About this blog

Blogo de Ora Mezo

Blogo pri fotografio, programaro, reto ktp.

[en] This blog is in Esperanto.

Enhavo de la blogo respegulas nur propran vidpunkton de la aŭtoro!

  • 38 posts
  • 7796 visits

» add a comment?

september 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

September 23, 2008

Mia nova projekto: "Metroo vivas"

Metroo amas
Krom tio, ke Moskva metroo estas bela konstruaĵo kaj la plej grava homtransportilo en la urbo, ĝi estas grava medio por moskvanoj, kiuj pasas tie multe da tempo...

Mi ŝatas observi pasaĝerojn en la metroo. Jen ili kuras ien kaj svarmas ĉe la pordoj de vagonaro, jen ili lacaj venas hejmen -- iuj dormetas, aliaj legas aŭ aŭskultas muzikon. Ili ĉiuj estas malsamaj, sed samtempe similaj. Jen juna paro kisas senkaŝe, jen grupo de eksterlandanoj admire rigardas al plafono de stacio...

Do, mi volas kolekti ĉiujn miajn fotojn, faritajn en Moskva metroo, en unu albumon -- plejparte tio estos fotoj de homoj, kiuj veturas, dormas, sonĝas, amas... Homoj, kiujn ni, moskvanoj, vidas ĉiutage, ĉar tiu homoj estas ni mem.

Bonvenon al albumo Metroo vivas ĉe Ipernity!

Published at 10:14 ( 17 comments / 205 visits )
This post is public

September 19, 2008

Kiel mi uzas Twitter'on?

Kelkaj amikoj demandis min kiel mi uzas Twitter'on. Estas bona demando, mi mem iam demandas min pri la samo. Do, mi provas respondi.

read more
Published at 13:10 ( 2 comments / 68 visits )
This post is public

September 18, 2008

Demando al ĉiuj miaj Ipernity-amikoj!

Mi havas alian blogon, kiu ankaŭ aperas en e-planedo. Ĉu necesas kopii blogerojn kiujn mi publikigas tie, ankaŭ en ĉi-blogo en Ipernity?

Aŭ tio estas superflua?

Published at 07:22 ( 8 comments / 105 visits )
This post is public

September 17, 2008

Citaĵoj pri fotografio

Fotisto estas tiu, kiu vidas nevideblon. Dekomence ni estas ĝustigitaj por rimarki ĉion eksterordinaran.

Ĝenerale ekzistas du metodoj por foti ĉiutagan vivon: foto fiksanta realecon kaj foto konceptanta ĝin.

Pli bone la fotisto estu vundebla ol banala.

Fonto: Andrej Godaseviĉ http://prophotos.ru/education/10365-s-emka-v-gorode-i-ne-tolko (ruslingve)

Published at 10:14 ( 0 comments / 53 visits )
This post is public

September 15, 2008

Testa mesaĝo

Ankoraŭ unu provo blogi retpoŝte per poŝtelefono. Mi uzas regulan retpoŝtan klienton en mia T630. 
Do, mi nur ludas. Fakte mi ne tre bezonas... Por mi sufiĉas Twitter en la poŝtelefono.

Published at 11:21 ( 4 comments / 102 visits )
This post is public

September 15, 2008

Twitter en mia poŝtelefono

Lastatempe mi aktive uzas Twitter'on. Se iu ne scias, Twitter estas la plej fama kaj uzata sistemo de mikroblogoj.

read more
Published at 06:53 ( 11 comments / 107 visits )
This post is public

June 7, 2008

Multekosta plumingo

Unu fama verkistino vizitis ekspozicion de iu fama fotisto. Poste ŝi admire diris al la fotisto: “Viaj fotoj estas tiom belegaj! Estas evidente ke vi uzas la plej multekostan fotilon!”
“Ho! Vi verkas tiom belajn romanojn! Verŝajne vi uzas la plej multekostan plumingon!” respondis la fotisto.

Published at 10:04 ( 7 comments / 500 visits )
This post is public

June 1st, 2008

Mi ĉe Twitter

Mia nova esperantlingva konto: http://twitter.com/oramezo. Bonvenon!

Я на Твиттере: http://twitter.com/dmych. Присоединяйтесь!

Published at 08:16 ( 7 comments / 170 visits )
This post is public

May 18, 2008

Mia nova retejo

Finfine mi faris tion...

Mi akiris domajnon kaj kreis propran retejon.

Do, bonvenon al OraMezo.org! (Klaku "Esperanto" sur la paĝo por eniri).

Published at 11:48 ( 3 comments / 268 visits )
This post is public

May 7, 2008

Padusa malvarmo

Post kelkaj semajnoj de pli-malpli varma, preskaŭ somera, vetero, subite komenciĝis "padusa malvarmo" (ruse "Черёмуховые холода") - unu-du semajnoj printempe kiam ekfloras paduso la temperaturo forte malaltiĝas.

Hodiaŭ matene mia termometro montris nulon - tro malvarme eĉ por mi, ĉar mi jam alkutimiĝis ke estas printempo, preskaŭ somero. Oni diris ke eblas eĉ neĝo dum kelkaj tagoj...

Published at 07:34 ( 0 comments / 144 visits )
This post is public

May 5, 2008

Emakso por komencantoj

Mia malnova artikoleto kiu eble helpos al iu sentime komenci uzi la plej bonan redaktilon. :)

oramezo.wordpress.com/2008/05/05/emakso-por-komencantoj

read more
Published at 10:29 ( 2 comments / 164 visits )
This post is public

April 27, 2008

Kristo releviĝis!

Tiu frazo aŭdiĝis hodiaŭ ĉie. Kaj kutima respondo, kvazaŭ pasvorto: “Vere releviĝis!”

Gaja festo venis - Hela Pasko! Kristo vere releviĝis kaj ĉiuj diras al ĉiu pasanto: “Krito releviĝis!” kaj ĉiu pasanto, eĉ ateistoj, kutime respondas: “Vere releviĝis!” Kaj ĉiuj tradicie kisas unu la aliajn.

Kaj ĉiuj manĝas kolorigitajn ovojn, babaon, antaŭ malprofanigitajn en preĝejo, paskon (manĝaĵon faritan el  kazeo, sukero, butero kaj sekvinberoj, samnoman kun la sankta festo mem).

Hela, Sankta Pasko venis en Rusio. Kristo releviĝis!

Published at 21:35 ( 19 comments / 439 visits )
This post is public

April 21, 2008

Ĉu translokiĝi?

Mi malkovris por mi mem WordPress.com. Mi jam kreis novan rusligvan paĝaron kaj metis tien ĉiujn miajn artikolojn, projektojn ktp (vd. dmych.wordpress.com). Iom poste mi kreis alian blogon tie: oramezo.wordpress.com - por skribi Esperante.
Mi havas tro multe da diversaj paĝaroj kaj blogoj. Kaj mi volus malpligrandigi ilian kvanton. Mi volus kolekti ĉion "sub unu tegmento", kaj ŝajnas ke WordPress permesas fari tion, ĉar tie eblas facile krei ne nur blogon sed ankaŭ plenan paĝaron. Kompare kun Blogger kaj Ipernity ĝi havas kaj plusojn kaj minusojn.
Pri la ĉefa pluso mi jam diris: paĝaro kaj blogo kune. Alia pluso estas pli perfekta redaktilo, kiu ebligas ne nur fontojn kaj ligilojn sed ankaŭ titolojn (H1-H6 HTML-etikedoj) kaj tiel plu. Paĝoj eblas ordigi hierarkie kaj blogerojn marki per etikedoj kaj kategorioj.
La plej gravaj mankoj por mi estas ke ĉe WordPress estas malpermesite uzi fotoseriojn (slideshow) kaj koservi ĉe la servilo dosierojn krom JPEG-bildoj, PDF-dokumentoj kaj kelkaj aliaj tipoj. Tamen, por ĉiu blogo oni povas uzi 3G da spaco por bildoj ktp. Ankaŭ preskaŭ ne eblas agordi aspekton de paĝaro krom ke elekti antaŭdefinitan temon kaj meti kelkajn "viĝetoj" (widgets) por flanka strio.
Kompare kun Iperniry mankas al ĝi la plej alloga eco de la lasta: ĝin ne eblas uzi por publikigi fotojn. Mankas ankaŭ amik-listo, simila al tiu ĉe Ipernity. Do, mi plu uzu Ipernity por montri fotojn.
Tamen, ĝi pli kaj pli plaĉas al mi. Verŝajne mi provu translokigi ĉion Esperantlingvan tie kaj poste decidu ĉu tio pli taŭgas kaj oportunas ol Blogger kaj sendependaj paĝaroj? 
Published at 12:26 ( 9 comments / 242 visits )
This post is public

April 8, 2008

Jen la unua!

Hodiaŭ oni aŭetis unuan mian foton ĉe fotobanko. La foto estas jena:

Kaj jen estas ligilo al la vendita foto ĉe Fotolia: http://www.fotolia.com/id/6862650. :)

Published at 12:16 ( 2 comments / 159 visits )
This post is public

April 3rd, 2008

Mi ĉe fotobankoj

La ĉefa novaĵo en mia vivo estas ke mi finfine venis al fotobankoj. Ne, ne temas pri Corbis kaj Getti Images sed pri malmultekostaj, kiuj angle nomiĝas microstocks.

Dum longa tempo mi pripensis kiamaniere mi povus profiti monon pro miaj fotoj? Mi pensis pri kariero de edziĝ-fotisto sed tio estas ege respondeca kaj ne tre interesa afero, min oni invitis fariĝi raportisto sed mi kalkulis kiom da mono mi povus ricevi kaj mi rifuzis.

Finfine mi legis pri fotobankoj kaj miaj konatuloj persiste invitis min veni tien. Do, post interparolado kun ili kaj post legado de multaj artikoloj pri la afero, ĝi jam sufiĉe klaras por mi. Unuatempe ne temas pri nebula profito. Almenaŭ dum duonjaro (aŭ eĉ pli longe) mi nur senĉese fotu kaj metu la plej bonajn fotojn en la bankojn. Nur post kiam mi havos 200-300 fotojn en kelkaj banko, mi komencos ricevi sufiĉe multe - almenaŭ por kompensi mian hobion (mi ja ankoraŭ bezonas novajn objektivojn, por fari bonajn fotojn por bankoj mi bezonas lui ateliaron kun bonaj lumiloj kaj fonoj ktp).

Do, jen estas miaj fotoj en kelkaj fotobankoj:

Published at 12:21 ( 4 comments / 194 visits )
This post is public

March 5, 2008

Sinkronigo de Gugla kalendaro kun poŝtelefono

Jam delonge mi uzas Google Calendar por plani fotosesiojn kaj por planado de mia propra tempo. Nun nia teamo ĉe la firmao ankaŭ uzas ĝin por plani deĵoradon ktp. Sed Interreto ja ne ĉiam atingeblas (ekzemple dum mi veturas en la oficejo aŭ hejmen). Kaj ne ĉiam oportunas uzi komputilon nur por kontroli ĉu mi estos okupita en certa tempo aŭ por aldoni unu nuran eventon. Kalendaro en mia poŝtelefono ŝajnas pli oportuna ilo, ĉu ne?

read more
Published at 07:26 ( 2 comments / 459 visits )
This post is public

March 2nd, 2008

Mia nova retejeto

Jam delonge mi nenion skribis ĉi-tie...

Mi prezentas mian novan retejeton: http://dbrechalov.googlepages.com/.

La retejo estas tute en la rusa, ĉar ĝi estas mia fotista vizitkarto kaj adresita al modeloj kaj eventualaj klientoj. Do, pardonu min tiuj, kiu ne scipovas la rusan. Tamen, por spekti fotojn oni ja bezonas scipovi neniun lingvon, ĉu? ;)

Published at 21:15 ( 2 comments / 300 visits )
This post is public

December 19, 2007

Kislovodska kablotramo

Hodiaŭ mi invitas vin veturi per kablotramo en Kislovodska parko.

read more
Published at 11:21 ( 7 comments / 1027 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 next →

( 38 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Dmitri Breĉalov