ESPERANTO EN LA UNIVERSITATO EN VASSOURAS/RJ Universitato Severino Sombra, en la urbo Vassouras, ŝtato Rio-de Ĵaneiro, starigis ekspozicion omaĝe al la brazila plej granda verkisto Machado de Assis, okaze de la centjariĝo de lia forpaso. Inter la montrataj libroj troviĝas pluraj tradukoj en Esperanto: “La Alienisto”, “Postmortaj Rememoroj de Brás Cubas”, “Dom Casmurro”, “La Divenistino kaj aliaj rakontoj”, “Teatro”. La ekspozicio funkcias inter la 22-a de septembro kaj la 31-a de oktobro 2008. En tiu sama universitato okazis postdiploma kurso pri Esperanto, por propedeŭtika stimulado al lernado de eksterlandaj lingvoj. Pri tiu temo okazis en aŭgusto 2008 prelego ĉe la Universitato. La kurso funkciis inter la 6-a de aŭgusto kaj la 24-a de septembro
Send a message
Search for members
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Kiu gvidis la kurson?
Blazio