimedo por plibonigi foton estas tranĉado. Ĉu la komponaĵo bonas aŭ vi povas plibonigi ĝin? Rigardu kaj pensu ĉu la foto havas senbezonan spacon? Kiel ĝi aspektus, se vi fortranĉus tiun spacon? Lernu regulon pri trionoj. Kompreneble, vi devus memori pri komponado dum fotado. Sed ne ĉiam eblas bone komponi sceneton antaŭ premi la butonon. Do, vi povas ja korekti ĝin nun... Ankaŭ pripensu ĉu la foto belapektus en nigra-blanka varianto? Ĉu koloroj estas necesaj aŭ, kontraŭe, malhelpas al ĝi?
Jen, la laboro estas finita. Rigardu denove, provu rigardi kvazaŭ vi spektas foton de iu alia, provu rigardi kritike.
Kiam vi kritikas vian propran laboron, vi devas trovi tiun oran mezon de objektiveco sendepende kiom da forto kaj tempo vi perdis prilaborante ĝin. Tio malfacilas Dmitrij Rudakov en sia libro proponas simplan kaj efikan demandaron por taksi siajn fotojn. Respondante je dek demandojn vi povos pli objektive taksi sian laboron.
Do, respondu al vi mem je la demandoj:
- Kio estas temo aŭ subjekto de mia foto?
- Kial la lumo plejbonas kaj laboras por mia ideo?
- Kio estas centro de intereso en mia foto? Kial mi konsideras ĝin klare esprimita?
- Per kio mi atingis simplecon de komponado en mia foto?
- Kiuj duagradaj objektoj ĉeestas en la kadro kaj kial ili ne distras atenton de la ĉefa subjekto?
- Per kio aperas iluzio de profundo kaj perspektivo en mia foto?
- Kia ekspono estas bona por mia foto kaj kial tio konformiĝas al mia koncepto?
- Kiamaniere akreco laboras por mia ideo?
- Kial formato de la kadro (vertikala aŭ horizontala) plejbonas por mia subjekto?
- Kion devos senti spektanto dum rigardas al mia foto?
Send a message
Search for members
Jan Popelka pro says:
Verdateo says:
Manolo pro says:
La konkurso estas malferma al kiu ajn, kondiĉe ke la temo de la foto estu scienco aŭ enhavu sciencan valoron. La fotojn oni devas nepre sendi papere (20 x 30 cm ĝis 30 x 45 cm); la unua premio monvaloras 600 eŭrojn.
Nu, se vi scipovetas la hispanan provu legi la ceterajn kondiĉojn ("Bases del concurso"); se vi vidas granda vian ŝancon partopreni mi mem povus traduki ceterajn partopren-kondiĉojn. Krome, mi helpus traduki al la hispana la priskribon de viaj fotoj (nepra kondiĉo por partopreno).
Dmitri Breĉalov replies:
Bedaŭrinde, ĉi-foto ne taŭgas por la konkurso, ĉar tio efektive estas eltranĉo el granda kadro kaj ne eblas printi ĝin eĉ 10x15 cm.