Dmitri Breĉalov Published on June 3rd, 2009
by Dmitri Breĉalov

Dmitri Breĉalov's blog

Browse posts
Mi hontas
Posted on August 10, 2009
11 comments (latest 4 months ago)
Aliaj mondoj
Posted on August 9, 2009
Je memoro de Maŝa
Posted on August 5, 2009
4 comments (latest 4 months ago)
Blogoj kaj retejoj
Posted on August 4, 2009
Maŝa
14 comments (latest 6 months ago)
Festo "Ne nur infanoj"
Posted on April 27, 2009
Facebook
Posted on April 24, 2009
Savu vivon de infano!
Posted on March 5, 2009
stumblr -- programo por blogi ĉe tumblr
Posted on March 2nd, 2009

Keyword tags

sango

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + no Derivs
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 550 times

Maŝa

Wednesday June 3rd, 2009 at 12:56PM

Maŝa mortis hodiaŭ, ĉe 6.15 matene.

Jam delonge mi deziras rakonti pri ŝi. Kaj mi devas fari tion. Sed nun al mi ne plaĉas kion mi antaŭ skribis…

Por mi la historio komenciĝis la 27-an de februaro per telefona alvoko. Telefonis al mi kunordiganto de volontula organizaĵo “Sangdonantoj al infanoj!“. Mi jam pli ol unu jaro ĉeestis en ilia listo de volontulaj sangdonantoj. Do, ŝi telefonis al mi kaj diris ke estas urĝe serĉata sango de la sama sangogrupo, kiel mi havas, kaj ĉu mi povas doni mian sangon al la 19-jaraĝa fraŭlino, kiu troviĝas en Rusia Onkologia Scienca Centro? Kompreneble, mi konsentis. Mi sentis ke jen estas la afero, kiun mi nepre devas fari. Neniam mi vidis ŝin antaŭ sed mi sciis ke mi devas helpi al ŝi. Kaj ne nur per sangodono.

Mi konatiĝis kun ŝiaj geamikoj, Tanja kaj Miŝa. Tanja kaj Maŝa estis en la sama ĉambro en la hospitalo antaŭ operacioj. Sed Tanja feliĉe venkis la kanceron antaŭ nelonge. Vizitinte Maŝan poste, ŝi eksciis ke Maŝa bezonegas helpon kaj sangon — post kurso de kemiterapio ŝi bezonas sangon ĉar ŝia orgamismo pro kemiterapio portempe ne produktas proprajn sangoĉelojn. Kaj Tanja ekagis. Finfine ŝi kun sia amiko Miŝa trovis necesan kvanton da sangdonantoj kaj tio savis la vivon de Maŝa.

Mi devas klarigi kial necesas serĉi sangdonantojn. Sango por transfuzo estas aparta kaj grava problemo en la nuna Rusio. Post disfalo de Sovetio, multaj institucioj ankaŭ disfalis. La forta kaj vasta institucio de volontulaj sangdonantoj preskaŭ malaperis. Nur dum kelkaj lastaj jaroj ĝi iom reviviĝas — dank’al sindonemaj kaj sinoferemaj volontuloj, kiuj ne plu povis toleri dolorojn de malsanaj infanoj, kiuj donis al malsanuloj ne nur sian sangon, sed siajn fortojn, monon, helpon kaj korojn. Tamen, eĉ kelkcent tiuj volontuloj mem ne povas ŝanĝi situacion en la tuta granda lando. Do, se etaj pacientoj de Rusia Porinfana Kliniko estas jam sufiĉe bone provizita per sango kaj helpo, malsanuloj de aliaj onkologiaj hospitaloj kaj malsanulejoj ofte devas mem serĉi sangdonantojn inter siaj parencoj, amikoj, parencoj de amikoj ktp. Mi mem vidis tiujn malfeliĉulojn en transfuzejo vagantajn inter sangdonantoj kaj petantajn pri necesa sangogrupo.

Alia grandega problemo estas mono. Kontraŭkancera “altteknologia” kuracado ĉiam estas multekosta kaj ofte daŭras dum multaj jaroj. Ordinaraj homoj ofte devas vendi eĉ siajn loĝejojn por pagi kontraŭ hospitalaj fakturoj. Jes, eblas ricevi ŝtatan subtenon (ruse oni ĝin nomiĝas “kvoto”) sed tio eblas ne ĉiam kaj ne por ĉiu kuracmetodo. Ofte regionoj ne havas sufiĉan kvanton da “kvotoj” por ĉiuj siaj malsanuloj.

Do, finfine Tanja invitis min viziti hospitalon pro konatiĝi kun Maŝa. Maŝa okazis bela maldika juna fraŭlino, tute senhara pro kemio. Du jaroj antaŭ oni trovis kanceron ĉe ŝi (sarkomo de Ewing, kiu frapas ostojn). Kaj dum tiuj du jaroj ŝi kun sia patrino Alla senĉese batalis kontraŭ terura malsano. Post operacio, dum kiu kuracistoj fortranĉis tumoron kun peco de pelvo, ŝi tute ne povis iri, eĉ stari ne povis. Sed post duono de jaro ŝi venkis — kun helpo de lambastonoj, sed ŝi ekiris. Tiutempe ŝi ankoraŭ estis forta…

En la fino de la lasta vintro oni trovis metastasojn en alia kruro. Novaj kursoj de forta kemiterapio komenciĝis… Post la unua kurso ŝi estis elhospitaligita el la Onkologia Centro, kvankam ŝi apenaŭ povis ekstari kaj fortegaj doloroj plu tirmentis ŝin. Kial? Ĉar kuracistoj de la Centro jam faris ilian laboron kaj ŝi devis “havi radian terapion kaj daŭrigi resaniĝon en onkologia malsanulejo loĝloke” ĝis komenco de sekvonta kurso de kemiterapio. La problemo estas ke Maŝa loĝas ne en Moskvo — ŝi venis Moskven el malgranda urbeto Majskij en Kabardio-Balkario — ne tre riĉa subjekto de Rusia Federacio. Kaj “loĝloke” ŝi tute ne povas ricevi necesan “altteknologian” kuracadon. Tie preskaŭ ne eblas ricevi fortajn anestezilojn, kiuj se ne tute forviŝus doloron, almenaŭ farus ĝin elteneblan.

Do, ni — ŝiaj amikoj — petis oferojn por ŝi. Dank’al oferemaj kaj kompatemaj homoj ni kolektis necesan sumon kaj enhospitaligis Maŝan en privatan klinikon kaj dum preskaŭ du semajnoj ŝi ricevis kurson de radia terapio. Post tio ili kun ŝia patrino venis hejmen por ioma ripozo inter kurackursoj.

Maŝa denove venis Moskvon en la fino de marto. La doloroj plifortiĝis tiom, ke nur narkotikaj analgeziloj helpis. Esploroj montris multajn novajn metastasojn en pulmoj kaj en vertebraro. Sed la kuracistoj ne provis ŝanĝi kuracilojn kaj daŭrigis antaŭdefinitan kemiterapion. Kaj tuj post la kurso ŝi estis elhospitaligita, kun fortegaj doloroj. Denove ni alportis nian monon kaj petis ĉiujn niajn amikojn oferdoni. Kaj denove Maŝa okazis en la sama privata kliniko.

Nur post kiam ŝiaj kruroj okazis tute paralizitaj, kaj malgrandaj dozoj de narkotikaĵoj ne plu helpis, la kuracistoj ŝanĝis metodon al “ĉion kaj tuj”. Do, ĉiuj, eĉ ne kuracistoj, komprenis ke la fino jam estas proksima… Sed Maŝa ankoraŭ kredis ke ĉio estos en ordo. Forta radioterapio apenaŭ helpis, Maŝa anhelis dum noktoj kaj tagoj pro likvaĵo kaj metastasoj en pulmoj…

Ŝi estis hela, pura kaj forta homo. Ŝi kredis je Dio per pura, infana kredo. Kaj Dio prenis ŝin. Ŝi por ĉiam vivos en la koroj de ŝiaj amikoj.

14 Comments / add your comment?

Mielo says:
Oh, ne :-(

Dmitri, kion oni povas nun diri ? Mia Dio... Mi diras instinkte. Sed mi ne kredas je Dio ! Nun ĉefe ne ! Kial la Dio cedis ke okazu kio okazis ??? Dmitri ! :-(

Mi rigardis ofte fotojn de Maŝa kaj deziris kaj fidis ŝian resaniĝon. Ŝi estis bela, ĉarma kaj saĝa ankaŭ nekonate. Nun mi povas nur plori.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
Mi kredas je Dio, kredas ke morto estas nur transiro al alia vivo. Nu... Almenaŭ la kredo iom plifaciligas mian vivon, malpligrandigas doloron de perdo.
Maŝa fariĝis tiom forta, saĝa kaj hela pro la malsano, pro doloro kaj sufero. Mi atestas ke sufero estas bona vojo por homo. Sed la vojo tre, ofte eĉ tro malfacila, apenaŭ eltenebla.
Hodiaŭ iu amiko skribis ke tiuj, kiuj mortis en dormo, fariĝas anĝeloj. Mi volas kredi ke ŝi jam estas anĝelo ĉar alie ne povas okazi.
Dankon, kara, pro via kompato, pro via ploro.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Jes. Eble vi pravas. Tamen... mi povas akcepti malfacile la suferon. Kaj ..... pardonon. Mi permesas ĉiam ke la emocioj direktu min.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo edited this comment 6 months ago.
Dmitri Breĉalov replies:
Ne pardonpetu. Via reago estas normala reago de emocia kortuŝema persono. Estas malfacile akcepti suferon kaj morton, precipe se vi ne kredas ke la homo vivas plu post sia morto kaj ke suferoj estas la vojo.
Do, ĉio enordas. :)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Nenio enordas kara mia :-)

kiseton
Posted 6 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Kiam ni frontas suferon kaj morton, tiam ni ofte ribelas kontraŭ la "ordo de mondo", ni insultas la sorton kaj vivon, ofte ni blasfemas kontrau la dio. Cxiu sentema homo estas profunde tusxita de la morto de juna knabino. Ja, tio estas niaopinie maljusta kaj sensenca. Cxe la okazo de tia morto ni ofte diras maldolcxajn vortojn kontraux religio. Tamen ne estas bona afero emocie pensi cxi-rilate . Mi bone scias, ke por granda multo da homoj religiaj aferoj estas sensencaĵo . Sed mia cxiama inklino al matematiko kaj logiko kauxzis, ke mi ne scipovas imagi kaosan universon. En ĝi estas ordo, logiko, estas celo. Mi ne scipovas imagi la mondon sen ties kreinto. Mi simple ne scipovas kredi je hazardo. La komenco kaj evoluo de universo estas granda, logika projekto. Mi profunde respektas la privatan sferon de aliulaj konfesoj; mi respektas tiujn, kiuj ne trovas logikon en teorio pri kreado, cxar kie ne estas certeco, tie ne povas esti unueco. Maŝa certe ekkonis jam veron. Ŝi restos en la koroj de homoj, kiuj estis kun sxi gxis la fino. Ŝi restos en memoro de tiuj, kiuj renkontis ŝin en la vojoj de sia vivo. Ŝi ne plu suferas, kaj mi profunde kredas, ke ŝi ie, ekster materia mondo, milde kaj delikate ridetas al siaj amikoj kaj karuloj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
Koran dankon, kara Jacek, pro viaj vortoj.
Jes, mi ankaŭ ne povas imagi ke nia mondo, tre logika kaj perfekta, estas produkto de blinda hazardo. Kaj sufero kaj morto ankaŭ ne estas hazardaj. Ni ankoraŭ ne scias, ne komprenas ĉiujn leĝojn de Universo.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
La Granda Ludmajstro ludas kun ni.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Viktoro says:
Mi tre bedaŭras tion, kara Dmitri.

Brakumon!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
Dankon, kara Viktoro.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Milokula Kato says:
Dio benu vin, Dmitri.
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Dmitri Breĉalov replies:
Dankon
Posted 6 months ago. ( permalink )
Reza says:
Irana poeto diras:
...
Morto ne estas fino de la kolombo ...
Posted 6 months ago. ( permalink )
Dmitri Breĉalov replies:
Ĝuste! Morto neniam estas la fino!
Dankon, Reza!
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...