Mi vekiĝis kun forta postdrinka kapdoloro, kaj flanke de la lito estis glaso da akvo kaj du aspirinoj.
Mi rigardis ĉirkaŭen kaj vidis mian tolaĵon gladita kaj pendigita. La dormoĉambro estis en perfekta ordo.
Mi trovis letereton lasitan de mia edzino:
"Karulo, mi lasis vian matenmanĝon preta en la kuirejo. Mi iris en la superbazaron. Kison!"
Mi malsupreniris kaj trovis tablon plenan je manĝaĵoj atendantaj min. Surprizite, mi demandis al mia filino:
- Kio okazis hieraŭ?
- Nu, paĉjo, vi alvenis je la tria frumatene, tute ebria, kaj vi vomis sur la tapiŝon, frakasis meblojn, pisis en la vitroŝrankon kaj faris aliajn damaĝojn, ĝis vi eniris en la dormoĉambron.
- Kial, tamen, estas ĉio en ordo, kun matenmanĝo bone preparita, tolaĵo gladita, aspirinoj por la postebrio kaj ambileto de via patrino?
- La kialo estas, ke panjo trenis vin al la lito. Sed, kiam ŝi ekdemetis vian pantalonon, vi ekkriis:
NE FARU TION, FRAŬLINO! MI ESTAS EDZIĜINTA, KAJ MI AMAS MIAN EDZINON!!!
Traduko de Josenilton
Send a message
Search for members
GiTa says:
Ridante
GiTa
Karesema says:
Stanislaw Rynduch says:
Oni diras, ke bastono havas du finaĵojn.
Mariuszpro says:
SALUTON
Noel Lecomte says:
La Brazilaninoj estas vere mirindaj edzinoj...
Hm ! Sed nur temas pri anekdoto !!! Ĉu ne ?
František Horáčekpro says:
Mielo says: