Dmitri Breĉalov Published on October 17, 07
by Dmitri Breĉalov

Dmitri Breĉalov's blog

Browse posts
Kuirado de fotaĵoj - I
Posted on October 30, 07
2 comments (latest 11 months ago)
Motivo de aĉeto de fotilo
Posted on October 21, 07
2 comments (latest 11 months ago)
Memkritiko en fotografio II
Posted on October 20, 07
4 comments (latest 11 months ago)
Memkritiko en fotografio I
Posted on October 19, 07
8 comments (latest 11 months ago)
Hejma buĝeto rete
3 comments (latest 11 months ago)
SdiQt - portebla komputila vortaro
Posted on October 16, 07
14 comments (latest 11 months ago)
Rimarko pri homaj debatoj
Posted on October 16, 07
1 comment (latest 8 months ago)
Provo Unu
Posted on October 16, 07
2 comments (latest 11 months ago)
Mia alia blogo
Posted on October 15, 07

Keyword tags

mono
retejoj
buxfer
artikoloj

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + no Derivs
  1. 155 visits

Hejma buĝeto rete

Wednesday October 17, 2007 at 01:32PM

Antaŭ nelonge mi ankoraŭfoje ekmeditis pri ilo por kalkuli hejman buĝeton pli precize.

Iam mi verkis por tiu celo programeton PyMoney. Sed estas malfacile ne forgesi enskribi elspezojn post ĉiu vizito en vendejon... Mi volus fari tion eĉ surstrate. Konvenan programeton por mia poŝtelefono mi ne trovis. Kaj mi komencis serĉi iun ilon, kiu ebligus al mi simple kaj facile aldoni informon pri miaj elspezoj kaj enspezoj per poŝtelefono (per SMS aŭ retpoŝto).

Finfine mi trovis tian retejon, Buxfer, kiu permesas komuniki kun ĝi ĉu per SMS, ĉu per tujmesaĝilo (Jabber, ICQ ktp), ĉu per retpoŝto.

La retejo Buxfer (= bucks transfer) mem havas modernan kaj oportunan interfacon. Ĉiu transakcio estas (kaj indas) markebla per etikedoj. Ankaŭ uzanto povas krei «aŭtoetikedojn» (por aŭtomate etikedi sirbaze de ŝlosilvortoj).

Apriore la transakcioj estas datitaj per kuranta tago, sed uzanto ĉiam povas ŝanĝi la daton de ĉiu ajn transakcio.

Post registriĝo uzanto ricevas unu konton (Wallet, «monujo»). Eblas krei novajn kaj forviŝi ekzistantaj kontojn. Antaŭ nelonge aperis eblo ĝiri (transmeti) monon de unua konto al alia. Tamen, ĉiuj kontoj havas nur unu solan valuton. La programistoj de Buxfer planas aldoni subtenon por diversaj valutoj en kontoj, sed ŝajnas, ke tio okazos ne baldaŭ.

Uzanto povas trarigardi la liston de transakcioj, analizi siaj elspezoj per diagramoj (Expence Analysis), kiuj klare montras ĉiujn etikedojn per monato, du aŭ pli monatoj, jaroj ktp.

Kompreneble, Buxfer uzas Unikodon, kaj vi povas priskribi transakciojn en iu ajn lingvo.

Ankaŭ haveblas aliaj ebloj: buĝetoj kaj komunaj alspezoj (shared expensies). Mi ne bezonas ilin, do mi nenion povas diri.

Nun kio koncernas uzadon de poŝtelefono. Personoj loĝantaj ekster Usono kaj Kanado povas sendi komandojn per SMSojn kaj tujmesaĝiloj al twitter. Por tio oni devas registriĝi ĉe twitter, aldoni kaj certigi numeron de sia telefono kaj/aŭ tujmesaĝilo kaj aldoni la uzanton bux en sia kontaktlisto. Post tio oni devas komuniki al Buxfer sian kromnomon ĉe twitter, post tio jam eblas sendi SMSojn por registri siajn elspezojn.

Tamen, ne ĉio perfektas. Multaj komandoj senditaj per SMS perdiĝas (mi ne komprenis la kaŭzon de tio). Do, la plej fidinda vojo estas retpoŝti direkte al Buxfer.

Ĉiun uzanton ĝi provizas per sekretan retpoŝtadreson, per kiu la uzanto povas komuniki kun Buxfer, sendi ordonojn kaj ricevi informon.

Kion Buxfer permesas fari per retpoŝto aŭ SMS? Unue, eblas krei novan transakcion, ĉu enspezan, ĉu elspezan. Ekzemple, tuj post vi ricevis vian salajron, vi sendas mesaĝon: «Salajro +1000 tags:enspezoj», aŭ imagu, ke vi aĉetis librojn, kaj sendas mesaĝon: «Lernoibroj 60 tags:libroj» ktp. Ankaŭ vi povas ekscii bilancon sendinte specialan ordonon «bal».

3 Comments / add your comment?

Jan Popelka pro says:
Interese, tamen ĉu la vivo ne estus pli facila se oni ne bezonus interisiĝi pri la elspezoj? ;-)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
En ĉiu bezono estas sia intereso... Do, por mi la demando estas ne "kiel igi mian vivon pli facila", sed "kiel igi ĝin pli interesa". ;)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Verdateo says:
...estus, se ne bezonus.
Posted 11 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.